“Multi Cafe Doing” en Seulo kreas komunumon ĉirkaŭ feminismo, ankoraŭ tabua temo en Sud-Koreio

Doing Cafe, feminisma kafejo en Seulo, malfermiĝis pasintjare en marto 2017. Depost tiam, pli ol dekmil homoj vizitis ĝin, la plimulto de ili virinoj 20 ĝis 30-jaraj. Ĝi estas la unua tia loko en Sud-Koreio, laŭ la posedantino Kim Ryeo-il. La kafejo ĵus festis sian unuan datrevenon, kiu altiris pli ol 50 ĝiajn subtenantojn. Foto: Ann Babe / PRI

Ĉi tiu rakonto de Ann Babe por GlobalPost originale aperis en PRI.org la 20-an de februaro 2018. Ĝi estas reeldonita ĉi tie kiel parto de kunlaborado inter PRI kaj Global Voices. La ligiloj en la artikolo estas anglalingvaj, krom mencio en (eo).

Ha Yoon-na ĉiam kredis je feminismo, sed neniam volis nomi sin mem (eo) “feministo“. En Sud-Koreio, tiu vorto havas negativan konotacion, kaj Ha, 30-jara librotradukistino, maltrankviliĝis ke ŝi estos juĝita kaj marĝenigita.

Ŝi venkis ŝian timon pasintjare, kiam ŝi vizitis feminisman spacon en (eo) Seulo. Ĉe Doing Cafe, inter ĝiaj pli ol 1000 volumoj de feminisma literaturo, aldone al la multaj subtenantoj deziremaj pridiskuti ilin, ŝi sentis sin sufiĉe komforte por paroli unuan fojon malferme pri feminismo.

“Mi havis malaltan memestimon ĝis mi venis ĉi tien. Mi ne certis pri mi mem”, Ha diris antaŭnelonge, sidante ĉe tablo kun libro kaj citronteo. “Doing Cafe (eo) enpovigis min, plifortigante mian agopovon kaj permesis al mi akcepti ke mi estas feministo.”

Kaŝita apud la stacio Cheongdam en la plej multekosta parto de la ĉefurbo, Gangnam (prezentita en la populara (eo) ŝlagro de Psy en 2012, “Gangnam Style“), Doing Cafe malbone videblus sen ĝia viva flavkolora fasado. Je pli proksima inspektado, evidentas ke la loko estas pli ol simpla kafejo — ŝildo sur ĝia pordo proklamas ke ĝi estas “kultura hejmo de feminismo”.

Oni ne konjektus la ekziston de Doing Cafe sen la brila flava koloro de ĝia fasado. Foto: Ann Babe / PRI

En Sud-Koreio, kie (eo) patriarkecaj kaj (eo) mizoginecaj sintenoj restas profunde enradikiĝintaj en la dominanta kulturo, Doing Cafe estas speco de nekutima, revolucia afero. Ĝi estas la unua feminisma kafejo en Sud-Koreio, laŭ la posedantino Kim Ryeo-il. Ŝi aldonas ke ĝi altiris ekde la komenco de marto 2017 pli ol 10000 vizitantojn, plejparte virinojn 20 ĝis 30-jarajn, el la tuta lando. Ĝi ankaŭ inspiris manplenon de aliaj lokaj feminismaj ejoj.

Per la multaj rimedoj kaj agadoj de Doing — inkluzive de feminisma biblioteko, artaj ekspozicioj, konferencoj, butikumado, kunvenoj kaj persona konsilado (donita de Kim, kiu havas diplomon pri feminisma teologio) — ĝi celas subteni junajn virinojn kiel Ha en ilia lukto por egalaj rajtoj.

La posedantino de la kafejo, Kim Ryeo-il, longe deziris malfermi ejon kiel ĉi tiu, sed neniam imagis, ke ŝi povus sukcesigi ĝin. Foto: Ann Babe / PRI

“Ĉi tiu kafejo celas esti kultura kaj socia movado,” diris Kim, kiu ankaŭ portas la anglan nomon Liz. Plej multaj homoj ekkonas Doing Cafe pere de sociaj retoj.

