- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Aliĝu nun al la Pintkunveno 2017 de Tutmondaj Voĉoj: la 2-an — la 3-an de decembro en Kolombo, Srilanko!

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Announcements
[1]

Kolombo, Srilanko. Foto: Amila Tennakoon (CC BY 2.0)

Vi povas nun aliĝi [2]al la Pintkunveno 2017 de Tutmondaj Voĉoj [3] (Global Voices)!

Ni kunvenos en tiu ĉi jaro en Kolombo, Srilanko, inter la 2-a kaj la 3-a de decembro por diskuti pri la evoluanta stato de la malferma interreto, enretaj civitanaj movadoj kaj homaj rajtoj en la cifereca epoko. En interagaj kunsidoj, podiaj diskutoj kaj debatoj, ni esploros temojn, kiuj etendiĝas de misinformado kaj malinformado ĝis kompaniaj reguligoj de la interreto, ĝis leĝaj minacoj kontraŭ blogantoj kaj aktivistoj — ĉiuj defioj, kiuj povus progresigi aŭ rompi la estontecon de la interreto.

Kun ni kuniĝas ŝlosilaj komunumoj kaj organizaĵoj en la historio kaj estonteco de la malferma interreto, kaj tutmonde kaj regione, inkluzive de Krea Komunaĵo (Creative Commons), Mozilla, Vikipedio, Web Foundation, la Asocio de Progresemaj Komunikadoj , IFEX, la laboratorio pri komunikiloj de MIT, the Digital Asia Hub, sen forgesi la gvidantojn de la interreta kulturo de Srilanko kaj multajn aliajn invititojn.

La Pintkunveno okazos ĉe TRACE Expert City [4], teknologia centro kaj kovilo en la distrikto Maradana de Kolombo.

Vizitu nian aliĝpaĝon  [2]por rezervi vian lokon ĉe la Pintkunveno 2017 de Global Voices [2]kaj registriĝu en la retejo de la Pintkunveno en la venontaj semajnoj, ĉar ni disvolvas la programon de la Pintkunveno kaj afiŝas novaĵojn, sonmaterialojn kaj intervjuojn.

Ni atendas vin en decembro!

#srilanka #colombo #tracecity #traceexpertcity #retro #architecturephotography #architecturelovers #architecture #colonial #colonialhouse #colonialstyle [5]

A post shared by Ceylon Wanderer (@ceylonwanderer) on

La Pintkunveno de Civitanaj Komunikiloj 2017 de Tutmondaj Voĉoj povas esti organizita danke al la malavara subteno de Fondaĵo Ford [6], Mozilla [7], Fondaĵo MacArthur [8] kaj Groundviews [9]/Centro por Politikaj Alternativoj [10].