Reludversioj de popkantoj por akceli la lingvon inuktitutan

Ĉiuj ligiloj estas en Esperanto [eo] kaj referencas al artikoj en Vikipedio, krom se alimaniere indikite, ekzemple [en] kaj [in] por ligiloj respektive en la angla aŭ en inuka lingvoj.

Ĉu populara kulturo kaj indiĝenaj lingvoj povas kunekzisti? Studentoj ĉe la inuka [eo] universitata instituto Nunavut Sivuniksavut [en] en Otavo, Kanado ŝajnas pensi tiel.

Por lerneja projekto, studentoj kiuj estis varbitaj por kantokurso en inuktituta lingvo [eo], kantis parodian reludversion [eo] de la tutmonda ŝlagro [eo] “Gangnam Style” [en]  kun la kantoteksto en la inuktituta lingvo. La kanto temas pri la lernejo kaj ĝiaj kulturaj aktivadoj proponitaj en la kampuso [eo]. Ili ankaŭ faris filmeton kiel amuzan manieron promocii la lernejon, sed pli grave, por ke la lernantoj povu ekzerci la denaskan lingvon.

Tiu ĉi sperto kuraĝigis 19-jaraĝan studentinon Kelly Fraser [en]  de Nunavuto [eo] por daŭrigi eksperimenton de la tradukado de popkantoj al la inuktituta lingvo. Inter la unuaj tradukitaj kantoj estis la kanto “Diamantoj” [in] de Rihanna [eo], kiu estis poste registrita, filmita, kaj alŝutita ĉe YouTube, kie ĝi ricevis pli ol 65000 trarigardojn.

Utiligante senpagajn retservojn por filmetoj kaj sonoj kiel YouTube kaj SoundCloud, Fraser komencis allogi multajn fervorajn subtenantojn [eo], kiuj aŭskultis ŝiajn alŝutitajn tradukojn kaj interpretojn de kantoj kiel ekzemple “Kiam mi estis via viro” (When I was your man) [iu] de Bruno Mars kaj “Ni estas junaj” (Makutuvugut) [iu] fare de Fun.

La pozitivaj reagoj kaj spertoj kuraĝigis Fraser daŭre verki originalajn kantojn ĉu en la angla ĉu en la inuka kun sia muzikgrupo [eo], The Easy Four (La facila kvaropo). Tio kondukis siavice al invitoj por muzikfestivaloj kaj al ŝia ekiro al somera rondiro tra inuitaj komunumoj en la tuta Kanado, kie la grupo povis ludi reludversiojn kaj la originalajn kantversiojn por publiko.

Dum estas ioma kritiko pri tiu miksado de popkulturo kaj indiĝenaj lingvoj, kiel videblis en manpleno da komentoj ĉe YouTube, la akcepto de tiu kreiva uzo de civitanaj komunikiloj en denaskaj lingvoj estis ĝenerale tre pozitiva. Iuj rete komentis ke ŝia agado servu kiel modelo por aliaj, citante ekzemplon de aliaj inuitaj gejunuloj kiuj kantis furorkanton en lernejoj post kiam ili spektis la vídeon. En intervjuo kun reta informejo Nunatsiaq Online, Kelly Fraser diris:

Our intention was to make our language stronger and just make a fun song. I understand that people might feel the songs disrespected our culture, but if we don’t do anything about our culture, if we don’t promote it, then were going to lose it.

Nia intenco estis fari nian lingvon pli forta kaj nur fari amuzan kanton. Mi komprenas, ke homoj povas senti ke la kantoj malrespektas nian kulturon, sed se ni ne faras ion por akceli nian kulturon, se ni ne promocias ĝin, tiam ni perdos ĝin.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.