Unujara tviterkampanjo diskonigos la voĉojn de 50 retaj aktivistoj pri indiĝenaj lingvoj

Miksita ilustraĵo kreita de Eddie Avila, uzanta la birdo-simbolon de Sara Novovitch, ES de Noun Project, la spiralon de Jer Clarke, kaj la vortonuban programon Word It Out.

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo kondukas al retpaĝoj en Esperanto.

Ekde lundo, la 14-a de januaro, retaktivuloj pri indiĝenaj lingvoj el Latinameriko animas laŭvice la tviter-konton @ActLenguas [es] (Lingva Aktivismo). Kunordigata de Rising Voices [en] (Kreskantaj Voĉoj), tiu kampanjo en sociaj retejoj okazas en la kunteksto de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj 2019 [en] kaj donos spacon al diversaj voĉoj de la regiono por prezenti siajn spertojn rilate al lingva revigligo.

En la venontaj 50 semajnoj, 50 diversaj aktivistoj kundividos [en] vidpunktojn pri tio, kion ilia denaska lingvo signifas por ili kaj por iliaj komunumoj. Ĉiuj tiuj aktivistoj laboras por antaŭenigi la uzadon de siaj lingvoj en novaj kampoj, kiel la Interreto, kiu prezentas multajn oportunojn kaj defiojn. Sed ekzistas ankaŭ grava eksterreta komponanto en ilia aktivismo rilate al longdaŭraj historioj kaj nuntempaj kuntekstoj kiuj influas la viglecon de la indiĝenaj lingvoj.

En la lastaj kvin jaroj, Rising Voices (RV) faciligis retan aktivismon helpante organizi renkontiĝojn [es] kaj metiejojn kaj provizante per mikrofinancado [en] kaj subteno diversajn projektojn en la regiono. RV ankaŭ reliefigas novigajn retajn iniciatojn en nia esplorretejo [es],  sed ni sentas ke tiu kampanjo estas aparte grava, ĉar tiuj kiuj sekvos ĝin tvitere aŭdos tion, kion la aktivuloj mem diras.

La respondo al la alvoko por partoprenantoj estis tre pozitiva, kaj la sinsekvo estas jam planita ĝis majo. Ni malfermis la kunvokon unuavice al homoj kiuj partoprenis en unu el la regionaj renkontiĝoj, renkontiĝo pri mikrokreditoj aŭ aliaj aktivaĵoj de Rising Voices.

La partoprenantoj

Nia unua gasto estas Yásnaya Elena Aguilar Gil [es], indiĝena virino el la ŝtato Oaĥako. Legu pli pri ŝi en ŝia profilo [en] publikigita en RV. Yásnaya kaj ŝia kolego Tajëëw Díaz-Robles [es], kiu administros la tviteran konton pli poste ĉi-jare, estis kelkaj el la arkitektoj de la koncepto de “reta aktivismo” kiel strategio por promocii lingvojn kaj allogi novajn parolantojn. Kvankam teknologio kaj Interreto ne solvos magie la seriozan problemon de la lingva perdo, ili povas havi gravan rolon en ampleksa strategio de lingva revigligo.

En oktobro 2014, kiam la du virinoj kunlaboris kun la biblioteko Juan de Córdova [es] en Oaĥako, ili partneriĝis kun Rising Voices por la unua nacia renkontiĝo de la retaktivuloj por indiĝenaj lingvoj [en], kiu kunigis pli ol 30 homojn el Meksiko, dum tri tagoj de kundivido kaj kunlernado. El tiu renkontiĝo naskiĝis loka reto de reciprokaj subteno kaj kuraĝigo. Multaj el la homoj kiuj partoprenis la unuan eventon estas en la gastlisto por la kampanjo @ActLenguas en sociaj retejoj.

Post tiu renkontiĝo, naciaj retoj formiĝis en landoj kiel Bolivio [en], Peruo [en], Kolombio [en], kaj ankaŭ lokaj projektoj, kiuj fokusiĝas je unu lingvo aŭ kelkaj lingvoj en specifa areo. Homoj el tiuj projektoj kaj retoj estas ankaŭ bone reprezentitaj en tiu kampanjo.

Iliaj personaj historioj, laborego kaj sindediĉo kuŝas en la koro de tiuj retoj. Tiuj aktivuloj entuziasmiĝas kundividi historiojn kun homoj kiuj malmulte scias pri indiĝenaj lingvoj en Latinameriko, kaj ankaŭ kun aliaj indiĝenaj komunumoj kaj aktivuloj kiuj vidos en tiuj historioj eĥojn de siaj propraj spertoj kaj samtempe lernos pri aliaj partoj de Latinameriko kaj iliaj unikaj kuntekstoj.

Inter la partoprenantoj kiuj sin prezentis por administri la konton troviĝas:

Tio estas nur kelkaj ekzemploj el tiuj, kiuj staras en la centro de tiu kampanjo por kundividi historiojn pri kritika lingvo-rilata laboro el Latinameriko. Vizitu la paĝon de la kampanjo [en] por vidi la nuntempan programon kaj sekvu ĝin regule por vidi la profilojn de la kontribuantoj.

Tiu projekto por sociaj retejoj estis inspirita de iniciatoj kiel @IndigenousX [en] en Aŭstralio, kies fondinto, Luke Pearson, grave kontribuis per gvidado en la etapoj de la planado. La konto ĉe Instagramo estas ankaŭ administrata alterne de membroj de la komunumo kaj tio estis bonega maniero kolekti enrigardojn pri nia diversa membraro kaj pri la lokoj kie ni loĝas.

Kvankam la pepoj estos unue en la hispana kaj en la prezentotaj indiĝenaj lingvoj, ni esploras manierojn organizi kaj traduki ĉefajn mesaĝojn por plilaŭtigi tiujn historiojn. Vi povas subteni tiun kampanjon sekvante la konton @ActLenguas en 2019 kaj repepante mesaĝojn, kiujn vi trovos inspiraj aŭ interesaj. Niaj gastoj scivolemas pri viaj komentoj kaj klopodos respondi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.