Urbestra alvoko al la japana registaro: Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 13-an de aŭgusto 2017.]

La datreveno de la atombombado en Nagasako: la urbestro TAUE Tomihisa alvokis al la japana registaro, ke Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, 72 jarojn post la atombobado

La datreveno de la atombombado en Nagasako: la urbestro Taue Tomihisa alvokis la japanan registaron aliĝi al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, 72 jarojn post la atombobado.
“Ni alvokas la nuklearmitajn ŝtatojn kaj la ŝtatojn sub la nuklea ombrelo.”
Ekrankopio el la jutuba kanalo de ANN.

Lastsemajne la japana registaro estis kritikita dum la ĉiujara memorceremonio pri la atombombado de Nagasako la 9-an de aŭgusto 1945, kaj la ĉefministro Abe Shinzo [Abe Ŝinzo] estis poste severe riproĉita de postvivanto de la atako. Je la 72-a datreveno de la atombombadoj en Hiroŝimo kaj Nagasako, kiam Usono kaj Nord-Koreio minacas unu la alian per nukleaj atakoj, la ĉefa plendo en Nagasako lastsemajne estis, ke la japana registaro rifuzis aprobi la novan Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj.

La 9-an de aŭgusto 1945, la usona bombaviadilo B-29 faligis la atombombon sur Nagasakon, norde de la urbocentro. Almenaŭ 75 000 homoj pereis en la eksplodo kaj multe pli da homoj vundiĝis.

Ĉi-tage antaŭ 72 jaroj — antaŭtagmeze je la 11-a horo kaj 2 minutoj, la 9-an de aŭgusto 1945, atombombo estis faligita sur Nagasakon. El la supozita loĝantaro de 240 000 homoj, proksimume 74 000 estis mortigitaj, kaj proksimume 36% de la konstruaĵoj estis forbruligitaj aŭ detruitaj komplete aŭ parte. La filmeto estis registrita per 16-milimetra kolorfilmo.

Memore al la bombado, ĉiujare la 9-an de aŭgusto, kelkmiloj da homoj, inkluzive de eksterlandaj eminentuloj, japanaj politikistoj kiel la ĉefministro kaj hibakŝoj — postvivintaj atombombitoj nun pli kaj pli malmultiĝantaj — kolektiĝas en la vasta “Paca Parko” en Nagasako, kiu troviĝas sur la monteto superrigardanta la epicentron de la bombado en la antaŭurbo de Nagasako nomata Urakami.

Kutime, la ceremonio estas dissendata televide. Postvivantaj hibakŝoj parolas kaj politikistoj, inkluzive de la ĉefministro de Japanio, metas florkronojn sur la altaron kaj esprimas siajn pensojn pri la bombado. La urbestro de Nagasako ankaŭ gvidas la ceremonion. Li paroladas kaj faras la ĉiujaran Pacdeklaron de Nagasako.

Ĉi-jare, en la ĉeesto de la ĉefministro Abe Shinzo, Taue Tomihisa, la urbestro de Nagasako, en la Pacdeklaro de Nagasako 2017 rekte kritikis la japanan registaron, ke ĝi esence turnis la dorson al la principo de nuklea malarmado:

Despite the fact that the Japanese government has clearly stated that it will exercise leadership in aiming for a world free of nuclear weapons, and play a role as a bridge between the nuclear-armed states and the non-nuclear-armed states, its stance of not even participating in the diplomatic negotiations for the Nuclear Prohibition Treaty is quite incomprehensible to those of us living in the cities that suffered atomic bombings.

Malgraŭ la deklaro, ke vi prenos gvidan rolon cele al la mondo sen nukleaj armiloj kaj agos kiel ponto inter la nuklearmitaj ŝtatoj kaj la nenuklearmitaj ŝtatoj, vi ne partoprenis eĉ en la konferencoj pri la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Tia sinteno tute ne estas komprenebla al la loĝantoj de la atombombitaj urboj.

La angla versio de la Pacdeklaro de Nagasako 2017 estas legebla ĉi tie [kaj la esperanta ĉi tie]. La eldiraĵo de Taue baziĝas sur la rifuzo de la japana registaro aprobi la UN-Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj. La traktato, subskribita en julio 2017, estas konata kiel la unua leĝe deviga traktato por aboli nukleajn armilojn. La traktato estis aprobita de 122 UN-membroŝtatoj, kvankam la intertraktadajn konferencojn bojkotis tiuj landoj, kiuj jam posedas nukleajn armilojn, kaj multaj aliaj, kiel Japanio, kiuj dependas de ili por protekto aŭ gastigas iliajn armilojn sur sia teritorio.

