En Irano «knabinoj de la revolucio» protestas kontraŭ deviga portado de hiĝabo

Virinoj protestas kontraŭ la portado de la hiĝabo lundon, la 29-an de januaro 2018. Fotokungluaĵo publikigita de Omid Memarian en Tvitero #دختران_خیابان_انقلاب

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo kondukas al retpaĝoj en la angla.

Amaso da iranaj virinoj eniris la stratojn de Tehrano por protesti kontraŭ deviga portado de la hiĝabo [eo].

Fotoj de la manifestacioj cirkulis vaste en la reto sub la kradvorto #دختران_خیابان_انقلاب (en la angla pere de #Girls_of_Enghelab_Street [“La knabinoj de Enghelab-strato” en Esperanto). La 29-an de januaro posttagmeze, almenaŭ du (el la ses virinoj aperintaj en la fotoj) estis arestitaj.

La protestoj okazas post simila protesto de irananino Vida Movahed, kiu estis arestita la 27-an de decembro 2017 post kiam foto en kiu ŝi videblis silente svingante hiĝabon super la nuda kapo en Enghelab-strato de Tehrano (“enghelab” en la persa signifas “revolucio”) rapidege disvastiĝis en Interreto. Mohaved estis liberigita la 27-an de januaro 2018.

Post la islama revolucio [eo] en 1979, la hiĝabo fariĝis deviga en pluraj etapoj. La leĝon oni enkondukis en marto 1979. Centmiloj da irananinoj, kiuj unue subtenis la revolucion kontraŭ la monarkio, iris surstraten por protesti kontraŭ ĝi. La sekvan jaron la hiĝabo fariĝis deviga en administraj, kaj ŝtataj oficejoj kaj en 1983 ĝi fariĝis deviga por ĉiuj virinoj.

Retrorigardo: Kontraŭ-hiĝaba protesto en Tehrano (Irano) en 1979, unu tagon antaŭ ol la teokratia reĝimo perforte ekdevigis la virinoj porti la hiĝabon.

La foto de la protesto de Movahed, staranta sur transformatorejo (eo) en la strato Enghelab, amase ekcirkulis en la kunteksto de ondo de kontraŭregistaraj protestoj kiu transiris la landon ekde la 28-an de decembro 2017.

Defia irana virino sen hiĝabo staras ĉe kontraŭregistara manifestacio. Ni devas kaptadi la atenton de la internacia komunumo. Antaŭnelonge okazis brutalaj ŝtataj subpremoj. Ni ne lasu ke tio okazu denove. RT per #Iranprotests

La defio de Movahed estis fakte erare interpretita kiel emblemo de tutlandaj protestoj. Fakte, la 27-an de decembro 2017 temis pri persona protesto kadre de kampanjo White Wednesday [Blanka Merkredo en Esperanto] kontraŭ la iranaj vestaj reguloj por la virinoj, dum kiu iranaj virinoj publikigas enrete fotojn de si mem en blankaj vestaĵoj kaj senhiĝabe kun la kradvorto #whitewednesday. Ĝi estis parto de la movado My Stealthy Freedom [“Mia kaŝa libereco”], fondita de la ekzilita ĵurnalistino Masih Alinejad, kontraŭ la deviga hiĝabo por virinoj.

Organizaĵoj pri homaj rajtoj kiel Amnestio Internacia (AI) komencis kampanjon por liberigi Movahed tuj post kiam AI eksciis ke ŝi estis arestita baldaŭ post kiam ŝi estis staranta sur transformatorejo (eo) en Enghelab-strato. La 28-an de januaro, Nasrin Sotoudeh, homrajta aktivulino konata (kaj ofte persekutata) pro la protektado de aktivistoj kaj membroj de la opozicio, anoncis en sia Facebook-paĝo [perse], ke Movahed estis liberigita antaŭtage:

دختر خیابان انقلاب آزاد شد.
در مراجعه‌ای که برای پیگیری پرونده‌ی دختر خیابان انقلاب به دادسرا داشتم، مدیر دفتر گفت که وی آزاد شده است. خوشحالم که او دیروز به خانه برگشته است. امیدوارم با پرونده‌سازی قضایی، وی را که از حقی ساده و یقینی استفاده کرده است، مورد اذیت و آزار قرار ندهند. او هیچ کاری نکرده است تا مستحق تعقیب قضایی باشد. دست‌تان را از سر او کوتاه کنید.

La junulino de la strato Enghelab estis liberigita.
Kiam mi revenis el la oficejo de la prokuroro por kontroli la kazon de la junulino de la Enghelab-strato, la ĉefprokuroro informis min, ke ŝi estis liberigita. Mi ĝojas aŭdi ke ŝi revenis hejmen hieraŭ. Mi esperas, ke ĉi tiu jura afero ne estos uzata por turmentadi ŝin, ĉar ŝi defendis siajn rajtojn. Ŝi nenion faris por pravigi leĝajn persekutojn. Bonvolu ne tuŝi ŝin [al la aŭtoritatoj].

