- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

@ActLenguas: Kimeltuwe laboros por sociaj retoj en la mapuĉa, inter la 11-a kaj la 17-a de februaro 2019

Kategorioj: Ĉilio, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Lingvo

En 2019, ni invitis diversajn gastigantojn administri la tviter-konton @ActLenguas [1] kaj kundividi siajn spertojn pri la lingva revigligo kaj la promocio de siaj denaskaj lingvoj. En tiu ĉi artikolo, konatiĝu kun la teamo de Kimeltuwe (@Kimeltuwe [2]) kaj tio, kion ili intencas diskuti en sia semajno kiel gastoj.

Bonvolu rakonti pri vi:

Somos Kimeltuwe de Wallmapu, territorio Mapuche (Lado chileno). Nos dedicamos a la difusión del idioma y cultura Mapuche en las redes sociales, mediante imágenes, vídeos, gifs y artículos, usando todas las plataformas de redes sociales como Facebook, Twitter, Instagram, Youtube y blog.

Ni estas Kimeltuwe de Wallmapu, mapuĉa [3] teritorio (en la ĉilia parto). Ni dediĉas nin al la disvastigo de la mapuĉaj lingvo [4] kaj kulturo en sociaj retejoj, pere de bildoj, videoj, gif-mov-bildoj kaj artikoloj, uzante ĉiujn sociajn retejojn [5], kiel Fejsbukon [6], Tviteron [7], Instagramon [8], Jutubon [9] kaj blogojn [10].

Kia estas la nuntempa situacio de via lingvo interrete kaj ekster la reto?

La presencia del Mapuzungun, idioma Mapuche en internet es aún muy escasa. Si bien existe presencia en distintos sitios, siempre es al alero del español, pues no existe monolinguismo. En cambio fuera de internet existe más presencia en taller de idioma en distintas ciudades ya se de Chile como de Argentina.

La Mapuzunguna, mapuĉa idiomo, ankoraŭ tre malfortas en la Interreto. Kvankam ĝi aperas en kelkaj lokoj, tio okazas en la ombro de la hispana, do ne ekzistas unulingvismo. Ekster la reto, male, ĝia ĉeesto estas pli forta en lingvistikaj atelieroj en diversaj urboj, kaj en Ĉilio [11] kaj en Argentino [12].

Je kio vi intencas koncentri la atenton de la legantaro en la semajno kiam vi administros la konton @ActLenguas?

Mostraremos cómo es el idioma mapuche (gramática, etc), también subiremos memes y emoticones.

Ni montros kiel funkcias la mapuĉa lingvo (ĝia gramatiko, ekzemple), ni ankaŭ kundividos memeojn [13] kaj miensimbolojn [14].

Kio aparte motivigas vin en la cifereca aktivismo por via lingvo?

Mostrar la vigencia, versatilidad y adaptación de nuestro idioma, darle presencia en mundo virtual invadido por idioma dominante. En un futuro no muy lejano tener la posibilidad de que las redes sociales tuviesen la opción de que estén en nuestro idioma.

Montri la validecon, flekseblecon kaj adaptiĝeblon de nia lingvo, ĉeestigi ĝin en virtualaj mondoj invaditaj de dominantaj lingvoj.
En ne tre malproksima estonteco, ni volas ke sociaj retoj havu la interfacon en nia lingvo.