- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Rakonta iniciato por konservi urban lingvo-diversecon

Kategorioj: Nordameriko, Oceanio, Aŭstralio, Usono, Civitanaj komunikiloj, Ideoj, Lingvo, Rising Voices

Rakontado, fare de Daniele Rossi en Flickr, sub licenco CC BY-NC-ND 2.0.

Ĉu eblas tuj kontakti iun malgraŭ lingva baro? Por Steven Bird [1] kaj Robyn Perry [2], fondintoj de la iniciato “Treasure Language Storytelling (TLS; Iniciato de rakontado en trezora lingvo) [3], la rakontado en originaj lingvoj estas ebla respondo.

Tutmondaj Voĉoj antaŭnelonge raportis [4] pri alia iniciato de Steven Bird, la blogo netradukebla [5]. Ĉi tie, tamen la fokuso de TLS temas pri la ne skribita, sed parolata lingvo, kaj estas projekto por konservi kaj celebri la lingvan diversecon de grandaj urboj. Efektive, en urbaj regionoj kiel Melbourne kaj Darwin en Aŭstralio, aŭ Oakland en Usono, kie TLS organizas eventojn ekde 2015, la malgrandaj aŭ ne tiom malgrandaj lingvoj ofte ne estas transdonataj al infanoj kiuj naskiĝas tie. La kreintoj de la projekto diras:

The mass extinction of the world's languages can be avoided if we create cities that embrace diversity – safe spaces where inhabitants do not need to forget who they are in order to belong.

La amasa formorto de lingvoj en la mondo eviteblas se oni kreus urbojn kiuj altiras diversecon: protektitajn spacojn, kie la enloĝantoj ne devas forgesi kiuj ili estas por aparteni al lokaj komunumoj.

Dum “aŭskulti estas ofte ligita al kompreni”, ĉi tiuj eventoj anstataŭe celas “aŭskulti por aprezi, senti, konektiĝi”. En ĉi tiu formato, rakontistoj eldiras siajn rakontojn en la propra lingvo, antaŭ ol traduki aŭ klarigi ĝin en la angla. Kvankam la partoprenantoj ne estas profesiaj rakontistoj, ilia engaĝiĝo kaj gestoj provokas ridon kaj emocion de la spektantaro, kvazaŭ la lingvo ne plu estas baro.

Ekzemple, ĉi tiu filmeto estas tradicia rakonto de Burkina Faso [6] parolata en la marka lingvo [7]. Dum la demandado la rakontistino, Rassidatou Konate, ankaŭ havis la okazon klarigi la rakonto-tradiciojn de sia lando.

Dum alia evento, John Nyamusara rakontas la fablon pri la leporo [8] kaj la paviano [9] en la ŝona lingvo [10] de Zimbabvo [11].

Post kiam li klarigis la signifon de sia rakonto, iu demandas John Nyamusara “kion similas paroli al aŭskultantaro kiu ne komprenas vian lingvon?” Kun granda rideto li priskribas sian senton pri integriĝo kaj inkludemo:

“They were listening! They were attentive… They were with me!”

“Ili aŭskultis! Ili estis atentemaj… Ili estis kun mi!”

Vi povas aŭskulti rakontojn en la tagaloga [12], la ĉoĉenja, la evea [13] kaj multaj aliaj lingvoj per la kanaloj Vimeo [14] kaj YouTube [15] de la gepatra projekto Aikuma [16].

Dum la eventoj de Trezora Lingva Rakontado okazis ĝis nun en tri urboj, la organizantoj esperas etendi ilin al aliaj urboj. Iun ajn inspiritan de la projekto oni invitas kontakti TLS [17] por organizi sian propran rakontospektaklon.