- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Orientafrikaj virinoj en la muzika industrio laŭte kantas kontraŭ vira dominado

Kategorioj: Subsahara Afriko, Tanzanio, Ugando, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Muziko, Virinoj kaj genro
Interkona sesio Movantoj kaj Skuantoj de la muzika festo Sonoj de Saĝo, la 10an de februaro (sabato), kun la temo:

Interkona sesio Movantoj kaj Skuantoj de la muzika festo Sonoj de Saĝo, la 10-an de februaro (sabato), kun la temo: “Virinoj en muziko.” De maldekstre dekstren: Zeitoun Amour, de la Kopirajta Societo en Zanzibaro [1]; Carola Kinasha, prezidantino de la festo Sonoj de Saĝo 2018; Amina Omar, ĉefkantistino de Siti kaj la Bando; kaj la artistino Saida Karoli. Foto farita de Jamie Topper, publikigita kun permeso.

“Virinoj en muziko: Ni diskonigis nin en la muzika industrio tra la tuta mondo. Ankoraŭ persistas seksa malegaleco, seksismo kaj salajra diferenco”, diris Carola Kinasha, muzikistino kaj aktivistino de Tanzanio [2], kiu freŝdate prezidis podian diskuton pri “Virinoj en muziko.”

“Ne temas pri tio ke ni ne estas sufiĉe lertaj. Ja temas pri tio ke ĉiuj decidantoj estas viroj.

La podia diskuto estis parto de la tritaga interkona sesio Movantoj kaj Skuantoj [Movers and Shakers] [3] kadre de la 15-a muzika festo Sonoj de Saĝo [Sauti za Busara, en la svahila [4]] en Ŝtonurbo [5] de Zanzibaro, Tanzanio.

La 10-an de februaro, Kinasha parolis pri la malfacilaĵoj, kiujn virinoj alfrontas en la muzika industrio, kun unuaj virinaj artistoj: Somi [6], usona [7] kantistino-kantaŭtoro [8]; Saida Karoli [9], tanzania kantistino kaj muzikistino; Amina Omar, membro de la zanzibara grupo Siti kaj la Bando [Siti and the Band] [10]; kaj Zeitun Amour, reprezentantino de la Kopirajta Societo de Zanzibaro [Copyright Society of Zanzibar (COSOZA)] [11].

Kinasha komencis paroli, rimarkigante, ke en Unuiĝinta Reĝlando [12] virinoj okupas nur 16% de la gvidantaro en la muzika industrio. Kaj kvankam haveblaj datumoj pri la stato de virinoj en muziko tra la tuta Afriko estas limigitaj, “evidente ekzistas grava problemo pri vira regado en la muzika industrio”, ŝi diris.

Somi, ĵaza artistino kun radikoj en Ugando [13] kaj Ruando [14], kiu nun loĝas alterne en Novjorko [15] kaj Johanesburgo [16], priskribas, kiel malfacilege estis por ŝi — afrika virino en muziko — kontraŭi tradicion:

Being part of an immigrant family and choosing a path as an artist had its challenges. I had to think carefully about when and how and in which spaces we as women are supposed to use our voices.

Por mi, membro de enmigrinta familio, elekti vivon de artisto havis defiojn. Mi devis pensi atente pri kiam kaj kiel kaj en kiuj spacoj ni, kiel virinoj, taŭge uzu niajn voĉojn.

Saida Karoli, unu el la plej popularaj kantistinoj en Tanzanio, kiu ŝtelis la korojn de festĉeestantoj per sia ekscitega vespera plenumo la 10-an de februaro, priparolis la krudan veron pri la nekalkuleblaj malfacilaĵoj, kiujn ŝi alfrontis kiel virino en la tanzania muzika mondo. Ŝi reliefigis pluroblajn maljustecojn rilate al malriĉa, needukita virino el la izolita vilaĝo Rwongwe, en la regiono ĉirkaŭ Bukoba [17] en Tanzanio, ĉirkaŭ la Viktoria Lago [18].

Karoli komencis tamtami en la aĝo de kvin jaroj, kaj poste verkis kantojn kaj produktis kvin albumojn kiuj estis aklamataj de muzikĵurnalistoj:

I’m from a small village and I was an orphan. I didn’t have any idea how to make it in the music industry and my manager was like my father, I believed in him wholeheartedly.

