See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Aliĝu nun al la Pintkunveno 2017 de Tutmondaj Voĉoj : 2a-3a de decembro en Kolombo, Srilanko!

Kolombo, Srilanko. FOTO: Amila Tennakoon (CC BY 2.0)

Vi povas nun aliĝi al la Pintkunveno 2017 de Tutmondaj Voĉoj (Global Voices)!

Ni kunvenos en tiu ĉi jaro en Kolombo, Srilanko, inter la 2-a kaj la 3-a de decembro por diskuti pri la evoluanta stato de la malferma interreto, enretaj civitanaj movadoj kaj homaj rajtoj en la cifereca epoko. En interagaj kunsidoj, podidiskutoj kaj debatoj, ni esploros temojn, kiuj etendiĝas de misinformado/malinformado al kompaniaj reguligoj de la interreto, al leĝaj minacoj kontraŭ blogantoj kaj aktivistoj – ĉiuj defioj, kiuj povus progresigi aŭ rompi la estontecon de la interreto.

Kun ni kuniĝas ŝlosilaj komunumoj kaj organizaĵoj en la historio kaj estonteco de la malferma interreto, kaj tutmonde kaj regione, inkluzive de Krea Komunaĵo (Creative Commons), Mozilla, Vikipedio, Web Foundation, la Asocio de Progresemaj Komunikadoj , IFEX, la laboratorio pri komunikiloj de MIT, the Digital Asia Hub, sen forgesi la gvidantojn de la interreta kulturo de Srilanko kaj multajn aliajn invititojn.

La Pintkunveno okazos ĉe TRACE Expert City, teknologia centro kaj kovilo en la distrikto Maradana de Kolombo.

Vizitu nian aliĝpaĝon por rezervi vian lokon ĉe la Pintkunveno 2017 de Global Voices kaj registriĝu sur la retejo de la Pintkunveno en la venontaj semajnoj, ĉar ni disvolvas la programon de la Pintkunveno kaj afiŝas novaĵojn, aŭdmaterialojn kaj intervjuojn.

Ni atendas vin en decembro!

La Pintkunveno de Civitanaj Komunikiloj 2017 de Tutmondaj Voĉoj povas esti organizita danke al la malavara subteno de Fondaĵo Ford, Mozilla, Fondaĵo MacArthur kaj Groundviews/Centro por Politikaj Alternativoj.

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.