- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Forpasis la Nobel-premiito pri paco Liu Xiaobo

Kategorioj: Ĉinio, Homaj rajtoj
Liu Xiaobo - Nobelpremia Ceremonio [1]

Liu Xiaobo ricevas la Nobel-premion pri Paco en 2010. Foto: Marta B. Haga/MFA, Oslo (CC BY-ND 2.0 [2])

Liu Xiaobo [Liu Ŝjaobo 刘晓波 Liú Xiǎobō], ĉina verkisto kaj disidento, forpasis la 13-an de julio.

La Hodiaŭa Ĵurnalo [3] publikigis raporton pri li:

Liu suferis pri hepata kancero, sed la ĉina registaro neis al li laŭcelan kuracadon. Lia morto estigis ondon de internaciaj kondamnoj pri la maniero kiel Ĉinio malzorgas pri siaj politikaj malliberuloj. Usono, Germanio kaj Tajvano proponis flegadon al Liu, sed la ĉina estraro rifuzis tion.

Liu ricevis la Nobel-premion pri Paco en 2010, sed li ne partoprenis en la ceremonio ĉar li estis en malliberejo ekde 2008. Liu defendis demokration kaj homajn rajtojn en Ĉinio.