Ĥaoso en la ĉefurbo: Fotoj de rekorda neĝo en Tokio

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 23-an de januaro 2018.]

shibuya crossing snow

Surekrana citaĵo: “Aktuale ĉe Ŝibuja Stacio”, rekorda neĝo. 23 centimetroj prognozite en la urba regiono de Tokio” de ANN YouTube channel.

Alemenaŭ unu futon (30 centimetrojn) dika tavolo da neĝo kovris la regionon de Tokio semajnfine ĝis lundo, la 22-a de januaro. Ĉi tio estas la plej granda neĝo en Tokio post la jaro 2014. La malofta meteologia okazaĵo sufokis transportajn retojn, tamen ĝi ankaŭ donis mirindajn oportunojn por fotado al la naŭ milionoj da loĝantoj en la ĉefurba regiono de Japanujo.

Mi fote registris, ke neĝegis en Tokio.

La kvartalo Asakusa en la okcidento de Tokio — turismejo kun la fama templo Senso-ji, donis ŝancon fari serion da aparte okulfrapaj fotoj.

Neĝegis, tial pitoreskas Asakusa.

Aliflanke de la urbo, uzanto de Tvitero ekfotis superrealan scenon en Shinjuku:

Neĝo + Shinjuku neonlampoj

Eĉ Godzilla aperis:

Kara Aoi, bonan vesperon! Vi bele ridetas, ĉar vi amas neĝon, sed ankoraŭ ne faris neĝhomon (tamen jes)? Jen Godzilla el neĝo… Atenton, stratoj estos glitigaj morgaŭ matene.

Por tokianoj, kiuj ne estas alkutimiĝintaj al tiom da neĝo, la vetero estis ĉefe sufero. La plej granda neĝo falis dum pinthoroj en la lunda vespero.

La kulmino de neĝo en la ĉefurbo venos fruvespere, ĝuste kiam multaj homoj veturos hejmen. Tio nepre kaŭzos ĥaoson. Ĉu la ĝeno de la neĝo daŭros ĝis la matenaj pinthoroj? Ni transsendos el diversaj lokoj vivajn raportojn pri la neĝo, kaj detale prognozos kia la vetero de nun fariĝos.

La granda neĝo tute haltigis la reton de aŭto- kaj pag-vojoj tra la centra parto de Tokio, kaj pro tio stagnis la trafiko.

Teruraj kondiĉoj estis ĉe la tunelo en la Metropola Aŭtovojo (Aŭtovojo Shuto)… Hodiaŭ mia fil(in)o buse ekskursos al Odaiba por lerneja aranĝo, sed mi timas, ĉu la aŭtovojoj estos funkciantaj. Supozeble ankaŭ la urbaj stratoj plenŝtopiĝos. Hieraŭ vespere la instruisto telefone respondis tre pozitive pri la ekskurso, sed ĉu ĉio bone iros?

La trafika paralizo daŭris pli ol kvin horojn en kelkaj tuneloj. Pro timo ke aŭtoj estos saturitaj de ellsasita gaso, multaj aŭtistoj kaj pasaĝeroj forlasis siajn veturilojn kaj eskapis.

Kiam pasis pli ol kvin horoj post trafika paralizo en la tunelo Yamate, multaj homoj eskapis tra savelirejoj evitante la akumuliĝantan ellas-gason.

Ĉirkaŭ 50 aŭtoj kaptiĝas sur Rainbow Bridge (Ĉielarka Ponto) pro granda neĝo.

Tokianoj ne adaptiĝintaj al neĝaj kondiĉoj bezonis lerni kiel prepari sin kontraŭ la vetero.

Laŭ prognozo morgaŭ matene estos frosto en la ebenaĵaj partoj de la regionoj Kantoo kaj Koosin, kie daŭras granda neĝo. Bonvolu zorge atenti por nek gliti nek fali dum paŝado kaj por ne kaŭzi glit-akcidenton dum veturado.

Iuj uzantoj de Tvitero mokis la ŝokon kaj surpriziĝon kaŭzitajn de la neatendita vintra neĝo en Tokio.

Aktualas elsendo el Tokio nun.

Ankaŭ loĝantoj de partoj de Japanujo, kie granda neĝo estas oftaĵo, komentis pri la ĥaoso en la ĉefurbo. Tiu ĉi uzanto de Tvitero afiŝis foton el la monturbo Aizu, en neĝa Fukuŝimo, la gubernio en la nordoriento de Tokio:

Dum en Tokio daŭras konfuzo pro granda malfruiĝo de la trajnoj, la fervojo Aizu akurate funkcias ankaŭ hodiaŭ.

Alia tokiano argumentis, kial neĝo povas fariĝi granda embaraso en Tokio:

“Ridinde, Tokio malkapablas pri neĝo kompare kun mia urbo X,” kie X estas loko kiu (a) regule spertas ĉi tian veteron, (b) elspezas el sia buĝeto multon por forigi neĝon, kaj (c) havas eble centonon da veturantoj ol tiu ĉi trafita urbego.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.