Kvindekjara Kim esperas, ke la hodiaŭa movado alportos pli grandan ŝanĝon ol la unua feminisma ondo de la 1990-aj jaroj — kaj malpli grandan kontraŭbaton. “La mondo ne fariĝis bona”, ŝi diris, skuante sian kapon. “La hodiaŭa generacio de virinoj en 20 ĝis 30-jaraj… ne vivas en pli bona socio ol mi spertis.”

Efektive, malgraŭ la tutmonda reputacio de Sud-Koreio kreita de plej moderna teknologio kaj mojosa popkulturo, la lando postrestas kiam temas pri (eo) genra egaleco. Kiam temas pri egalaj salajroj laŭ la Monda Ekonomia Forumo, la lando montriĝas esti unu el la plej malbonaj en la mondo (118-a loko inter 144 landoj) kaj laŭ la (eo) Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) la lando situas ĉe la malsupro de la salajro-listo.

La post-it afiŝetoj en ĉi tiu montrokesto en Doing Cafe kundividas la estontajn dezirojn de la klientoj kaj dankesprimojn. Foto: Ann Babe / PRI

Sociaj analizistoj diras ke la malegaleco en Sud-Koreio parte fontas el la (eo) konfucea kulturo, kiu postulas rigidajn sociajn kondutojn kaj genro-normojn. Por Ha, ĉi tiu malegaleco estas sentita ene de ŝia propra familio, pri kiu ŝi diras, ke ŝiaj gepatroj traktas ŝian pli junan fraton kiel “princon”, dum ili kritikas ŝiajn feminismajn kredojn kiel “eskapon el la realo” kaj “mem-trompadon.”

“Mi konsideris min stranga, ĉar mia familio estas tre konservema kaj tre konfucea,” Ha diris. “Mi sentis min soleca”. Kiel la gepatroj de Ha, ŝia pli juna frato kaj fratino ankaŭ rigardis feminismon kiel “danĝeran” formon de “virina (eo) ŝovinismo” kaj diris al ŝi ke ili ne komprenas ŝian intereson pri ĝi.

Ĉi tiu reago ne estas malofta en Sud-Koreio. “Feminismaj ideoj estas ankoraŭ tre fremdaj al multaj homoj ĉi tie,” diris Helen Noh, profesoro pri socia bonstato en la universitato de Soongsil. “Feminismaj aferoj alportas multe da malkomforto.”

Ŝildo sur tiu ĉi librobreto tekstas: “kultura hejmo de feminismo.” Foto: Ann Babe/PRI

Tio okazas ĉar feminismo estas ankoraŭ tabua, ofte malĝuste komprenata kiel malamo kontraŭ la viroj aŭ supereco de la virinoj. “Kiam la homoj aŭdas la vorton “feminismo”, ili imagas tre ekstreman bildon,” diris Noh. “Ili ne konas la veran signifon”.

Eĉ Ha ne tute certis kion la termino signifas, kvankvam senkonscie ŝi konsentis kun ĝiaj valoroj. Do ŝi aliĝis al Doing serĉante pli bonan komprenon — ĉefe por si mem, sed tiu kompreno finfine etendiĝis ankaŭ al la homoj ĉirkaŭaj.

“Mia koncepto de feminismo estis tre svaga. Mi volis klarigi al mi feminismon, sed mi ne povis ĉar mi ne havis konkretajn pensojn,” ŝi diris. “Nun, mi kundividas miajn vidpunktojn kun mia pli juna frato kaj li volas scii pri feminismo kaj genra egaleco.”

Ha Yoon-na ĉiam kredis je feminismo, sed hezitis nomi sin “feministo” ĝis ŝi trovis komunumon en Doing Kafejo. Foto: Ann Babe/PRI

Antaŭ dekkvin jaroj, kiam Kim estis eksedziĝinta kaj sole edukis du infanojn, ŝi revis konstrui feminisman spacon, sed ne povis imagi ke iun tagon tio efektiviĝos. Tiam ŝi strebis ekvilibrigi la buĝeton.

