Japanaj mezlernejaj knabinoj portas insignojn por averti eblajn seksajn perfortulojn en trajno: “Mi malpermesas!”

Chikan poster on train in Osaka

Afiŝo: “Ĉikanado malpermesita. Absolute malpermesita. RUĜA KARTO. Ni ĉiuj liberiĝu de ĉikanado.” La afiŝo uzas la Kansajan dialekton (en). Foto de la Vikimedia uzanto Kyoww (jp). Publike havebla fonto.

Kampanjo en Japanujo celanta japanajn mezlernejajn knabinojn provizas ilin per stanbutonoj por porti en trajnoj kaj preventi ĉikanadon kaj aliajn formojn de seksatenco.

La Centro de preventado de ĉikanado (痴漢抑止活動センター) organizas la kampanjon, kiu komenciĝis antaŭ tri jaroj. La japana vorto “chikan” (en) estas uzata por priskribi ambaŭ la ĉikanadon kaj la ĉikanulojn.

La insignoj prezentas diversajn mesaĝojn kiuj memorigas al la legantoj ke ĉikanado estas krimo kaj ke la uzanto de la insigno ne toleros la agreson kviete.

La celo de la “ĉikanfortimiga butono” estas montri kiom multe ĝisj uzantoj malamas la ĉikanulojn. Tio estas strebo komprenigi al la ĉikanuloj la devon ĉesi la seksan ĉikanadon kaj la seksatencon.

Por la virinoj kiuj veturas trajne, ĉikanado estas kutima afero. Laŭ Japan Times (en):

La ciferoj de la departemento de la metropola polico montras ke 1750 kazoj de ĉikanado aŭ molestado estis raportitaj en 2017 (jp), el kiuj tridek elcentoj okazis inter la 7-a kaj la 9-a, en la matenaj pintohoroj.

Pli ol kvindek elcentoj de la ĉikanado okazis en trajnoj, laŭ la raporto, kaj aliaj dudek elcentoj okazis en trajnstacioj.

Laŭ la samaj policaj raportoj, preskaŭ 30 elcentoj de la viktimoj estis junulinoj. Ĝenerale, ĉikanaj incidentoj estas persekutataj de la polico konforme al la sekcio 176 de la puna juro (en, jp) kiel ‘altrudamaldeco’ (強制わいせつ).Tamen, estas ofte raportate (en) ke tiaj kazoj estas malfacile persekuteblaj.

Kvankam la polico kaj la trajnaj kompanioj starigas regulajn kampanjojn (jp) por malhelpi la fituŝadon en trajnoj, la mesaĝoj kutime celas helpi al la virinoj sin protekti (jp) aŭ eviti unue la fituŝon, anstataŭ provi ŝanĝi la viran sintenon. La komentoj kutime (jp) provas malkovri tion, kio kaŭzas (jp) tian sintenon, kaj ekzistas ankaŭ forta atento en la amaskomunikiloj pri kiel la viroj povas eviti aŭ pritrakti malpravajn akuzojn (en) de fituŝo.

“Mi ne akceptos! Seksatenco estas krimo!”

La aktivulino Matsunaga Yayoi, kiu reprezentas la Centron de preventado de ĉikanado, diras ke la ideo de la insignoj apartenis unue al mezlernejanino kaj ŝia patrino, kiu estas amikino de Matsunaga. Kiam la knabino estis en la unua studjaro de la mezlernejo, ŝi spertis ĉikanadon ĉiutage (jp) kiam ŝi survojis al aŭ el la lernejo:

その時、加害者の反省が全くなかったことから、
「2度と痴漢にあいたくない!」と考えた彼女は、
「私は泣き寝入りしません。痴漢は犯罪です!」と書いたカードを作り、
身につけて登下校するようになりました。

それ以来、彼女は、痴漢被害にあっていません。

“La kanajloj montris absolute neniun signon de rimorso. “Mi neniam plu volas sperti tion”, decidis la knabino. Do ŝi kreis karton kun la mesaĝo:

“Mi ne akceptos! Seksatenco estas krimo!”

La knabino alpinglis la karton al sia uniformo kaj entrajniĝis.

Ŝi neniam plu spertis fituŝadon.

