Wikimujeres bezonas pli da virinaj redaktoroj por ĝustigi genran malekvilibron en Vikipedio

We Can edit! [Ni Povas redakti!]: parodio de la fama afiŝo

We Can edit! [Ni Povas redakti!]: parodio de la fama afiŝo “We Can Do It!” [Ni Povas Fari Tion!]
Derivita verko farita de Tom Morris en Vikimedia Komunejo. Publika havaĵo.

La vikipedia artikolo pri “Gender bias on Wikipedia” [Genra devio en Vikipedio] mencias kiel fakton ke, surbaze de multnombraj studoj kaj esploroj, la plejmulto de la redaktoroj de Vikipedio estas virseksa. La citataj nombroj varias inter 85-91,5%. Tio kaŭzas maltrankviliĝon kaj de la ĝenerala komunumo kaj de la fondaĵo Vikimedio, kiu administras la plej grandan, senpagan retan enciklopedion en la mondo, ĉar ĉi tiu demografia malegaleco probable kontribuos al tutsistema devio trovita en la enhavo.

La projekto Wikimujeres [Vikivirinoj] laboras en hispane kaj katalune parolantaj landoj por helpi ŝanĝi tiun demografian malekvilibron. Laŭ ilia retejo:

Somos un grupo de usuarias de Wikipedia preocupadas por la diversidad y la neutralidad de la Wikipedia y dispuestas a trabajar para disminuir (y en un futuro eliminar) la brecha de género y culturas que existe en la enciclopedia más consultada en internet.

Ni estas grupo de Vikipedio-uzantoj, kiuj zorgas pri la diverseco kaj la neŭtraleco de Vikipedio. Ni volas labori por malgrandigi (kaj estontece forigi) genran kaj kulturan breĉojn, kiuj ekzistas en la plej vaste konsultata enciklopedio en la reto.

Ilia celo estas envolvi pli da virinoj kiel aktivajn redaktorojn, kiuj ankaŭ povas kontribui kun pli da artikoloj rilataj al virinoj kiel biografioj, kaj ankaŭ pli da artikoloj fare de evolulandaj virinaj redaktoroj. Ili okazigas semajnajn kunvenojn en du lokoj en Madrido kaj Barcelono. Ĉi tiuj surlokaj servoj plenumas gravan rolon en la formo de trejnadoj kaj edit-a-thons [redaktaj maratonoj], kiuj estas organizataj kiel ofte vid-al-vidaj eventoj kun la celo kunlabore krei kaj plibonigi artikolojn en Vikipedio.

Foto de Montserrat Boix en Vikimedia Komunejo. (CC BY-SA 4.0)

Foto de Montserrat Boix en Vikimedia Komunejo. (CC BY-SA 4.0)

Lastatempaj edit-a-thons enfokusiĝas al aldonado de novaj artikoloj pri virinaj fotistoj kaj sciencistoj, kaj do estas kunorganizataj kun Wikimujeres kaj okazigataj ĉe la Medialab-Prado en Madrido.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.