Estu la ŝanĝo kiun vi volas vidi en Global Voices — partoprenu en la Komunuma Konsilio!

Pintkunveno 2015 de Global Voices en Cebu-Urbo, la Filipinoj. Bildo de Jer Clarke CC BY-SA 2.0

Karaj amikoj, kolegoj kaj familianoj el la komunumo de Global Voices,

Global Voices, kiel organizaĵo, atingis vojkruciĝon. Dum la lastaj jaroj ni trapasis gravajn ŝanĝojn en nia komunumo, la mondo ĉirkaŭ ni kaj la teknologioj uzataj de ni.

Dum nia komunumo kreskis kaj ŝanĝiĝis, kaj interretaj voĉoj ŝanĝiĝis de grandaj rakontoj en malgrandaj blogaj platformoj al la rapida kaj fia mondo de krioj kaj ŝatoj en interkonaj retejoj posedataj de kompanioj, ni restis fidelaj al plivastigo de neraportataj rakontoj kaj leviĝado de niaj voĉoj por interreta defendado de homaj rajtoj.

Estas tempo por pensi grandskale

Ni konstante estas ĉe la avangardo de ekkonado kaj adaptado de ŝanĝiĝantaj teknologioj kaj kutimoj en interretaj esprimoj, sed ni ankaŭ alfrontis defiojn pri la plenumado de nia misio. Ni elektis kelkajn ambiciajn celojn, sed ne ĉiam estis facile konstrui la strukturojn kaj subtenojn necesajn por atingi ilin.

Por financi kaj subteni la agadojn kiuj helpos al ni atingi niajn celojn, ni bezonas repensi kiel ni organizu nian laboron. Por ke Global Voices atingu ĝian plenan potencon, niaj redaktoroj kaj ĉefa teamo bezonas pli da strukturaj kaj financaj subtenoj.

La ĉefa teamo kaj la estraro de Global Voices volas subteni evoluigon de Global Voices kiel organizaĵo por ke ĝi daŭre vivu, prosperu kaj havu pli grandan influon sur la mondon. Ni scias ke tio estas grandega potenco por ke ni komunume desegnu vojon, sed nia komunumo fariĝis tro granda kaj diversa por fari malfermajn, malstrukturajn paroladojn kiel metodon por decidi nian direkton.

Kion ni bezonas, anstataŭe, estas konstrui konsilan grupon kiu kapablas diskuti malsimplajn strategiajn demandojn kaj temojn kiuj atingas la tutan komunumon.

Prezentado de la Komunuma Konsilio

Hodiaŭ, ni anoncas la konstruadon de la Komunuma Konsilio, grupo de membroj el la komunumo de Global Voices, kiuj kune diskutos kaj interkonsilos pri la ĉefaj demandoj kiujn ni volas respondi por antaŭeniri. Ni konstruos tiun grupon ĝis la fino de aŭgusto, kaj interkonsiliĝos pri tiuj demandoj de septembro ĝis novembro.

Informa ilustraĵo de Eddie Avila, kun bildsimboloj de The Noun Project.

Ĉu vi jam serioze pensis pri kiel GV ŝanĝu ĝiajn redaktadajn fokusojn? Aŭ kiel ni konstruu novajn modelojn de partoprenado? Aŭ evoluigu novajn metodojn por subtenado? Se jes, tio estas bona oportuno por vi.

Konsideru partopreni en la Konsilio, kaj estu preta prezenti viajn ideojn al la grupo por konsiliĝo. Ju pli da ideoj interŝanĝitaj, des pli bona estos la rezulto.

Sciu ĉion pri la procedo, kondiĉoj kaj tagordo de la Konsilio ĉi tie.

Se vi volas partopreni, plenigu la Komunuman Konsilian aliĝilon! ĈIUJ kiuj volas partopreni devas plenigi la aliĝilon.

Se vi estas Lingua-kontribuanto, kaj volas helpi traduki dokumentojn por la konsulta procedo, kontaktu Gohary.

Dum aŭgusto, ni blogos pri niaj ideoj por la Konsilio, kian formon ĝi havos, kaj kiujn temojn oni diskutos. Ni ankaŭ utiligos tiun tempon por kunvoki grupon de Lingua-kontribuantoj por traduki gvidajn dokumentojn kaj faciligi diskutadojn de la temoj en pluraj lingvoj.

Septembre, la Konsilio estos konstruita — kaj tiam la vera laboro komenciĝos!

Dankon, kiel ĉiam, pro la interesiĝo, atento, amo kaj pena laboro kiujn vi donacas al Global Voices!

Much #GVlove,

Eddie, Ellery, Georgia, Gohary, Ivan, Jer and Kat

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.