Konatiĝu kun la batalantoj, kiuj savas germanan arbaron 12 000-jaraĝan de la transformado en karbominejo

Kun permeso de Hambi-info via Flickr

La originala versio de tiu ĉi artikolo estis publikigita de Renee Karunungan en 350.org kaj baziĝas sur videointervjuoj faritaj de Sarah Hüther, Lou Huber-Eustachi kaj Ruben Neugebauer.

La arbaro de Hambach (de: Hombacher Forst) situas en la germana lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi aĝas 12 000 jarojn kaj estiĝis en la lasta glaciepoko. Tamen, restas nuntempe nur 10% el la originalaj 5 000 hektaroj.

Tiu parto de la arbaro de Hambach estas en tiu ĉi momento protektata. La germana giganto de la energio RWE, kiu aĉetis la arbaron en 1978, prepariĝis, malgraŭ furiozaj protestoj, por tranĉi tion kio restas de la antikva arbaro por pligrandigi unu el siaj subĉielaj minejoj. Komence de oktobro 2018, (fr) tribunalo ordonis al RWE suspendi siajn programojn. Dume, alia proceso por protekti la arbaron estas pendanta. Kvankam tio reprezentas gravan atingon por tiuj kiuj laboris por protekti la arbaron, la lukto estas tute ne finita. Ekde 2012, multaj aktivuloj okupas Hambach kaj estas decidintaj savi ĝin definitive kaj ĉesigi la karbo-ekstraktadon en Germanio.

La defendantoj de la arbaro

Strobo, unu el la aktivistinoj kiuj loĝas en la arbaro de Hambach, diris al ni ke ŝi “decidis loĝi en la arbaro kaj meti sian korpon antaŭ la buldozoj“.

La aktivistoj konstruis kabanojn en la arboj kaj instalis barikadojn sur la stratoj por haltigi la ministan kompanion kaj malhelpi al la policaj veturiloj veni kaj liberigi la vojon por RWE.

En septembro, (fr) la autoritatoj de la germana lando Nordrejn-Vestfalio ordonis la forpelon de la ekologiaj aktivistoj por liberigi la spacon kaj permesi la vastigon de la karbominejo.

Lou, alia aktivulino, rakontis ke “la homoj kiuj eligis min el la kabanoj estis profesiaj grimpistoj. Ili venis kun gruoj, levplatformoj kaj lignorikoltmaŝinoj por detrui la arbojn kaj malfermi la vojon ĝis la okupita zono por povi kunporti la pezajn ekipaĵojn kaj eligi la homojn el la kabanoj.”

La germana giganto de la energio RWE, ekstraktas ĉiujare po 49,6 milliojn de tunoj de lignito, nomata ankaŭ bruna aŭ mola karbo. Germanio estas la plej granda produktanto de lignito en la mondo. La lignito kaŭzas pli da karbo-emisioj ol la antracito. La minejoj de RWE en Rejnlando estas la plej grandaj fontoj de karbo-emisioj en Eŭropo. Ili reprezentas 80% de la germanaj emisioj devenantaj el la energia sektoro. Tri el la kvin plej grandaj poluantoj el Eŭropo estas la industriaj uzinoj de karbo posedataj de RWE. La germana entrepreno esprimis sian malkonsenton kun la germana agendo pri la eligo de la karbo.

“Ne temas nur pri la arbaro”

Alai aktivulino, Momo, ligas la lukton por savi la arbaron de Hambach al aliaj luktoj por klimata justeco: “Ni produktas nuntempe grandan procenton de karbaj emisioj mondskale, kio influas la klimatan ŝanĝon, kaj pro tio homoj de la sudaj landoj devas fuĝi. Tiu lukto reprezentas pli ol la detruado de arbaro”.

Lou konsentas. Por ŝi, “temas pri parto de pli grava tutmonda lukto. Tio kio okazas tie ĉi, la ekstraktado de karbo kiu daŭrigas la klimatan ŝanĝon, estas tergloba problemo. Estis tre grava por mi veni ĉi tien kaj sproni tiun lukton, esti solidara kun la lukto de tie ĉi kaj la luktoj de la tuta mondo, kontraŭ la klimata ŝanĝo, la kapitalismo kaj la rasismo. Tio estas parto de multe pri granda lukto kontraŭ la ekzistanta ĝenerala sistemo”.

