- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkontiĝo kun Ara Malikian, la kosmopolito kun violono

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Orienta kaj Centra Eŭropo, Armenio, Bulgario, Libano, Turkio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Historio, Homaj rajtoj, Homama agado, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Muziko, Religio, Rifuĝintoj
Ara Malikian during his concert in Sofia, Bulgaria. Photo by BG Sound Stage, used with permission.

Ara Malikian dum koncerto. Foto de BG Sound Stage, uzita kun permeso.

Konata kiel violona geniulo, Ara Malikian, estas armeno kiu naskiĝis en Libano, studis muzikon en Germanio kaj Anglio kaj nuntempe loĝas en Hispanio. Li ĵus fariĝis koncertestro en la Reĝa Simfonia Orkestro de Madrido. Malikian vojaĝis tra la mondo, farante prezentojn en koncertejoj kiel solisto kaj kiel parto de simfonia orkestro.

Komence de februaro, Malikian prezentis koncerton en Sofio, Bulgario. La venontan monaton, li donis alian spektaklon en Ankaro, Turkio. La dua koncerto havis specialan signifon en la lumo de lia pozicio pri la armena genocido, kiun li rememoris en septembro 2015 kun prezentoj en Zaragoza (Hispanio) kaj Madrido.

Malikian ankaŭ ludis subtene al la rifuĝintoj en Libano. En lia vivo kaj sur la scenejo, li fariĝis simbolo de kultura unueco por adorantoj, kunfandante muzikajn tradiciojn de Meza Eŭropo, Argentino kaj Hispanio kun arabaj kaj judaj kulturoj.

La patro de Malikian, amatora armena violonisto, enkondukis lin en la mondon de muziko je frua aĝo, instruante al li libanan muzikan tradicion. La plej lastatempa albumo de Malikian “The Incredible Story of a Violin” (La nekredebla rakonto de violono) estis inspirita de lia infanaĝo. En la aĝo de 12 li donis sian unuan koncerton. En la aĝo de 15 li faris grandan paŭzon, gajninte stipendion por la muzika lernejo de Hannover (Germanio). Li poste daŭrigis sian edukadon en Londono.

Nevena Borisova de Tutmondaj Voĉoj ĵus interparolis kun Malikian pri liaj vivo kaj muziko.

Nevena Borisova (NB):  Vi havas vere riĉan biografion. Estas malfacile elekti de kio komenci… Vi estas kosmopolito de animo, de nacieco. Tamen, kie vi sentas vin plej hejme?

Ara Malikian (AM): Frankly, nowhere. Today I feel myself at home in Bulgaria, because you Bulgarians welcomed me with much love. And I feel very confident here. I have been travelling so much during my whole life that I had to learn to feel home everywhere with any people. But the most important thing for me at a place are the people. When I meet people who I feel close to me, I feel like being at home.

Ara Malikian (AM): Malkaŝe, nenie. Hodiaŭ mi sentas min hejme en Bulgario, ĉar vi bulgaroj bonvenigis min kun multe da amo. Mi sentas min tre memcerta ĉi tie. Mi vojaĝis tiom multe dum mia tuta vivo ke mi povis eksenti min hejme ĉie, kun iuj ajn homoj. Sed la plej grave por mi ĉe iu ajn loko estas la homoj. Kiam mi renkontas homojn al kiuj mi sentas min proksima, tiam mi sentas min hejme.

NB: Kio estas la diferenco inter viaj du lastaj albumoj?

AM: First of all, in my last album there are my own compositions. Never before I have been a composer in my albums, but in this last one I worked a lot on the compositions and therefore I am happy it is a fact. Furthermore, in this album I had many guests. We had many live concerts. This last album is very special — it is very new for me.

AM: Unue, en mia lasta albumo estas miaj propraj komponaĵoj. Neniam antaŭe mi estis komponisto en miaj albumoj, sed en tiu lasta albumo mi laboris multe pri la komponaĵoj kaj tial mi estas feliĉa ke ĝi aperis. Krome, en tiu albumo mi havis multajn gastojn. Ni havis multajn vivajn koncertojn. Tiu lasta albumo estas tre speciala — ĝi estas novega por mi.

NB: Vi interagis kun multaj specoj de muziko: klasika, argentina (tango), orienta, hispana… Kiuj estas la ĉefaj fontoj de via inspiro? Kiuj estas la ĉefaj tipoj de muziko, kiuj plej multe influis vin en via lasta albumo?

AM: I don’t control from where the inspiration comes. I was lucky to be able to play with musicians from many places, many styles. Each of them has inspired me. Every one of them has taught me many things. When I make music, it comes from the subconscious, which is in fact the most precious. In the album, each song is completely different from the previous or the next one. They are very different by style. This is the way by which I perceive and make the music. This is my musical concept. I would be bored if I always proceeded in the same way.

