Kiom valoras la homaj rajtoj? 20 usonajn dolarojn laŭ la Ĉambro de Reprezentantoj de la Filipinoj

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 15-an de septembro 2017.]

Junuloj protestas kontraŭ la eksterjusticaj mortigoj rilataj al drogoj. Fonto: Anakbayan. Uzata kun permeso.

La aliancanoj de la filipina prezidento Rodrigo Duterte en la Ĉambro de Reprezentantoj [la malsupera ĉambro de la filipina parlamento] gvidataj de la parlamentestro Pantaleon Alvarez voĉdonis por doni 1000 pesojn (20 usonajn dolarojn) al la buĝeto por 2018 de la Komisiono pri Homaj Rajtoj [Commission on Human Rights (CHR)], konstitucia instanco, kies tasko estas certigi ke la ŝtato observas diversajn leĝojn kaj traktatojn rilatajn al homaj rajtoj.

Ĉirkaŭ 112 leĝfarantoj alianciĝis kun la parlamentestro en la voĉdono, kiu igis la komisionon praktike sentaŭga por plenumi la mandaton. CHR konsekvence eldiris siajn maltrankvilojn rilate al la ekscesoj de la “milito kontraŭ drogoj” de Duterte, kiu jam mortigis 13 000 suspektatojn pri drogŝakrado.

CHR estis fondita laŭ la filipina Konstitucio de 1987 por malhelpi ripetadon de la grandskalaj misfaroj al homaj rajtoj faritaj dum la 21 jaroj da diktatorado de Ferdinand Marcos. Duterte plurfoje diris, ke li admiras la antaŭan diktatoron, al kiu li permesis esti enterigita en la Libingan ng mga Bayani (Tombejo de Herooj) en 2016.

La malabunda buĝeto estas preskaŭ la lasta bato de la administrado de Duterte, kiu konsideris CHR-n ĝenaĵo dum la kampanjo por batali kontraŭ neleĝaj drogoj.

Sed CHR ne estas la sola kondamnanto kontraŭ la eksterjusticaj mortigoj de suspektatoj pri drogoj. Krom la opozicio, religiaj grupoj kaj pluraj civilaj organizaĵoj, ankaŭ la internacia komunumo, nome la Eŭropa Unio kaj la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj prezentis sian malaprobon de la sangverŝa “milito kontraŭ drogoj” de Duterte.

En intervjuo al amaskomunikiloj la parlamentestro Alvarez klarigis, kial la plimulto decidis tranĉi la buĝeton de CHR:

Wala akong makitang dahilan para sustentohan kayo ng gobyernong ito. Mas gusto niyo pa protektahan ang mga karapatan ng mga kriminal, hindi ang mga biktima

Mi ne vidas kialon por ke la registaro financu [CHR-n]. Vi preferas protekti la rajtojn de krimuloj anstataŭ tiujn de viktimoj.

Emblemo de la Komisiono pri Homaj Rajtoj

Respondante al la kritkoj de kelkaj parlamentanoj, CHR klarigas sian oficialan devon:

We regret that despite continued clarifications on our mandate, they have wrongly perceived our role as combative rather than a collaborative effort to bolster Philippine democracy by ensuring that all public officials are honest in the performance of their duties and adhere to universally accepted principles of human rights.

Ni bedaŭras ke malgraŭ daŭraj klarigadoj pri nia mandato, ili erare rigardas nian rolon kiel bataleman. Ni estas kunlabora forto por subteni filipinan demokration per certigo, ke ĉiuj publikaj oficialuloj estas honestaj en la plenumado de siaj devoj kaj sekvas universale akceptitajn principojn de homaj rajtoj.

CHR diris, ke ĝi daŭre plenumos sian mandaton eĉ kun malgranda financado:

Despite these circumstances, we will not turn our backs on our Constitutional duty to render justice for all and give everyone their due. The concern for human rights is beyond partisanship or disagreement. We shall seek means to move forward and navigate through the hurdles mindful of our oath to serve the people and the Republic—because it is what is right and what is needed of the times.

