Video pri 100 jaroj da virina modo en Irano defias gazetarajn stereotipojn

Emoj en beleco kaj sociaj movadoj dum la lasta jarcento de irana historio. Bildo kun permeso por reuzo.

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo kondukas al retpaĝoj en la angla.
The personal is political (en Esperanto: la persona estas politika, esprimo uzata por diri ke la privata vivo (modostiloj, preferoj, ŝatoj) meritas esploron por kompreni la politikon) kaj tio inkluzivas hararanĝon kaj ŝminkon.
La populara serio 100 Years of Beauty (100 jaroj de beleco), en kiu Cut.com esploras la modojn, kiujn virinoj sekvis dum la lasta jarcento en diversaj landoj, estas alia ilustraĵo de ĉi tiu kliŝo, precipe en la tria epizodo de la serio, kiu temas pri la ŝanĝiĝantaj modoj kaj emoj en Irano.
En la video ŝminkartistoj kaj harstilistoj esploris kiel la aspekto de iranaj virinoj ŝanĝiĝadis ekde 1910 ĝis 2010. Per la atentigo de tradiciaj kaj popularaj stiloj antaŭ kaj post la Islama Revolucio en 1979 [eo], Cut.com montris bildaron de Irano, kiu malofte videblis en amaskomunikiloj ekster la regiono.
Laŭ la kreintoj, cititaj de Yahoo Beauty, la ideo estis ilustri kiom politikaj ŝanĝoj kaj belecaj emoj intime rilatas unu al la alia, kaj kiel, por la samaj kialoj, iuj landoj kaj komunumoj povas esti reduktitaj al unu bildo:
When we were choosing our third piece we wanted to showcase a culture where that link between beauty and politics was most explicit. Generally, American media is pretty insular. People from other countries are reduced to tropes. We wanted to show that Iran, just like our country, has never been static. The culture has changed a lot over time […] And hopefully, those changes would surprise people enough that they would want to know why and do a little work on their own to find out more.</

blockquote>

Kiam ni elektis nian trian kontribuon, ni volis montri kulturon kie tiu ligo inter beleco kaj politiko estis plej eksplicita. Ĝenerale, usonaj amaskomunikiloj estas sufiĉe insulaj. Homoj de aliaj landoj estas reduktitaj al kliŝa bildo. Ni volis montri, ke en Irano, same kiel en Usono, neniam okazis  halto. La kulturo ŝanĝiĝis multege dum la pasintaj tempoj […] Ni esperas ke tiuj ŝanĝoj sufiĉe surprizos homojn por ke ili klopodu ekkoni la kialojn kaj mem deziru fari iom da laboro por ekscii pli.
Diskutoj sub la video kaj en la paĝo de Cut.com en Facebook grave kreskis post la lanĉo de la video en februaro kaj ekde tiam daŭradis. Kelkajn el la bildoj kaj la esplorojn kiuj eniris la videoklipon, eblas vidi en la Pinterest-paĝo de Cut.com:
Iran 1920s
Iran 1910
Antaŭvideblis ke estus multe da diskutado ligita al la uzado kaj altrudado de la hiĝabo [eo]. En la komentoj ĉe YouTube kaj Facebook oni longe diskutadis pri la difinoj de libereco, civitana partoprenado, la valoro de libera elekto, kaj la rolo de tradicio en la vivo de virinoj. Oni ankaŭ diskutis pri la partopreno de virinoj en la irana socio hodiaŭ kaj antaŭ la islama revolucio [eo] kaj interŝanĝis ideojn kaj spertojn:
Mahrukh Ahmed diris:   

does “no hijab” define freedom? There are Iranian women who wear hijab because they want to, and it is true that some are forced and that is wrong. But to say that the hijab itself is regression is just your own opinion. Muslim women can wear hijab and still have freedom. Hijab was not the only thing during the Ayatollah's time that was forced. If you think that all Iranian women should “rebel” and remove their headscarves to be free, remember, your violating someone's freedom of choice […] I am appalled at […] women thinking that all Muslim women should lose their veils to be “free”. That is also wrong.