AM: Mi ne kontrolas de kie venas la inspiro. Mi bonŝancis ludi kun muzikistoj el multaj lokoj, multaj stiloj. Ili ĉiuj inspiris min. Ĉiuj instruis al mi multajn aferojn. Kiam mi faras muzikon, ĝi venas el la subkonscio, kio estas fakte la plej altvalora. En la albumo, ĉiu kanto estas tute diferenca de la antaŭa aŭ la venonta. Ili estas stile tre malsamaj. Tiumaniere mi perceptas kaj faras muzikon. Tio estas mia muzika koncepto. Mi enuiĝus se mi ĉiam daŭrigus laŭ la sama maniero.

NB: Vi interagis kun multaj kulturoj. Vi estas kiel vivanta pruvo ke ekzistas multaj kontaktpunktoj inter kulturoj. Kaj kiel vi klarigas ĉiujn tiujn konfliktojn kiujn ni vidas nuntempe en la mondo?

AM: There are many people who are desperate because of living with all these conflicts. Refugees, wars, terrorism… It is all very negative side of the world. I think that the only way to go through these conflicts is through art, music, culture. The world can change through interacting with other cultures, on the basis of respect towards other opinions and ways of thinking. Through art it is the best way to understand that — although we are different — we all have something in common. That is why I think, sooner or later, culture and art will save humanity… I am sure.

AM: Estas multaj homoj kiuj malesperas, vivante kun ĉiuj ĉi konfliktoj. Rifuĝintoj, militoj, terorismo… Tio estas tre negativa flanko de la mondo. Mi opinias ke la sola maniero eliri el tiuj konfliktoj estas vojo de arto, muziko, kulturo. La mondo povas ŝanĝiĝi tra interagado de kulturoj, surbaze de respekto al aliaj opinioj kaj pensmanieroj. La plej bona maniero kompreni tion estas pere de arto — kvankam ni estas malsamaj — ni ĉiuj havas ion komunan. Tial mi pensas, frue aŭ malfrue, kulturo kaj arto savos la homaron… pri tio mi certas.

NB: En 1899, la bulgara poeto Pejo Javorov (bg: Пейо Яворов) dediĉis la poemon “La armenoj” al la sorto de la armena popolo. Vi ĵus diris ke vi kredas ke arto povas ŝanĝi la mondon. Ĉu vi opinias ke nuntempaj artistoj pensas pri aŭ sufiĉe engaĝiĝas en la perspektivo de pli bona mondo, en la nuntempaj problemoj?

AM: There are many artists who are engaged and make an effort to improve the world, but of course there are other ones who think in a more selfish way and who are more interested in economic and political terms… And of course not so much humanitarian interests. So, there is always this conflict between these two ways of thinking. But it still seems to me that the world is a better place today, although we think it is a worse place. And sooner or later people will realize that the only way to survive is to respect each other, our differences, opinions, fate, and different ways of life.

AM: Multaj artistoj kiuj estas engaĝitaj kaj klopodas plibonigi la mondon, sed kompreneble estas ankaŭ aliaj kiuj pensas laŭ pli egoisma maniero kaj kiuj pli interesiĝas pri ekonomiaj kaj politikaj temoj… kaj kompreneble ne tiel multe pri humanismaj interesoj. Do, estas ĉiam tiu ĉi konflikto inter la du pensmanieroj. Tamen, mi ankoraŭ kredas ke la mondo estas pli bona loko hodiaŭ, kvankam ni emas pensi ke ĝi estas pli malbona loko. Frue aŭ malfrue homoj ekkomprenos ke la sola maniero pluvivi estas respekti unu la alian, niajn diferencojn, opiniojn, sorton, kaj malsamajn vivmanierojn.

NB: Vi loĝis en Meoriento, en Bejruto. En unu el viaj intervjuoj, vi diris ke orienta muziko estas tre trankvila kaj povas esti tre milda kaj paca. Kial do ni observas foreston de paco en tiu regiono?

AM: Oriental music can be that way, but it can also be very, very rhythmical. There are both styles of this music. Frankly, I do not know why there are so many wars… Maybe because of hot blood, I do not know [laughing]… I've lived in Lebanon for many years and I have many friends who are Arabs and Jews. And basically they live very well, but when it comes to economic interests and political interests, things change. I think if only people would live together they would have any problems. But as long as these interests and leaders wield influence, they create hate, rage, and this is how you come to war. But I believe that the normal people don’t want to have war. I remember when I lived in Lebanon, we did not want to have war, even though we lived in a time of war, we didn’t want…

