Virinaj komunikistoj indiĝenaj kaj afrikdevenaj celas “okupi la komunikilojn kaj la retojn”

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperi la 2-n de septembro 2015.]

La oficala anonco estas farita por la Dua Konferenco de Virinaj Komunikistoj de Indiĝena kaj Afrika Devenoj. La konferenco, kies slogano estas “Ni okupu la komunikilojn, ni okupu la retojn”, okazos de la 6-a ĝis la 10-a de oktobro 2015, en la Centro de las Artes CASA (Centro de la Artoj) en San Agustín Elta, Oaxaca, Meksiko [eo].

Laŭ la anonco la konferenco “intencas dediĉi apartan atenton al interŝanĝo de spertoj cele al kuna pensado pri la defioj kaj malfacilaĵoj en la laboro de virinaj komunikistoj, profundiĝi en temojn kiel socia sekso kaj interkulturismo en la komunikiloj [eo]; komunumaj komunikiloj kaj leĝaro; partopreno en la politika decidproceso kaj emancipiĝo de virinoj kaj uzado de la informaj kaj la komunikadaj teĥnologioj por komunikadaj strategioj”:

Mujeres que participan en proyectos comunicación, procedentes de comunidades indígenas y afrodescendientes de México y Centroamérica, se reunirán para potenciar el uso de herramientas digitales y transformar la información en acción; generando estrategias de comunicación al servicio de sus proyectos…

Virinoj, kiuj partoprenas en komunikadaj projektoj, afrikdevenaj aŭ venantaj de indiĝenaj komunumoj en Meksiko kaj Centra Ameriko, kunvenos por plibonigi la uzadon de ciferecaj helpiloj kaj por transformi informojn en agadon, kunmetante komunikadajn strategiojn por uzado en siaj projektoj.

Antaŭkondiĉoj por partopreno estas:
  • Comprometerse a participar durante los 5 días del Encuentro.
  • Trabajar o colaborar en la actualidad y de manera continua en proyectos de comunicación (radio, fotografía, video documental, etc).
  • Pertenecer a alguna comunidad / pueblo indígena o afrodescendiente de México o Centroamérica.

• Promesi partoprenadon dum la kvin tagoj de la konferenco.
• Daŭre kaj seninterrompe labori aŭ kunlabori en komunikadaj projektoj (radio, fotografio, dokumentaj filmoj ktp…).
• Esti de afrika deveno aŭ veni de indiĝena komunumo en Meksiko aŭ Centra Ameriko.

Por kandidatiĝi, plenigu la retan formularon disponeblan ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.