Aŭstralio: aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN estas granda surprizo

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 10-an de oktobro 2017.]

Kampanjantoj de ICAN protestas ekster la Konstanta Misio de Aŭstralio ĉe UN en Ĝenevo la 12an de majo 2016

Kampanjantoj de ICAN protestas ekster la Konstanta Misio de Aŭstralio ĉe UN en Ĝenevo la 12an de majo 2016 — kompleze de la Flickr-konto de ICAN (CC BY 2.0)

Aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN, la Internacia Kampanjo por Aboli Nukleajn Armilojn [the International Campaign to Abolish Nuclear Weapons], surprizis multajn, inkluzive de aŭstralianoj, kiuj ne konsciis pri la laboro de ICAN aŭ ĝia modesta komenco en Melburno en 2007. Kritikistoj ankaŭ rimarkis, ke Aŭstralio mem ankoraŭ ne subskribis la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, kiun antaŭenpuŝis ICAN.

La norvega Nobel-komitato elektis ICAN “pro ĝia laboro por altiri atenton al la katastrofaj malhumanecaj konsekvencoj de ajna uzo de nukleaj armiloj kaj pro ĝiaj pioniraj klopodoj por efektivigi laŭtraktatan malpermeson de tiaj armiloj.”

La premiiĝo de ICAN ĝenerale ricevis pozitivan reagon en sociaj retoj:

Gratulon al ICAN! Ĉio komenciĝis en Melburno! “La Nobel-premio pri paco estasaljuĝita al grupo oponanta nuklearmilojn”.

Najbaraj novzelandanoj estis feliĉaj gajni iom de la merito:

Dankon, James! ICAN kaj Verda Partio NZ [Green Party NZ] kunhavas: kredon, ke pli bona mondo eblas; perspektivon por bildigi ĝin; decidon realigi ĝin.

La reta aŭstralia ĵurnalo La Nova Tagĵurnalo [The New Daily] rapide klarigis la rolon de la kontraŭnuklea kampanjo de ICAN en la adopto de la UN-Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj en julio ĉi-jare:

Kiel la melburna kontraŭnuklea kampanjo ICAN gajnis la Nobel-premion pri paco:

https://t.co/Unetl4aQ2W pic.twitter.com/SOjNQ3fxop

— The New Daily (@TheNewDailyAu) la 8-a de oktobro 2017

ICAN kampanjis senlace por traktato, precipe ĉe la Malferma Laborgrupo de UN en Ĝenevo post ĝia fondiĝo en 2015.

Sed kelkaj konsideras la premiiĝon de ICAN nur simbola:

Ili okazigis multe da multekostaj festenoj, kaj homoj kun nenia povo fari ion ajn subskribis kelkajn paperojn… kaj eĉ ne unu nuklearmilo estis “abolita.”

Kvankam 122 ŝtatoj voĉdonis por la traktato, neniu el la nuklearmitaj ŝtatoj estis inter ili. La aŭstralia registaro ne subskribos la traktaton malgraŭ la premo fari tion. Paul Barratt, iama plej altranga aŭstralia publika funkciulo, pepis:

Aŭstralidevena grupo gajnis la Nobel-premion pri paco. Gratulon al ICAN, grandan bedaŭron al la aŭstralia registaro.

Aŭstralia aktivisto John Englart eĥis tiujn sentojn:

La laboro de ICAN multe progresis dum dek jaroj, sed Aŭstralio ankoraŭ rifuzas subskribi la traktaton pri malpermeso de nukleaj testoj. Tio estas nia honto pri la aŭstralia politiko. [La fakto estas, ke Aŭstralio subskribis traktaton pri malpermeso de nukleaj testoj, sed ne la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj.]

Aŭstraliaj delegitoj ĉe la intertraktado de malarmado estis akuzitaj, ke ili estas “ruzuloj.” Unua Hundo sur la Luno [First Dog on the Moon], bildstriisto de la reta ĵurnalo Guardian Aŭstralio [Guardian Australia], alprenis ĉi tiun ideon post la anonco de la Nobel-premio:

Ĉu ili nun donas la Nobel-premion al ruzuloj? Ne, ili ne donas. SED KIO OKAZUS, SE ILI DONUS?

Kelkaj aŭstralianoj eĉ postulis ‘kontrolon de la realo':

Kion ili faris ekzakte? Nord-Koreio havas kaj baldaŭ Irano havos nukleajn armilojn. ICAN jam malsukcesis sendube! Ĉu ni povas repreni la Nobel-premion de Obama, kiam Irano komencos nukleajn testojn?

Daniel Andrews, la ĉefministro de la subŝtato Viktorio, kies ĉefurbo estas Melburno, uzis Fejsbukon por disvastigi la atingon de ICAN:

An incredible thing happened to a Victorian-founded organisation on the weekend. It won the Nobel Peace Prize – and it hasn't got nearly enough the attention it deserves. Please fix that. Tag and share. Let everyone know what we're capable of in this daring, progressive little state at the bottom of the world.

Nekredebla afero okazis al la baziĝinta en Viktorio organizaĵo ĉi-semajnfine. Ĝi gajnis la Nobel-premion pri paco — kaj ĝi apenaŭ sufiĉe akiris la atenton, kiun ĝi meritas. Bonvolu korekti tion. Etikedu kaj kunhavigu. Ĉiuj sciu, kion ni kapablas fari en ĉi tiu kara, progresema malgranda subŝtato ĉe la forejo de la mondo.

Sed civitanoj kiel Cathy Micich riproĉis: “Kaj kian rolon Daniel Andrews ludis? Ha, prave! Li haste aliĝis al la venkinta flanko.”

Medact, iu brita ICAN-partnero, rememorigas al la mondo, ke ICAN havas longan vojon irotan ĝis ĝi atingos sian celon malpermesi ĉiujn nukleajn armilojn:

Mi ekscitiĝis esti parto de la tutmonda koalicio, kiu gajnis la Nobel-premion pri paco. Estas tempo por Britio subskribi la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj kaj forigi la misilon Trident.

ICAN samopinias. Kvankam ĝi estis fondita en Melburno, ĝi translokis sian tutmondan sidejon al Ĝenevo, Svislando, en 2011 por alproksimiĝi al la loko, kie UN kunordigas siajn intertraktadojn pri malarmado.

2 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Herman D.

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.