AM: Orienta muziko povas esti tia, sed ĝi ankaŭ povas esti ege ritma. Estas ambaŭ stiloj de ĉi tiu muziko. Se paroli sincere, mi ne scias kial okazas tiom da militoj… Eble pro varma sango, mi ne scias [ridas]… Mi loĝis en Libano dum multaj jaroj kaj mi havas multajn amikojn kiuj estas araboj kaj judoj. Kaj ĝenerale ili kunvivas tre bone, sed kiam temas pri ekonomiaj kaj politikaj interesoj, aferoj ŝanĝiĝas. Mi opinias ke se homoj nur vivus kune ili ne havus ajnajn problemojn. Sed ju pli longe tiaj interesoj kaj gvidantoj ekzercas influon, des pli ili kreas malamon, koleregon, kaj tiele oni venas al milito. Sed mi kredas ke la normalaj homoj ne volas militi. Mi memoras ke kiam mi loĝis en Libano, ni ne volis militi, kvankam  ni vivis en milita tempo, ni ne deziris tion…

NB: Antaŭ kelkaj jaroj, vi havis koncerton en Libano subtene al la rifuĝintoj. Kiel Libano ŝanĝiĝis ekde kiam vi memoras ĝin?

AM: In Lebanon things have changed. When I left Lebanon, the country was plunged in an absolute war. Now there is a kind of peace, people respect each other and each other’s differences. Of course, now there are other, new problems related to the situation of refugees. We have to see how we can make the lives of refugees better, so they can have a future. Those who have lost their family, home, and work — they cannot go back to their countries… Of course, the best way of solving the problem is having peace in their country, so they can go back and find their lives there… But until they go back, we have to help them.

AM: En Libano aferoj ŝanĝiĝis. Kiam mi forlasis Libanon, la lando mergiĝis en totala milito. Nun estas speco de paco, homoj respektas unu la alian kaj siajn diferencojn. Kompreneble, nun aperas aliaj, novaj problemoj ligitaj al la situacio de rifuĝintoj. Ni devas vidi kiel ni povas plibonigi la vivon de rifuĝintoj por ke ni povu havi estontecon. Tiuj, kiuj perdis sian familion, hejmon, kaj laboron — ili ne povas reveni al siaj landoj… Kompreneble, la plej bona maniero solvi la problemon estas havi pacon en ilia lando, por ke ili povu reiri kaj retrovi siajn vivojn tie… Sed ĝis ili reiros, ni devas helpi al ili.

Ara Malikian during his concert in Sofia, Bulgaria. Photo by BG Sound Stage, used with permission.

Ara Malikian dum sia koncerto. Foto de BG Sound Stage, kun permeso.

NB: Vi havis koncerton subtene al armenoj kaj en defendo de tio, kion la armena popolo nomas historia maljusteco. Kiuj estas la plej grandaj defioj por la armenoj hodiaŭ?

AM: I have Armenian roots, I speak Armenian, and I also play Armenian music, I know my culture… We, Armenians, are trying to persuade the world to recognize the genocide, which today is forgotten. We are trying it to be recognized officially — to correct the historic record. That is what we try to do. And what we shouldn’t do today is create hatred against the Turks. I think that Turks today are not our enemies. Of course, they have to recognize the genocide — all the crimes that were committed. But I think for the good of our relations, we shouldn’t think of them as our enemies, and we have to respect them. We have to try to talk with them through dialogue and try to resolve the problem.

AM: Mi havas armenajn radikojn, mi parolas la armenan kaj mi ankaŭ ludas armenan muzikon, mi konas mian kulturon… Ni, armenoj, provas persvadi la mondon rekoni la genocidon, kiu hodiaŭ estas forgesita. Ni provas rekonigi ĝin oficiale — por korekti la historian donitaĵon. Tion ni provas fari. Kaj kion ni ne devus fari hodiaŭ estas krei malamon kontraŭ la turkoj. Mi opinias ke la turkoj hodiaŭ ne estas niaj malamikoj. Kompreneble, ili devas rekoni la genocidon — ĉiujn krimojn kiuj estis faritaj. Sed mi pensas ke por la bono de niaj rilatoj ni ne devus pensi pri ili kiel niaj malamikoj kaj ke ni devas respekti ilin. Ni devas provi paroli kun ili tra dialogo kaj provi solvi la problemon.

NB: Via talento frue prosperis kiam vi estis infano en Libano, kun la milito en la fono. Kiel vi priskribus vian infanaĝon?

AM: Although as a child I lived during the war, I really have good memories of it. I had friends, I enjoyed my family, my mother, and my father. The only unfortunate thing was that my childhood was still very short, because I went to Germany [for a music school scholarship]. But this was my destiny: to have a short childhood, but to enjoy it.

AM: Kvankam kiel infano mi vivis dum la milito, mi vere havas bonajn memorojn pri tiu tempo. Mi havis amikojn, mi estis feliĉa kun mia familio, mia patrino, kaj mia patro. La sola malfeliĉa afero estis ke mia infanaĝo estis tamen mallongega, ĉar mi iris al Germanio [por muziklerneja stipendio]. Sed tio estis mia sorto: havi mallongan infanaĝon, sed ĝui ĝin.