Kiel “sen hiĝabo” difinas liberecon? Ekzistas iranaj virinoj, kiuj portas hiĝabon ĉar ili deziras ĝin, kvankam ankaŭ veras ke iuj estas devigataj kaj tio estas malbone. Sed aserto ke la hiĝabo en si mem estas regreso devenas nur el la propra opinio. Islamaj virinoj povas esti liberaj malgraŭ tio ke ili portas hiĝabon. Hiĝabo ne estis la sola afero kiu fariĝis deviga dum la tempo de la Ajatolo. Se vi pensas, ke ĉiuj iranaj virinoj devus “ribeli” kaj forigi siajn hiĝabojn por esti liberaj, memoru, ke vi malobservas ies liberecon […]. Mi miregas pri […] virinoj kiuj opinias ke ĉiuj islamaj virinoj devus demeti la hiĝabojn por esti “liberaj”. Tio estas same erara.
La diskutoj ankaŭ temis pri la vivmanieroj de islamanoj en okcidentaj socioj kaj pri la diferencoj rilate al islamaj landoj en Mezoriento kaj Nordafriko. La mozaiko de malsamaj vizioj kaj impresoj malkaŝis la diversecon de spertoj kaj perceptoj de islamanoj kaj ne-islamanoj en Mezoriento kaj la Okcidento.
Oni starigis malfacilajn demandojn kiuj ricevis akrajn respondojn.
I'm a Muslim girl living in a Western society, why would you want to be like Western women ? It's so boring.
Mi estas islama junulino loĝanta en okcidenta socio, kial vi volas esti kiel okcidentaj virinoj? Estas tre enuige.
Al kio Shahrzad S respondis:

I live in a Western society too. You make it sound like the concept of being a non-religious Muslim is some fantasy for Iranian women. That's how it was (its shown in the video). And Iranians aren't demanding Western ideals, we are demanding choice. The women who choose to be religious can be, the women who do not can not be. And this isn't just about the hijab, its about ridding a religious regime.

I am surprised why the concept of a country wanting freedom of choice is so unusual.

Mi ankaŭ loĝas en okcidenta socio. Por vi la ideo esti ne-religia islamanino aspektas kvazaŭ ia fantazio por iranaj virinoj. Tiel estis (kiel oni montras en la video). La irananoj ne postulas okcidentajn idealojn, ni volas libere elekti. Virinoj, kiuj elektas vivi religie rajtas fari tion kaj virinoj kiuj ne volas tion ankaŭ havu la rajton rifuzi tion. Ne temas nur pri la hiĝabo, sed pri la forigo de religia reĝimo.

Mi surpriziĝas ke la ideo de lando kiu volas elekti libere, ŝajnas tiel nekutima.

Sensurprize okazis konfliktoj responde al la video — precipe ĉe YouTube, kiel kutime ĉe tiu platformo — sed la diverseco de demandoj kaj respondoj klare montris kiomgrade preferoj rilate al modo malfermas fenestron al iu socio, des pli grava en tempo, kiam Irano estas portretita en la amaskomunikiloj kiel prefere kiel reĝimo ol kiel multfaceta popolo.
Multaj komentoj montris ekzemple nescion pri la modostiloj de antaŭ 1979. Tio provokis demandojn pri la kialoj de la radikalaj ŝanĝoj ekde la 1970-aj ĝis la 1980-aj jaroj, post kiuj la ŝminko kaj hararanĝo de la modelo estis limigitaj pro ĉadoro. Ripete oni ankaŭ demandis pri la kialo de la verda farbo sur la vizaĝo de la modelo en la 2000-aj jaroj, kiu reprezentis la aspekton kiun la protestantinoj adoptis dum la tumultoj kiuj sekvis la prezidentajn elektojn en 2009 [eo].
This has shown me how ignorant I still am about much of human history. I am constantly learning but I had no idea that Iranian women had more of a Western style for several decades.
Ĉio ĉi montris al mi, kiom malklera mi ankoraŭ restas pri granda parto de la homa historio. Mi konstante lernas, sed mi havis nenian ideon, ke iranaj virinoj dum pluraj jardekoj emis al pli okcidenta stilo.
kaj Pirouz Kas respondis:
+Richard Taylor The media like to draw their simple “Clash of Civilisations”-picture. east vs west, evil vs good, like a bad hollywood film lol. Sometimes do-gooders in the west defend oppressive regimes in the east, because they think there is no alternative for the people there. In my opinion, Iran deserves freedom and human rights, like any other country in the world.
+ Richard Taylor La amaskomunikiloj ŝatas desegni simplan bildon de “Konflikto de kulturoj”,  la Oriento kontraŭ la Okcidento, malbono kontraŭ bono, kiel en malbona holivuda filmo [eo] mdr. Kelkfoje la bonfarantoj en la Okcidento senkulpigas subpremajn reĝimojn en la Oriento, ĉar ili kredas ke mankas alternativo por la homoj tie. Laŭ mia opinio, Irano meritas liberecon kaj homajn rajtojn kiel iu ajn lando en la mondo.

Spektu la tutan videon ĉi tie:

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.