Konstrui pontojn inter la klimataktivistoj kaj la karboministoj

Germanio promesis ke ĝi malaltigos je 40% siajn gasajn ellasojn kun forcieja efiko ĝis 2020, sed ĝi (fr) ŝajne maltrafos siajn celojn. La registaro establis komisionon kiuj zorgos pri la elimino de la karbo. Ĝis la fino de la jaro, ĝi devos trovi ekonomiajn perspektivojn por la karbo-ministoj kaj la minejaj regionoj, anonci rimedojn por malaltigi la karbo-ellasojn kaj sekve helpi atingi la klimatajn celojn de Germanio, kaj proponi limdaton por la produktado de energio pere de karbo.

La sekvoj por la karboministoj kaj la aliaj laboristoj ricevis multan atenton en la publika debato pri la elimino de la karbo. Tie ĉi la laboro de Christopher iĝas grava.

Christopher partoprenas en la movado pri klimata justeco kaj laboris kun komunumoj trafitaj de la mineja ekspluatado. Li organizis la unuajn renkontiĝojn inter la ministoj de lignito kaj la aktivistoj por klimata justeco aŭ la “pacemajn diskutojn” kiel li nomas ilin, ĉar “ekzistis tro da konfronto” laŭ lia opinio.

Christopher kunigis la karboministojn kaj la aktivistojn pri klimato.

“Ni diskutis pri la klimata ŝanĝo kaj pri la lignito, pri la laboro kaj la transformado de la ekonomio. Tio koncernas ne nur la laborpostenojn en la industrio de la lignito. Kiam ni ĉesas elmini la ligniton, ni ne nur eliminas la plej grandan fonton de emisioj el Eŭropo, ni ankaŭ neprigas debaton pri aliaj ekonomiaj sektoroj: kian tipon de ekonomio ni deziras? Ni komencis la konversacion kun la ministoj de lignito”, diris Christopher.

“Ne ekzistas laboro sur morta planedo” diras tiu banderolo en manifestacio por protekti la arbaron de Hambach

La povo de unuigita movado

Maria Fernanda el Kolombio loĝas en Germanio dum 22 jaroj. Ŝi ankaŭ partoprenas la agadojn por savi la arbaron de Hambach. Temas pri grava batalo kaj por ŝi kaj por la kolombiaj indiĝenaj popoloj, ĉar la detruado fare de RWE tuŝis ankaŭ la arbarojn de ilia lando.

“Pasintjare, rakontas ŝi, kelkaj indiĝenaj virinoj el Kolombio iris al Germanio por postuli la fermon de tieaj karbominejoj”. Ŝi laboris kiel interpretistino por la indiĝenoj.

Maria Fernanda ĉe la arbaro de Hambach

Strobo, Lou, Momo, Christopher kaj Maria Fernanda diras ke ilin kuraĝigas la grandiĝo de la movado por savi la arbaron de Hambach.

Christopher diras ke “estas bona sento ke ni sukcesis konstrui grandan kaj diversecan movadon en mallonga tempo, kio estas necesa por batali kontraŭ la klimata ŝanĝo.”

Por Maria Fernanda, temas pri vekiĝo de homoj kiuj ekkonsciis pri tio, ke ili “bezonas ne nur monon, ili dependas de la fruktodona tero, de la akvo, de la aero, por manĝi kaj vivi. Tio estas la bona momento por kunveni kaj kuniĝi”, ŝi diras.

Kaj per la kunvenado, Momo opinias ke ili sendas fortan mesaĝon al la germana registaro dirante ke tio estis tro kaj ke la solidareco de miloj da personoj montras ilian kunigan forton.

Subĉiela manifestacio por la fino de karbo super la minejo apud la arbaro de Hambach. Foto: Leon Enrique

Aktivistoj kiel Lou kaj Strobo, kiuj konstruis kabanojn en la arboj, ne forlasos la batalon. La kabanoj estis detruitaj de la polico, sed la aktivistoj komencis rekonstrui ilin.

Strobo konkludas: “Ili forkondukas nin de la kabanoj, sed ili ne povas forpeli movadon, ili ne povas forpeli la ideojn, por kiuj ni batalas”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.