Mi venis el malgranda vilaĝo kaj estis orfo. Mi havis nenian ideon, kiel sukcesi en la muzika industrio. Mia manaĝero estis kvazaŭ mia patro kaj mi kredis al li tutkore.

Kun sia manaĝero “Muta” kiel stiristo, ŝi vizitis landojn en la regiono, de Burundo [19] al Ruando kaj plue al Ugando. Tiel ŝi fariĝis populara kaj plenigis muzikejojn ĝis tia grado, ke foje kvar homoj onidire mortis pro sufokiĝo. Kaj tamen laŭ Karoli, ŝia manaĝero fitraktis ŝin kaj ekspulatis [20] ŝiajn talentojn. Li postulis kopirajtojn de ĉiuj ŝiaj kantoj kaj albumoj:

I was young, inexperienced in the music business, and at the end of the day, I didn’t have even 100 shillings [0.10 US dollars] in my pocket. Life has been hard.

Mi estis juna, sensperta en la muzika industrio, kaj post ĉio mi ne havis eĉ 100 ŝilingojn [0,10 $ aŭ 0,8 €] en mia poŝo. Vivo estis malfacila.

Karoli malkaŝis, ke kvankam ŝia manaĝero malfermis al ŝi novajn pordojn, li tamen ankaŭ tenis ŝin malantaŭ fermitaj pordoj dum sep monatoj kvazaŭ kaptitinon kaj rifuzis permesi al ŝi paroli kun aliaj manaĝeroj aŭ produktistoj. Kiam ŝi finfine decidis eskapi, ŝi iris al la havenurbo Mwanza [21], kaj tie, ŝi diris:

I hid from my fame. I was ashamed. I didn’t know how to advocate for myself. I had no rights in this work. When the journalists came asking for interviews, I just ran. I couldn’t face the shame.

Mi kaŝis min de mia fameco. Mi hontis. Mi ne sciis, kiel defendi miajn rajtojn. Mi havis neniajn rajtojn en ĉi tiu laboro. Kiam ĵurnalistoj venis por peti intervjuojn, mi nur forkuris. Mi ne povis alfronti la honton.

Amour, aŭtoritato pri kopirajtaj problemoj en Zanzibaro, certigis al Karoli, ke ŝi kiel aŭtoro de ŝia tuta muziko, ĉiam konservas bazajn rajtojn sub la leĝo de Tanzanio pri kopirajto kaj najbaraj rajtoj [Copyright and Neighboring Rights Act of Tanzania] (1999). [22] Kompreneble tio efektive dependas de la subskribita kontrakto kaj la afero postulas pli profundan esploron kaj leĝan reprezentadon.

Karoli, kiu ne plu laboras kun manaĝero, diris ke ŝi esperas pri sia reveno sur la podio [23] de Sonoj de Saĝo por akceli vendojn kaj reakiri renomon por si mem post jaroj en la ombroj.

‘Ni esence estas ĉi tie por trabati al ni novajn vojojn kiel virinoj en muziko’

Amina Omar, ĉefkantistino de Siti kaj la Bando, kiu la 10-an de februaro lumigis la festan scenejon per ŝia kunfanda muziko inspirita de la Taaraba (soulo [24] de Zanzibaro), eksplicite dankis Karoli, ke ŝi eldiris opiniojn pri temo, kiun tre malmultaj virinoj en la regiono volas pritrakti — la diversaj formoj de fitraktado kaj turmentado, kiujn virinoj alfrontas ne nur en muziko, sed ankaŭ en la socio entute.

Omar memoras, ke ŝi kantis en la aĝo de 11 jaroj kun sia fratino Rahma, kiu jam estis premiita [25] violonistino en ŝia muzika bando. Najbaroj kaj familianoj malaprobis la muzikemon de la junulinoj, kaj fine ŝia familio instigis ŝin edziniĝi kaj naski infanojn, ĉar tio estas la tradicio en Zanzibaro, insularo [26] kie plej multaj familioj sekvas konservemajn islamajn [27] kutimojn:

So, I got married. I had my first child. My husband told me he’d support me as a musician, but when our child was grown enough to let me go back to singing, he simply said no. ‘No,’ he said. ‘You are my wife. I own you. You have to do what I like.’

Do, mi edziniĝis. Mi naskis mian unuan infanon. Mia edzo diris al mi, ke li subtenos min kiel muzikiston, sed kiam nia infano kreskis sufiĉe por ke mi povu reveni al kantado, li simple neis. “Ne”, li diris. “Vi estas mia edzino. Mi posedas vin. Vi devas fari, kion mi deziras.”

