- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Konatiĝu kun Sam Wakoba de la Blogo TechMoran

Kategorioj: Subsahara Afriko, Kenjo, Civitanaj komunikiloj, Teknikaro

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 14-an de aŭgusto 2015.]

Asocio de Kenjaj Blogantoj (Bloggers Association of Kenya) prezentas Sam Wakoba [1], kiu zorgas pri la blogo Techmoran [2]. Techmoran gajnis la Premion Plej Bona Blogo pri Teknologio en Kenjo en 2015:

We caught up with Sam to get some insights into his blogging journey.

Who is Sam Wakoba, in a few words?

Sam Wakoba is a humble and hardworking Kenyan, passionate about bettering lives in any way he can. He believes that, with the right information, anyone can be empowered to become a better citizen, employee or business person. My calling has been to dedicate my life and time to empower communities. This is just the start.

How did you come up with the name for your blog. Why ‘TechMoran’?

A Moran is a warrior and tour guide in the Maasai community. As tech ‘Morans’ we want to protect our local tech ecosystem as well as guide those who are new to it. International media covers African tech in a bad way – focusing more on NGO backed companies. We want to show the world everyday innovations in Africa hence protect the entire ecosystem

Ni parolis kun Sam por scii pri lia blogado.

Kiu estas Sam Wakoba, en kelkaj vortoj?

Sam Wakoba estas humila kaj laborema kenjano, fervora por plibonigi vivojn ĉiamaniere laŭ sia kapablo. Li kredas ke, kun la ĝusta informo, iu ajn povas havi la povon fariĝi pli bona civitano, dungito aŭ entreprenisto. Mia profesio estas dediĉi miajn vivon kaj tempon por plenpovigi komunumojn. Tio estas nur la komenco.

Kiel vi elektis la nomon de via blogo? Kial ‘TechMoran'?

Moran estas batalanto kaj vojaĝgvidanto en la komunumo de masajoj [3]. Kiel teknologiaj ‘Moran’oj ni volas protekti nian lokan teknologian ekosistemon samkiel gvidi tieajn novulojn. Internaciaj amaskomunikiloj montras afrikan teknologion en malbona maniero — kaj preferas paroli pri kompanioj subtenataj de NRO-oj. Ni volas montri al la mondo ĉiutagajn novigojn en Afriko kaj sekve protekti la tutan ekosistemon.