Donacu al Global Voices. Helpu al ni resti sendependaj

#GivingTuesday (Donanta Mardo) estas tago dediĉita al tutmonda ĉiaspeca donacemo kaj ni esperas ke Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) estas unu el la organizoj, kies laboron vi subtenos ĉi-jare farante donacon.

Nia organizo estas unu el la plej fruaj kaj plej fortaj ekzemploj kiuj elstare pruvis kiel amaskomunikiloj povas kontribui al la konstruado de komunumo kaj kiel protektado de homaj rajtoj povas pozitive influi tion kiel homoj spertas eventojn okazantajn preter iliaj propraj komunumoj kaj naciaj limoj.

Ĉe Tutmondaj Voĉoj (Global Voices) ni konstruis fortan kaj kunsenteman komunumon raportante pri historioj kaj forĝante profundajn ligojn trans kulturoj, lingvoj kaj opinidiferencoj. Nia laboro dum la pasintaj 13 jaroj pruvas ke homaj rilatoj trans linioj de diferenco povas ŝanĝi tion kiel homoj rigardas la mondon.

Ĉar homoj serĉas kompreni kiel vivi harmonie en malfacila tutmonda medio, kunhavigi kaj kreskigi nian sperton kaj kompetentecon iĝas eĉ pli urĝa parto de nia misio.

Do bonvolu fari donacon por helpi al ni daŭrigi la konstruadon de pontoj, por kontrauŭbatali la fortojn de malamo kaj maltoleremo, kiuj minacas fari nian mondon malpli interligita kaj gastama loko.

Donacu nun »

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.