- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Senpagaj infanlibroj rete haveblaj en 61 lingvoj

Kategorioj: Arto kaj kulturo, Junuloj, Literaturo

Se vi havas arabajn radikojn, sed loĝas en Brazilo, eble vi volas laŭtlegi al viaj infanoj “Abu Ali conta seus burros [1]” [Abu Ali kalkulas siajn azenojn], popularan rakonton el Mezoriento, haveblan en la portugala en la Internacia Cifereca Biblioteko por Infanoj [2]. Ekzistas pli ol kvar mil senpagaj infanlibroj [3] en 61 lingvoj. La celo estas akceli toleremon kaj respekton al diversaj kulturoj.