- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Pardonon, mi ne parolas la anglan; mi parolas fotografion

Kategorioj: Latinameriko, Nordameriko, Usono, Venezuelo, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Fotografio, The Bridge

Perkutisto en strato de Detroit [1], Miĉigano [2], Usono [3]. (Bildo de aŭtoro, publikigita kun permeso).

Paroli pri kion signifas elmigri eble estas malfacile, sed eble tempo aŭ distanco kapabligas iujn vidi elmigran procezon pli klare kiel tutaĵon enhavantan miriadon de partoj. Ĉiu elmigra rakonto estas unika, sed tiuj rakontoj ankaŭ estas ligataj al aferoj kiuj transcendas ilin kaj tio faras ilin egalaj al aliaj vivrakontoj. Ĉu tiu klarigo povus helpi al homoj, kiuj nun forlasos aŭ jam forlasis siajn hejmojn? Por tiuj homoj ne ekzistas vortoj sufiĉe fortaj por konsoli aŭ konsili. Neniu iam estas plen-preta por foriri.

En Venezuelo [4] de kie mi elmigris, mi estis parto de kundividita historio de grupo de homoj kiuj ne bezonis mian klarigon. Ĉio estis facile komprenebla: gestoj, kutimoj, danĝeroj, pasinteco kaj perspektivoj de estonteco – eĉ se ombritaj de politika malstabileco. Ĉar persona kaj grupa identecoj enhaviĝis en ĉiuj tagaj aferoj, la demandoj pri kiu mi estas kaj kiu ili estas ne ekzistis por mi. Tiam la nombro de elmigrantoj el Venezuelo ankoraŭ ne atingis la ŝokan nivelon kiun ni vidas hodiaŭ [5] (es) kaj elmigri ankoraŭ havis revan signifon: tiutempe elmigrri signifis prosperi en alia lando.

Venezuelo elpensita en ekzilo ekde 1999 estis tre miskomprenita de Venezuelo postlasita. Plendoj de la elmigrintoj pri ilia nova vivsituacio ne estis akceptitaj de iliaj samlandanoj kiuj, tiam,  eksuferis sub kio estas komprenita hodiaŭ kiel la plej malbona politika, ekonomia kaj homrilata krizo en la nuntempa historio de Venezuelo. Pro tio, elmigrintoj perdis ilian rajton sin esprimi: iliaj politikaj opinioj pri ilia lando estis malkonsideritaj pro la distanco kaj la malfacilaĵoj kiujn ili alfrontis en iliaj vivŝanĝoj ne estis akceptitaj. La kredo ke alia lando proponas vivon sen gravaj malfacilaĵoj, almenaŭ kompare kun la malfacilaĵoj alfrontataj de tiuj kiuj restis en Venezuelo, plenigis la imagojn de tiuj kiuj restis en la hejmlando. Samtempe en la lando kiu akceptis la enmigrintojn oni konsideris la opiniojn de la novvenintoj ne validaj kaj oni akceptis ilin multe malpli kiel politikajn aktorojn.

La aliaj, fremdaj realoj kaj nepenetreblaj mondoj

Mi nenion sciis pri la aferoj kiujn mi nun pripensas, kiam mi alvenis al Usono somere de 2011. Tiam mi ne povis diri pli ol iujn salutojn kaj la necesajn pardonpetojn por ne paroli la anglan. (Ne eblis telefoni al geamikoj kiuj ankoraŭ estis en Venezuelo, por malpezigi la koron). Por interparoli, mi bezonis helpon de mia edzo por skribi, legi kaj traduki kion mi diris al aliaj homoj kaj, poste, traduki kion ili diris al mi.  

Bildo fotita dum ĵazfestivalo en Detroit. Malantaŭ ĉi tiu juna virino, kiu rekte kaj sentime rigardas al fotilo, estas religia aktivulino por pardonado kaj pentado. Tio estas en akra kontrasto kun la juna virino kiu stariĝis antaŭ mia fotilo kaj pozis sen ke mi eĉ petis ŝin. Bildo de la aŭtoro, publikigita kun permeso.

Resume, kiam mi estis 26-jara, mi fariĝis nelegopova virino kiu dependis komplete de sia edzo por komuniki. Tiu timo kaŭzis ke mi fermis min hejme, akompane de senfinaj horoj de plena izoliteco. Kiam iu elmigras, eĉ la plej sensignifa epizodo okazanta en rilato al la nova mondo, eble havas grandegan senkuraĝigan efikon, kiu povas ĵeti iun en la plej profundan necertecon.

