Maroka reĝa aŭtokavalkado surveturis apudstaranton

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 21-am de septembro 2015.]

Marokanoj diskonigas filmeton montrantan ke aŭto, kiu estas parto de reĝa aŭtokavalkado veturiganta la marokan reĝon Mohammed VI, surveturas viron en Tanĝero dum la vizito de la franca prezidento Francois Hollande.

Samia Errazzouki afiŝas en Tvitero:

Filmeto montranta ke reĝa sekurecservo surveturas viron en Tanĝero dum la vizito de Francois Hollande.

Hollande estis en Maroko por dutaga vizito kaj renkontiĝis kun la maroka reĝo Mohammed VI sabate. La filmeto montras, ke veturilo kun la malfermitaj pordoj en aŭtokavalkado surveturas apudstaranton, momenton post kiam pasis la reĝo kaj lia gasto. La mansvinganta huraanta homamaso tiam ekkrias.

La filmeto estis alŝutita fare de Tanja7.com al Jutubo, kaj estas spektita pli ol 31 mil fojojn ĝis nun.

Ne estas klare, kio okazis al la preterpasanto.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.