Malgraŭ la cirkonstancoj, ni ne rezignos nian konstitucian devon alporti justecon al ĉiuj kaj doni al ĉiuj tion, kion ili meritas. La zorgo pri homaj rajtoj estas trans partianeco kaj malkonsento. Ni devas serĉi vojojn por antaŭeniri kaj navigi tra obstakloj, memorante nian ĵuron servi al la popolo kaj la Respubliko — ĉar tio estas justa kaj necesa nuntempe.

Post kiam la amaskomunikiloj raportis pri la buĝeto de 1000 pesoj de CHR, la filipinanoj rapide esprimis siajn koleregojn en sociaj retoj.

Ted, juna profesiulo, kritikis la registraron en Fejsbuko:

The 1000-peso CHR budget means the government is crap and has no regard for human rights.

La buĝeto de 1000 pesoj de CHR signifas, ke la registraro estas stulta kaj ne zorgas pri homaj rajtoj.

Fejsbuka uzanto Kim Tanhui urĝigis filipinanojn ĉesi toleri misfarojn al homaj rajtoj:

EVERY person's rights as a human must be protected, whichever official, candidate, or party he or she may be supporting.

This is about the public tolerating this blatant disregard for human rights and morality, which unfortunately, has become the norm during the recent months. Wake up, people! This is your government telling you that your human rights is worth only P 1,000. This is your government rendering the CHR, the body which was designated to protect you from government abuses, powerless.

ĈIES homaj rajtoj devas esti protektataj, ne gravas kiun oficialulon, kandidaton aŭ partion li aŭ ŝi subtenas.

Temas pri la publiko toleranta la evidentajn malobservadojn de homaj rajtoj kaj moralo, kiuj, bedaŭrinde, fariĝis normo dum lastaj monatoj. Vekiĝu, homoj! Ĉi tiu estas via registraro, kiu diras al vi, ke viaj homaj rajtoj valoras nur 1000 pesojn. Ĉi tiu estas via registraro, kiu faras CHR-n, la instancon nomumitan por protekti vin de registraraj misfaroj, senpotenca.

Uzanto de Tvitero @DonyaJemimah faris rapidan kalkulon por rimarkigi kiel aliancanoj de Duterte pritaksis homajn rajtojn:

1000 PESOJ = BUĜETO DE CHR (HOMAJ RAJTOJ)
1000 PESOJ = 103 MILIONOJ DA FILIPINANOJ = 0,000009 POR UNU

EVIDENTE 1 DOLĈAĴO VALORAS PLI OL NIAJ HOMAJ RAJTOJ

Eĉ speciala raportisto de UN pri eksterjusticaj, senproceduraj aŭ arbitraj ekzekutoj, Agnes Callamard, afiŝis sian konsternon:

Kondamninda kaj absurda: #Philippines [Filipina] Parlamento reduktas la jaran buĝeton de la Komisiono pri Homaj Rajtoj al 20 usonaj dolaroj @UNHumanRights

Eĉ kelkaj subtenantoj de la prezidento esprimis sian ŝokon pro la impertinenta ago de la Malsupera Ĉambro. Post la decidoj de la Malsupera Ĉambro en la decidprocedo pri la buĝeto, estas nun la vico de iliaj kolegoj en la Senato, la Supera Ĉambro de la Filipina Parlamento, kies membroj estas pli sendependaj de la prezidenta volo, ĉar ili reprezentas pli vastan kaj tutlandan voĉdonantaron. Iuj senatanoj jam sin devontigis restarigi la originan buĝeton de CHR al 678 milionoj da pesoj (13,2 milionoj da usonaj dolaroj), kiam ili rekomencos siajn pridiskutojn pri la buĝeto.

Ĉu tiu ĉi kolerego daŭros kaj helpos al opoziciaj senatanoj doni pli taŭgan buĝeton al CHR? Kiel la registraro de Duterte manovros por certigi, ke CHR restu sentaŭga kun ties buĝeto de 20 usonaj dolaroj? Aktivuloj kaj diversaj grupoj kun propraj celoj sin preparas por granda kunveno okazonta la 21-an de septembro por memorsoleni la 45-an datrevenon de la deklaro de militleĝo, kiu ekigis grandskalan misfaron al homaj rajtoj fare de la diktatorado de Marcos. Tiu ago de la registraro de Duterte certe ne estos forgesita.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.