- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Konatiĝu kun Irma Alvarez Ccoscco, gastigantino de la tviter-konto @ActLenguas inter la 4-a kaj la 10-a de februaro 2019

Kategorioj: Latinameriko, Peruo, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Rising Voices

Foto kun permeso de Irma Alvarez Ccoscco

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo kondukas al vikipedia artikolo, krom mencio kiel ekzemple (en) kiu kondukas al ligilo en la angla lingvo.

En 2019, (en) ni invitas plurajn gastigantojn administri la tviter-konton @ActLenguas (Lingva Aktivismo) [1] kaj kundividi siajn spertojn rilate al la revivigo [2] kaj promocio de siaj gepatraj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Irma Alvarez Ccoscco (@Sankaypillo [3]) kaj pri tio, kion ŝi intencas diskuti dum sia semajno kiel gastigantino.

Rising Voices (RV):  Bonvolu rakonti pri vi mem.

Irma Alvarez Ccoscco (IAC): Mi estas el Haquira, en la regiono Apurikmako, [4] Peruo [5]. Kiel keĉua [6] poeto mi utiligas la tekstojn kaj mian voĉon por esprimi mian lingvon kaj mian vivon. Mia aliro al aktivismo enfokusigis asimiladon de komputila programaro [7] (L10) al mia gepatra lingvo. La projekto inkluzivas la sisteman uzadon de la lingvo en programaro [8] kaj teamlaboro kun programistoj [8].

I am interested in promoting the language (L1) in teaching writing and teaching it to native speakers. Likewise, I use poems in public spaces to express the sonority of the language in its multiple uses.

Mi interesiĝas pri la antaŭenigo de la lingvo (L1) per la instruado de ĝia alfabeto kaj instruante ĝin al indiĝenaj [9] parolantoj. Same, mi utiligas poemojn en publikaj lokoj por esprimi la sonkoloron [10] de la lingvo helpe de la multoblaj manieroj en kiuj oni uzas ĝin.

RV: Kia estas la aktuala statuso de via lingvo sur la reto kaj senrete?

IAC: There are individual and collective movements for strengthening the language, either from the academia, civic initiatives or the government; but they still need to be better articulated.

On the other hand, the internet is a limitless space where I think the language can be freely expressed, and thus there are more and more resources. There are many initiatives for teaching and learning in social media. There are different approaches for the Quechua variants. By providing readings by linguists and speakers, and by sharing support materials, the internet represents a medium for strengthening the language. But the internet is limited in terms of access and cost. The monopolization of data and the high cost make access a privilege for many.

IAC: Ekzistas movadoj individuaj kaj kolektivaj por fortigi la lingvon, egale ĉu ili venas de akademianoj, civitaj iniciatoj aŭ de la registaro, sed ankoraŭ necesas pli bone komuniki pri ili.

Aliflanke, la interreto estas senlima spaco kie mi opinias ke la lingvo povas esti libere esprimita, kaj tiel kreiĝas pli kaj pli da rimedoj. Ekzistas multaj iniciatoj por instruado kaj lernado en la sociaj retoj. La aliroj malsimilas por la diversaj lingvaj variantoj de la keĉua [6]. Per la disponigo de tekstoj de lingvistoj kaj parolantoj kaj la kunhavigo de pedagogiaj materialoj, la interreto reprezentas helpilon por la fortigado de la lingvo. Sed la interreto estas ankaŭ limigita rilate al ĝiaj alireblecoj kaj kostoj. Multaj personoj konsideras ĝian aliron privilegio pro la monopoligo de datumoj kaj la alta kosto.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno en kiu vi mastrumos la Tviter-konton de @ActLenguas?

IAC: I plan to focus on software projects involving Quechua: Quechua voices in the networks and poetry.

IAC: Mi intencas fokusiĝi je softvaraj projektoj rilate al la keĉua: keĉuaj voĉoj en la retoj kaj poezio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj instigoj por via cifereca aktivismo subtene al via lingvo?

IAC: I would like to have the freedom of expression in any domain, context, country, in my native language. To create a society with linguistic democracy.

IAC: Mi ŝatus havi la esprimliberecon en iu ajn kampo, kunteksto, lando kaj en mia gepatra lingvo, samkiel krei socion en kiu regas lingva demokratio [11].

RV: Kion vi esperas por via lingvo?

IAC: I hope to see the strengthening of programs, teaching and dissemination of native languages ​​already established as State policy.

IAC: Mi esperas vidi la fortigon de programoj, instruado kaj disvastigo de gepatraj lingvoj ​​jam establitaj kiel ŝtata politiko.