Kiam Omar decidis aliĝi kiel konkursantino al “Bongo Stelulo-Serĉado” [“Bongo Star Search”] [28], interaga muzika televidprogramo en Daresalamo [29], Tanzanio, tio elvokis furiozan disputon kun ŝia edzo. “Kiel vi scias, mi neniam vere parolis pri ĉi tio almenaŭ ĝis hodiaŭ. Mi ankoraŭ ne tre bone povas vidi el unu el miaj okuloj, kaj tio komenciĝis ĉi-vespere”, malkaŝis Omar, almontrante sian dekstran okulon. Ŝi baraktis por forlasi sian edzon en Daresalamo, dezirante rekonstrui vivon por si mem kaj sia filo en la hejmloko, Zanzibaro: 

I love Zanzibar, I love my society, but there are good aspects to it as well as bad. I don’t like the idea that women are forbidden to speak in public in my society. I don’t like the position of women. I also don’t like that when my society sees me succeed, some want to keep me down. When I came back to Zanzibar, I joined the Dhow Countries Music Academy [30] and got my education, and now I know who I am. I really love singing, it’s my life and it’s in my blood.

Mi amas Zanzibaron, mi amas mian socion, sed ĝi havas kaj bonajn kaj malbonajn flankojn. Mi ne ŝatas la ideon, ke virinoj ne rajtas paroli publike en mia socio. Mi ne ŝatas la pozicion de virinoj. Mi ankaŭ ne ŝatas, ke iuj volas min subpremi kiam mia socio vidas mian sukceson. Kiam mi revenis al Zanzibaro, mi aliĝis al la tiea muzika akademio [Dhow Countries Music Academy] kaj ricevis edukadon, kaj nun mi scias, kiu mi estas. Mi vere amas kantadon, ĝi estas mia vivo kaj ĝi estas en mia sango.

Virinoj en muziko ofte serĉas rolmodelojn por inspiri ililn, sed laŭ Somi:

[W]e have so few role models as African women in music, that we’re basically here to carve out new paths, to be the models for future generations. We’re tasked with telling our truth(s) as African women, and there’s not that many of us — it’s a short list.

Ni, afrikaj virinoj en muziko, havas tiom malmultajn rolmodelojn, ke ni esence estas ĉi tie por trabati al ni novajn vojojn kaj por esti modeloj por la venontaj generacioj. Ni ricevis la taskon eldiri niajn verojn kiel afrikaj virinoj, kaj ni ne multas, la listo estas mallonga.

Somi menciis Angelique Kidjo [31] kiel grandan fonton de inspiro, dum Karoli menciis Lady JayDee [32] kaj Omar menciis legendulojn kiel Bi. Kidude [33] kaj Siti Binti Saad [34], laŭ kies nomo ŝia bando estis nomita. 

Siti Binti Saad, zanzibara originala Taarab-kantistino (1880-1950) el la vilaĝo Fumba, pioniris kiel la unua virino en Orienta Afriko, kiu registris siajn kantojn [35] en la svahila [4]. Ŝi produktis pli ol 150 gramofondiskojn en Barato [36]. Saad estis konata pro sia sursceneja ludado kun nigra vualo [37] sur la kapo laŭ la kutimo de islamaj virinoj en la ‘svahila marbordo’ (kiu etendiĝis de suda Somalio [38] al Mozambiko [39] inkluzive de la insularo de Komoroj [40]). En mondo regata de viroj, ŝi insistis pri muzika vojo kaj protestis kontraŭ perforto al virinoj pere de sia muziko.

Dum koncerto la 10-an de februaro, Omar rememoris la spiriton de Siti Binti Saad, kiam ŝi prezentis ŝian kanton kun forta mesaĝo direktita ĉefe al viroj:

This next song is my story. And I say, a woman is your wife, is your mother, is your sister. Why beat your woman? She should be respected. She needs respect!

Ĉi-sekva kanto estas mia rakonto. Kaj mi diras, virino estas via edzino, via patrino, via fratino. Kial bati vian virinon? Ŝi estu respektata! Ŝi bezonas respekton!

La aŭskultantaro aklamis ŝin.

Noto de redaktoro: La aŭtoro de ĉi tiu artikolo en la pasinteco laboris por la festo Sonoj de Saĝo.