La tagon post la anonco de la liberigo de Movahed, pluraj virinoj imitis ŝin kaj venis por stari sur la transformatorejo en la Engheblab-strato.

La Kampanjo por Homaj Rajtoj en Irano eksciis de bone informita fonto ke Narges Hosseini, unu el la protestintaj virinoj en la Enghelab-strato, estis arestita la 29-an de januaro. #Girls_of_Revolution

Aliaj virinoj ekstaris simile, demetante siajn hiĝabojn en diversaj stratoj de Tehrano (kaj eĉ en Isfahano, urbo en la centra Irano), laŭ amaskunlabora novaĵo [eo] en la retejo www.enghelabgirls.com [perse] de Nariman Gharib. Tamen, la simbola valoro de la unua agado, kiu okazis en la Enghelab-strato, la “strato de la revolucio”, ne perdiĝis en la sekvaj eventoj.

Interesa fakto: la unua virino kiu manifestaciis, tiam anonime, faris ĝin en la strato de la “Revolucio”. Ŝi rapide ricevis la titolon de “junulino de Revolucio-strato”, kiu rapide transformiĝis en #دختران_انقلاب (“junulinoj de la Revolucio”) kiam aliaj aliĝis.

La 30-an de januaro posttagmeze, videblis en Tehrano pluraj aliaj virinoj kaj viro, kiuj demetis hiĝabon.

Potence: irana viro protestas kontraŭ la deviga portado de la hiĝabo, imitante la defian agon de la virinoj.

Nova foto ĉe la interkruciĝo de la stratoj Vali Asr kaj Rasht [en Tehrano]

My Stealthy Freedom [“Mia kaŝa libereco”], kiu organizas la Blankajn Merkredojn (la kampanjon en kiu partoprenis Movahed dum sia defia agado), estis fondita de Masih Alinejad. Alinejad kaj ŝia movado estas polemikaj en Irano, kelkfoje submetitaj al kalumniaj kampanjoj fare de la iranaj amaskomunikiloj kaj asociitaj kun la aktiva opozicio ene de la lando. En la Facebook-paĝo de “My Stealthy Freedom”, Alinejad akceptas tiujn, kiuj antaŭe atakis ŝian kampanjon, sed nun partoprenas en la diskuto kaj kontraŭas la ‘devigan’ portadon de la hiĝabo laŭ la #Girls_of_Enghelab_street :

Our #WhiteWednesdays campaign has been making an unstoppable impact and we are more than overjoyed. We are gratified to realize that the compulsory veil is no longer something than can be easily dismissed. It has always been an important issue as it relates to women's freedom of choice. It is our most basic right. Our campaign has come a long way. We have also realized that people who attacked us yesterday are now onboard supporting our struggle. We warmly welcome them. We at my #StealthyFreedom do not judge people; our campaign is based on mutual respect.

Nia kampanjo #WhiteWednesdays havis nehaltigeblan efikon kun kiu ni estas tre feliĉaj. Ni estas dankemaj kaj ni konscias ke la afero de la deviga hiĝabo ne plu estas io kion oni prijuĝu frivole. Ĉi tio ĉiam estis grava temo ĉar ĝi rilatis al elekto-libereco de virinoj. Ĉi tio estas nia plej baza rajto. Nia kampanjo faris longan vojon. Ni ankaŭ rimarkis ke homoj kiuj atakis nin hieraŭ, nun estas je nia flanko kaj apogas nian batalon. Ni varme bonvenigas ilin. Ni, de #StealthyFreedom, ne kondamnas homojn; nia kampanjo baziĝas sur la reciproka respekto.

Notinda ina voĉo, Zahra Safyari, ĉe iranaj sociaj retoj, deklaris sian subtenon al #Girls_of_Enghelab_Street kaj la rajto de iranaj virinoj elekti ĉu porti la hiĝabon aŭ ne.

Mi portas ĉadoron [eo]. Mi mem decidis porti ĝin, ne pro la deviga premo de mia familio, mia ĉirkaŭaĵo aŭ miaj laborkondiĉoj. Mi tre feliĉas kun mia elekto, sed mi kontraŭstaras la devigan portadon de la hiĝabo kaj mi subtenas #Girls_of_Enghelab_Street. En aferoj de religio kaj hiĝabo ne estu devigaj premoj.

Safyari eksplicite malproksimigis sin de la protestoj de Masih Alinejad aŭ de iu ajn movado celanta renversi la iranan politikan sistemon.

#Girls_of_Enghelab_Street nek renversas politikajn sistemojn, nek subtenas Masih Alinejad, nek ricevas ajnan monon. Ili estas la junulinoj de ĉi tiu irana lando, kiuj sekvas siajn fundamentajn rajtojn [eo].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.