- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

@ActLenguas: Simona Mayo kaj la defendo de la mapuĉa lingvo, de la 21-a ĝis la 28-a de januaro 2019

Kategorioj: Latinameriko, Argentino, Ĉilio, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Homaj rajtoj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Lingvo, Rising Voices

Simona Mayo.

En 2019, (es) ni decidis inviti diversajn gastigantojn [1] por administri la tvitero-konton @ActLenguas [2] (Lingva Aktivismo) kaj kundividi siajn sperton pri la revitaligo [3] kaj promocio de siaj denaskaj lingvoj. Simona Mayo klarigas, kion ŝi intencas pridiskuti dum sia semajno, de la 21-a ĝis la 28-a de januaro.

Rising Voices (RV): Ĉu vi povas paroli pri vi mem?

Soy Simona Mayo, Ngulumapu-Wallmapu (territorio Mapuche en Chile). Soy de la ciudad de Santiago de Chile y me dedico a la revitalización del mapudungun en espacios urbanos y a la investigación en relación a esta misma temática.

Mia nomo estas Simona Mayo, kaj mi venas de Ngulumapu-Wallmapu (teritorio en la centra parto de Ĉilio [4] kie loĝas mapuĉoj [5]). Mi loĝas en Santiago de Chile [4], mi dediĉas min al la revitaligo de la mapuĉa lingvo [6] (‘mapudungun’) en urbaj spacoj kaj plenumas esploron pri ĉi tiu temo.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo en kaj ekster interreto?

El mapudungun es una lengua vital que hoy está fortaleciéndose a través de la generación de nuevos hablantes en Chile y Argentina. Gran parte de los habantes son personas adultas y ancianas y se necesita hoy que los jóvenes adquieran el mapudungun como segunda lengua con el fin que esta perdure.

Su presencia en el internet ha crecido en los últimos cinco años gracias a diversas iniciativas que han buscado posicionarla en las redes, como lo ha sido el caso de Kimeltuwe.

La mapuĉa estas plenviva lingvo kaj estas plifortiĝanta pro nova generacio de parolantoj en Ĉilio kaj Argentino. La plej multaj el la nunaj parolantoj estas plenkreskuloj aŭ maljunuloj kaj necesas ke junuloj akiru la mapuĉan kiel duan lingvon por ke ĝi povu pluvivi.

La ĉeesto de la lingvo en interreto pliiĝis dum la lastaj kvin jaroj danke al pluraj iniciatoj kiuj serĉis inkludi ĝin en sociaj retoj, kiel ekzemple Kimeltuwe.

RV: Pri kiuj temoj vi komunikos en @ActLenguas?

En las actividades que se realizarán en el marco del año de las lenguas indígenas en Chile y Argentina por el mapudungun.

Mi enfokusiĝos je la agadoj rilataj al la mapuĉa lingvo, realigotaj kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj en Ĉilio kaj Argentino [7].

RV: Kio motivigas vin en la lingva aktivismo por la mapuĉa lingvo?  

Principalmente apuntar a contribuir al proceso de generación de nuevos hablantes y a la difusión de la lengua en espacios donde su presencia es reducida. Esto con el fin de apuntar a entregar derechos lingüísticos a los hablantes y a los jóvenes a quienes se les negó el aprendizaje de la lengua mapuche como lengua materna por el contexto reciente de colonización en Chile y Argentina. Mi motivación es la justicia sociolingüística para mi pueblo.

Mia ĉefa celo estas helpi generi novajn parolantojn kaj disvastigi la lingvon en spacoj, kie ĝi havas limigitan ĉeeston. La celo estas doni lingvajn rajtojn [8] al parolantoj kaj junuloj, al kiuj oni rifuzis la lernadon de la mapuĉa lingvo kiel gepatra lingvo, en la freŝdata kunteksto de koloniado en Ĉilio kaj Argentino. Mia instigo estas socilingvistika justeco [9] por mia popolo.