En 2015, Matsunaga raportis ke la kampajno de tiu sola knabino atingis sukceson en sociaj retoj, kaj la ideo krei stanbutonojn naskiĝis.

Laŭ artikolo el 2016 en Japan Times (en):

Matsunaga komencis projekton de publika amasfinancado por la insignoj en novembro kaj sukcesis kolekti ¥2.12 millionojn en nur tri monatoj. Por certigi ke la insignoj allogos junulinojn, ŝi arigis 441 skizojn de 178 homoj kaj finfine elektis kvin. En januaro, Matsunaga ankaŭ fondis la Centron kontraŭ ĉikanado Yokushi Katsudo, kun la ĉefoficejo en Osako (Centro de preventado de ĉikanado), por sentivigi pri tiu afero.

La ideo malantaŭ la kampajno kun tiuj insignoj estas stimuli knabinojn denunci seksatencon kaj certigi ke la socio vidas ĉikanadon kiel neakcepteblan:

[コンセプト]
・痴漢被害にあわない
・加害者が生まれない
・痴漢冤罪被害も起きない

La koncepto malantaŭ la insigno:

[Ni volis certigi ke]:

— Neniu estas fituŝata de ĉikanulo;
— Neniu iĝos ĉikanulo;
— Neniu estos false akuzata esti ĉikanulo.

Komence, en 2015, la insignoj estis aĉeteblaj interrete ĉe tarjk.com (jp) kontraŭ 500 japanaj enoj (ĉirkaŭ kvin usonaj dolaroj aŭ 3,86 €).

Ili ankoraŭ aĉeteblas tie, sed ekde kiam la konscio pri la kampajno kreskis, la insignoj estas nun vendataj en trajnstacidomoj (jp) kaj en vendejoj por mezlernejaninoj.

Tvitero: Ne gravas kiom longa aŭ mallonga nia jupo estas, aŭ ĉu ni surhavas ĝinzon — ni ĉiam spertas ĉikanadon.

Ni volas ke la ideo “vi certe ion faris por allogi ĉikanulon” malaperu!

Teksto de insigno: Mi ne akceptos! Fituŝado estas krimo!

“Mi volas ke neniu alia infano spertu tion, kion mi spertis”

Oficiale, la seksatencoj, kiuj inkluzivas fituŝadon, estas regresantaj. Tamen, Matsunaga kaj la Centro pensas ke multaj kazoj simple ne estas raportitaj (jp), kio influasinfluas la statistikon.

Do, por Matsunaga kaj aliaj aktivuloj, gravas doni al junaj virinoj ilojn por malhelpi nedeziratan seksan kontakton en trajno.

Porti la insignojn ŝajnas helpi. Sepdek studentoj de la mezlernejo de Uruwa, kiuj partoprenis la kampajnon (en) por provizi mezlernejaninojn per strategioj sin ŝirmi kontraŭ fituŝuloj, estis intervjuitaj en 2016 pri la efiko de la insignoj. 1,4% diris ke la insignoj verŝajne ne funkcias, 4,3% raportis neniun ŝanĝon, 32,9% diris “Mi sentis ke la insigno funkciis” kaj 61,4% diris ke ili rimarkis diferencon (jp).

La insigna kampajno influis ankaŭ alimaniere. En 2016, post nur unu jaro ekde la komenco de la projekto, Matsunaga publikigis en Tviter-konto, ligata al la Centro de preventado de ĉikanado mesaĝon de plenkreskulino:

Noto: “Mi estas postvivanto. Kiam mi estis mezlernejanino mi ĉesis iri al la lernejo bicikle kaj komencis trajni. Mi estis vere surprizita kiam mi estis fituŝita ĉiutage [en la trajno]. Mi havis neniun eblecon plendi. Mi bedaŭras kio okazis en la pasinteco kaj samtempe esperas ke malpli kaj malpli da personoj havos tian sperton. Mi esperas sincere ke pli da knabinoj kapablos protekti sin!” — Mari, 39 jaraĝa

Pepo: “Mari, dankon pro via noto. Mi ankaŭ estis fituŝita de ĉikanulo kiam mi estis infano kaj mi neniam parolis pri tio ĝis nun.

Kiel plenkreskulino mi povis iamaniere agi. Mi ne volas ke aliaj infanoj spertu tion, kion mi spertis.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.