Kaŝiĝi estas do elektebla vojo kaj estis ĝuste tio kion mi elektis dum longa periodo.

Dum mia periodo de enfermado, la fenestro de mia domo fariĝis mia preferata kamerao. Tiuj larĝaj aperturoj en la muroj de la domo ebligis al mi alproksimigi la socian dinamikon kiun mi konsideris nepenetrebla. La fascino por observi aliulojn parte rilatas al demandoj kiujn fremda realo elvokas. Same, la karaktero de la respondoj al tiuj demandoj ankaŭ povas elvoki pliajn neresponditajn demandojn.

Observante, pripensante kaj reagante, mi komprenis ke la homoj kiujn mi observis, estis tre diferencaj. Dum tiu ĉi mondo, riĉa je diferencoj, prosperis kaj pligrandiĝis, mia persona identeco alprenis novan formon. Mi ne plu estis rigardata kiel mi mem, persono el la urbo Barquisimeto [6], sed kiel persono el Venezuelo. Mi eĉ apartenis al nova kaj nekomprenebla kategorio: mi estis latina, termino por indiki personon egale, ĉu veninta el Tierra del Fuego aŭ el la urbo Juárez [7], en Meksiko [8].

Tamen mi konservis ion pozitivan de ĉio ĉi: mi komprenis ke, preskaŭ senescepte, ĉiuj venezuelanoj en la hejmlando aŭ loĝantaj eksterlande, sed ankaŭ la usonanoj sendepende de ilia devenloko, ne malaprobis la rakontojn aŭ produktojn post ilia renkonto kun bildo aŭ fotisto. Tion mi eksciis kiam mi decidis ĉesi observi tra mia fenestro kaj unuafoje eliris mian domon kun fotilo. Ekde tiam la fotilo ĉiam akompanas min.

Pecoj de la mondo

Estas iel nenorma la simpla ago foti. La bildo kaptita estas la malgranda trofeo de malica ŝtelisto kiu fariĝas posedanto de frostita peco de la mondo. La spaco de la stratoj malgrandiĝas kaj ĉiu gesto fariĝas grava, ne por rekoni tiujn de kiuj mi ŝatus forkuri, sed por klopodi regrupigi ilin, kolekti kaj kompreni ilin, nokte, kiam mi prijuĝas la bildojn de la tago.

Mi, kiu restis hejme dum kelkaj jaroj, subite ekkuraĝis elmigri kaj renkonti homojn kun mia kamerao. Kiam mi komencis legi, la unuaj malgrandaj tekstoj kiuj aperis survoje estis aldonitaj al la scenoj de iuj homoj en la stratoj, por servi kiel bazo por fari pli fortajn fotojn.

Ann Arbor, urbo en Miĉigano. Bildo de la aŭtoro, publikigita kun permeso.

Eĉ kiam mia kapablo komuniki estis tre limigita, homoj alproksimiĝis kaj petis foti ilin. Regi situacion en kiu iu individuo apartenanta al tiu ĉi indiferenta mondo, en kiu iu en alia momento preterpasus antaŭ mia fenestro sen vidi min kaj en kiu iu nun rigardas min rekte en la okulojn, estis nova maniero senti min enmigranto. Estis ankaŭ malgranda venko super la malcertecoj kiujn ĉiu enmigranto devas alfronti.

Kiel venezuelano mi faris, helpe de mia fotilo, bildon de Usono por mi mem, sed kaj ankaŭ por mia supervivo. Konigi miajn fotojn ebligis al mi ree komuniki, utiligante lingvon de bildoj prefere al paroloj.

Utiligante fotilon mi makovris mian novan mondon. Mi lernis paroli, nur per ne la angla aŭ la hispana, sed pere de fotografio. Kaj ne malpli grave: mi eksciis kiel homoj denove rigardas en miajn okulojn. Fotografio estis la ponto per kiu mi malkovris ke mi estas la “aliulo” en ĉi tiu lando, sed ankaŭ ke diferenco estas bona afero; estas nenio kio ne foteblas, nenio kio ne pravigas rakontadon de nova rakonto.

Vidu pli da fotografaĵojn de Natali en Instagram [9]