Voĉdonoj pri la fina malneto de la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj en la 7a de julio 2017.

Voĉdonoj pri la fina malneto de la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj en la 7-a de julio 2017. Blua — por, Ruĝa — kontraŭ, Nigra — sindeteno, Griza — ne voĉdonis. Bildo publikigita de NordNordWest, vikipediisto. Licenco: CC BY-SA 3.0 de.

La ĉefa kritiko de la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj estas, ke ĝi estas nerealisma.  En la “Bulteno de la Atomaj Sciencistoj” [Bulletin of the Atomic Scientists], Toki Masako, esploristo en la “Eduka Programo pri Nemultigo de Nuklearmiloj” [Nonproliferation Education Program] ĉe la “James Martin Centro por Studoj pri Nemultigo de Nuklearmiloj” [James Martin Center for Nonproliferation Studies] rimarkas jenon:

Opponents of the Nuclear Ban Treaty — including nuclear-armed states and allies under their extended nuclear deterrence — not only boycotted the negotiations (with the exception of the Netherlands) but also criticized the treaty for deepening the division between nuclear weapons states and non-nuclear weapons states. These nuclear-armed states —especially the United States, the United Kingdom, and France —indicated no willingness to join the treaty. In fact, in their joint statement they reiterated their position that they do not “intend to sign, ratify or ever become party to it.” They asserted that the Ban Treaty “clearly disregards the realities of the international security environment.”

Kontraŭantoj de la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj — inkluzive de nuklearmitaj ŝtatoj kaj la aliancanoj sub ilia etendita nuklea malinstigo — ne nur bojkotis la intertraktadojn (escepte de Nederlando), sed ankaŭ kritikis la traktaton, ke ĝi profundigos la dividon inter la nuklearmitaj ŝtatoj kaj la nenuklearmitaj ŝtatoj. Tiuj nuklearmitaj ŝtatoj — precipe Usono, Britio kaj Francio — esprimis nenian emon aliĝi al la traktato. Fakte, en sia komuna kmunikaĵo, ili ripetis sian pozicion, ke ili ne “intencas subskribi, nek ratifiki, nek partopreni ĝin.” Ili asertis, ke la Traktato pri Malpermeso “klare ignoras la realojn de la internacia sekurecmedio.”

Taue Tomihisa, la urbestro de Nagasako, diris ke li ne komprenas, kial Japanio, la unusola lando iam suferinta nukleajn atakojn, ignoras internacian interkonsenton, kiu celas aboli tiujn armilojn. Dume, Japanio ankoraŭ postulis pli fortan Traktaton pri Nemultigo de Nuklearmiloj por povi pritrakti leviĝantajn minacojn, i.a. la nord-koreajn.

Krom la urbestro, ankaŭ kelkaj ĉeestantoj ĉe la memorceremonio de la 9-a de aŭgusto en Nagasako konfuziĝis kaj eĉ koleri0s pro la rifuzo de la registaro subskribi la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj de 2017. En iu pepaĵo, kiu rapidege disvastiĝis tra la sociaj retoj, postvivanta hibakŝo severe riproĉis la ĉefministron Ave en iu vidalvida kunveno. Li demandis Abe, “En kiu lando vi ĉefministras?”:

【”En kiu lando vi ĉefministras?” — reprezentanto de la grupo de hibakŝoj finfine indignis kontraŭ Abe Shinzo.】
“Finfine fruktis nia preĝo. Nun ni havas la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj!”
Kvankam Japanio estas la unusola atombombita lando, jen nia ĉefministro Abe jam en Hiroshimo, ĵus en Nagasako, nur diraĉis eĉ fiere:
“Ĉar nuklearmitaj ŝtatoj ne aliĝas, ankaŭ ni ne aliĝos al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj.”
Tio sufiĉas por indignigi homojn.

Aliaj komentis, ke la ĉefministro Abe, en sia rimarko, ne vere komprenis la signifon de la ĉiujara memorceremonio en Nagasako:

Je la datreveno de la atombombado en Nagasako.
En la memorceremonio, antaŭ la ĉefministro Abe, la urbestro de Nagasako severe riproĉis la sintenon de la japana registaro pro ĝia rifuzo partopreni en la intertraktadoj pri la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, kiu estis adoptita de UN en julio.
Siavice, la ĉefministro Abe tute ne tuŝis la traktaton. Kaj tamen li diris: “Ni ĵuras, ke ni realigos eternan pacon sen nukleaj armiloj.”
Mu ne partopreninte en la intertraktadoj?
Ni ĉiuj en nia hejmo konfuziĝis, spekrante la paroladon per televido.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.