En majo 2016, ĉio ŝanĝiĝis. Tiam, unu nokton en necesejo de Gangnam, (en) viro mortponardis junan virinon; li atendis pli ol 50 minutojn dum ses malsamaj viroj uzis la necesejon kaj poste atakis la unuan virinon kiu eniris. La viro sekve konfesis: “Mi faris tion ĉar la virinoj ĉiam ignoras min.” La murdo ne estis kondamnita kiel krimo pro malamo sed estis anstataŭe ligita al mensa malsano; ĝi skuis la landon kaj incitis dialogon pri ĝia enradikiĝinta mizogineco.

Por Kim, tio estis stimulo eklabori por malfermi Doing.

Doing plenigis grandan vakuon. “Ne estas multe da lokoj kiuj diskutas tiajn temojn en Koreio,” diris Ha. “Tio helpas al homoj kiuj interesiĝas pri feminismo, sed  timas nomi sin mem feministoj. Ĝi kunigas ilin kaj helpas al ili interŝanĝi ideojn.” Ha pensas ke servante kiel eka punkto por konsciigo kaj edukado, Doing povas alporti feminismajn ideojn al la pli larĝa korea komunumo.

Tamen, ne ĉiu kliento komprenas la mision de Doing. “Preterpasantoj ne scias pri kio temas tiu kafejo,” diris Kim, kiu renkontis kelkfoje homojn kiuj eniras hazarde kaj fine havas anti-feminismajn konversaciojn, vortigas ilian homofobion aŭ fanfaronas pri aĉeti malmultekostan sekson.

Krome, la unua jaro estis tiom malfacila finance por Kim ke ŝi ofte pensas fermi la vendejon, sed la dankemo kiun ŝi vidas en la  larmoplenaj okuloj de siaj klientoj puŝas ŝin antaŭen. “Finfine, eble ni povas konstrui pli bonan mondon,” ŝi diris. “Tio estas mia revo.”

Alia kliento, 17-jaraĝa Casey Kim, kiu identiĝas kiel neduumulo (genra identeco kiu estas nek tute vira, nek tute virina), diras ke ri unue aŭdis pri tiu spaco kiam ri loĝis en Gangwon-do, la provinco de fora oriento kie la vintraj olimpikoj de Pyeongchang okazas nun. Sed tio ne malebligis al Casey Kim regule frekventi la kafejon, kiun ri sentas kiel hejmon.

Pluraj kutimaj klientoj de la feminisma kafejo venis al ĝia unujariĝa festo kun gimbap (김밥 aŭ korea rulsuŝio), vino kaj muziko. La kafejo Doing de Seulo enhavas feminisman bibliotekon, artajn ekspoziciojn, gastprelegojn, butikvendaĵojn, sociajn kunvenojn kaj ofertas individuan konsiladon. Foto: Ann Babe/PRI

Unu fridan februaran nokton, Casey Kim, Ha kaj kelkaj 50 aliaj subtenantoj de la kafejo kuniĝis por celebri ĝian unuan datrevenon. Doing unujariĝas en marto. La etoso estis bruema, kun malklaraj lumoj kaj diskotekglobo projekcianta helajn reflektojn sur la murojn tapetitajn per artaĵoj kaj libroj. La partoprenantoj miksiĝis, manĝis gimbap kaj trinkis vinon sur fono de skrupule elektita muziklisto pri virina emancipiĝo; la posedanto de la kafejo Kim Ryeo-il animis tion.

Rigardante la klientojn, ŝi radiis. La amaso aplaŭdis kaj aklamis.

“Doing helpis al mi trovi mian voĉon,” diris Ha. “Forigi mizoginecon komplete ne okazos en mia vivdaŭro… sed mi sentas ke estas mia devo diri, ‘Tio estas malbone,’ kaj klarigi kial.”

Ann Babe raportis el Seulo, Sud-Koreio.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.