Cenzurita sed rifuzas rezigni: la dungitaro de kuba novaĵretejo diras ke ili ne ŝanĝos sian redakcian starpunkton

“La Interreto estas feko! Nu… levu la manon tiu, kiu tamen deziras Interreton.” Kartuno fare de Lázaro Saavedra, reproduktita kun permeso.

El Estornudo (“La Ternulo”), sendependa retejo pri rakonta ĵurnalismo, “verkita de interne kaj ekstere de Kubo” ne plu alireblas por retumantoj en Kubo.

La reta revuo, kiu inkluzivas kritikajn eseojn kaj artikolojn pri sociaj problemoj kaj kulturaj ŝanĝoj, aldoniĝas al la aro de komunikiloj portempe cenzurataj de la ŝtataj instancoj en la lando. Temas pri daŭra provo limigi la informojn kiujn kubanoj povas atingi rete.

La ago estas des pli grava en lando kie retkonekto estas raraĵo, kaj la uzkosto de Interreto daŭre estas neatingeble alta por multaj civitanoj.

Kiel oficiala respondo al la blokado, la redaktoroj de El Estornudo verkis malferman leteron, celitan al “la Cenzuristo”, kiun republikigis aliaj lokaj sendependaj komunikiloj, kiel Periodismo de Barrio kaj 14yMedio (novaĵretejo tenata de blogisto Yoani Sánchezankaŭ blokita en Kubo):

…el gobierno cubano ha decidido bloquear el acceso directo a la revista desde el territorio nacional, haciéndonos perder…[lectores] aquellos para los que El Estornudo probablemente cumplía una función más vital, ciudadanos que padecen la grisura informativa de los medios de propaganda del Estado y buscan con denuedo el relato verídico y honesto de un país que se asemeje al país en el que realmente viven y vivimos, gobernado hasta hoy con ineptitud y puño de hierro.

…la kuba registaro decidis bloki la aliron al nia revuo en nia teritorio. Tio igas nin perdi….[legantojn] por kiuj El Estornudo verŝajne plenumis ege vivnecesan funkcion, por civitanoj kiuj evitas la kriplajn informojn provizitajn de la ŝtata propagando kaj deziras pli fidindan kaj honestan rigardon al tio, kio vere rakontendas, ion, kio similas al la lando kie ili fakte loĝas, lando regata ĝis nun per nekompetenteco kaj fera pugno.

La letero pluiras dirante ke la blokado nek ŝanĝos la redakcian starpunkton de la revuo, “nek metos El Estornudo-n en dialogon kun la politika potenco laŭ la kondiĉoj kiun la politika potenco atendas.”

No vamos a descender a esa forma conciliatoria y pusilánime del discurso en el que hacemos periodismo casi como si pidiéramos perdón, dando explicaciones gratuitas al represor en vez de exigírselas…

Ni ne subiĝos al tia repaciga kaj etkuraĝa diskursoformo, en kiu ni ĵurnalismas kvazaŭ ni petus pardonon, senpage donante klarigojn al la subpremanto anstataŭ postulante ilin.

La gastiga servilo de El Estornudo troviĝas en Australujo kaj havas kiel kontribuantojn kubanojn el la insulo, same kiel kubanojn kiuj nun loĝas en Usono, Hispanujo kaj aliaj landoj.

En intervjuo kun Revista7im, ĉefredaktoro Abraham Jiménez diras ke la celo de la revuo estas ne nur videbligi iliajn kritikojn de la kuba registaro, sed ankaŭ rakonti pri la “alia Kubo” kiu ne apartenas al la oficiala rakonto.

Kvankvam malfacilas kalkuli la precizan nombron de homoj en Kubo kiuj regule aliras la tutmondan Interreton, la eĉ plej optimisma estimado konfirmas ke Kubo havas unu el la plej malaltaj Interreto-penetradoj en la Amerikoj.

La defioj kiujn spitas kubanoj por konektiĝi kun aŭ aliri ciferecajn komunikilojn ricevis dum iom da tempo multe da atento de teĥnikemaj kubanoj enlande kaj diaspore. Regionaj revuoj kiel El Estornudo, Cachivache Media, kaj OnCuba ĉiuj regule publikigas novaĵojn kaj informajn eseojn pri cifereca senalfabeteco kaj neformalaj komunikilaj interŝanĝretoj en la insulo.

Dum revuoj kiel El Estornudo produktas kompletan enhavogamon en siaj retejoj, enlandaj redakcioj kutime uzas diversajn disvastigmanierojn — inter alie retmesaĝojn (kubanoj rajtas havi retpoŝtan adreson en la ŝtata intrareto de la lando, kiu libere alireblas por ĉiuj civitanoj), tekstajn mesaĝojn, lokajn retojn kaj transdonitajn memorbastonetojn. Tio signifas ke kvankvam la retejo eble ne plu alireblas en Kubo, la rakontoj kaj eseoj de El Estornudo probable trovos vojojn por atingi la plej fervorajn legantojn de la retejo.

La letero al la Registara Cenzuristo ankaŭ substrekas kiel grave estas labori ne nur por tiuj kiuj volas legi pri la nuna Kubo, sed ankaŭ por tiuj kiuj volas kompreni la nunan Kubon en la jaroj kiuj venos:

En un país donde no pueden circular publicaciones impresas fuera de los márgenes del Estado, donde el acceso a Internet es sumamente limitado, y donde luego bloquean la dirección de tu medio de prensa para que ni siquiera a través de ese acceso limitado lleguen a leerte, hemos de recordar que esta revista también existe para que los cubanos puedan enterarse mañana de qué les sucedía hoy.

En lando kie presitaj publikaĵoj ne povas cirkuli ekster la marĝenoj de la ŝtato, kie Interreto estas ekstreme limigita, kaj kie oni blokas la adreson de via revuo tiel ke homoj spite al tiu tre limigita aliro ne povas legi ĝin, ni memorigu ke ĉi tiu revuo ekzistas ankaŭ por ke kubanoj povu malkovri morgaŭ kion al ili okazas hodiaŭ.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.