Informilo DigiGlot: la apo kiu konektas rifuĝintojn kaj volontulajn tradukistojn

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto; tiuj markitaj per [en], estas en la angla lingvo]

DigiGlot estas duonmonata kunlabora informletero pri tio, kiel endanĝerigitaj, minoritataj kaj indiĝenaj lingvaj komunumoj adoptas kaj adaptas teknologion. Ĉi tiuj komunumoj havas du celojn: kreskigi la ciferecan ĉeeston de iliaj lingvoj kaj ŝanĝi la interretan pejzaĝon pligrandigante la enretan lingvan diversecon.

Kiam rifuĝintoj venas al nova loko, ili alfrontas diversajn defiojn, inkluzive de la tre ofta lingva barilo. Ne povi kompreni kaj komuniki en la lingvo de sia nova medio povas malfaciligi la aliron al gravaj informoj kaj servoj. La rifuĝinta krizo estas tutmonda: la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR) taksas, ke 68,5 milionoj da homoj tutmonde estis devige senhejmigitaj [en].

Nova poŝtelefona aplikaĵo nomata Tarjimly (araba por “traduku por mi”), disponebla por iOS kaj Android, celas redukti ĉi tiun lingvan barilon interligante rifuĝintojn kaj homamajn laboristojn kun volontulaj tradukistoj, kiuj disponigas distance siajn kompetentecojn helpe de poŝtelefono. Helpe de la apo [en], rifuĝintoj kaj tradukistoj kontaktas unu la alian per interreta babilejo, kie ili povas elekti, ĉu komuniki skribe, aŭdvide aŭ pere de video-konversacio.

La apo estis lanĉita en 2017 por oferti subtenon al tiuj, kiuj estis trafitaj de la siria rifuĝinta krizo kaj la enirmalpermeso de Usono. Kunfondinto Atif Javed klarigas retpoŝte, ke nun haveblas 8 000 registritaj volontuloj parolantaj ĉirkaŭ 90 diversajn lingvojn. La plej ofte uzataj lingvoj estas la araba, la persa, la greka, la franca, la paŝtuna, la hispana kaj la itala. La teamo de Tarjimly ricevis petojn interalie por lingvoj kiel la tigraja, la rohinĝa, la kurda kaj la somala. Krome estas urĝa bezono ke dulingvaj volontuloj kiuj parolas tiujn ĉi lingvojn enskribiĝu en la retejo. Krome, kreskas bezono aldoni volontulojn kiuj kompetentas pri la indiĝenaj lingvoj de Latinameriko, ĉar tio ebligas pli bone helpi azilpetantojn laŭlonge de la usono-meksika landlimo.

La studentoj en lingva mergo nun povas programi en la havaja

Grupo de havajaj programistoj tradukis kodante la lingvon de la angla al la havaja [en], por helpi studentojn en programoj de lingva mergo programi en la havaja. Organizantoj de ĉi tiu iniciato alfrontis neantaŭvideblajn defiojn, kiel ekzemple trovi terminologion kulture gravan sen rezigni pri precizeco kaj evitante laŭvortan tradukon. Programistoj certas, ke la iniciato helpos al homoj akiri pli profundan scion pri sia laboro, kaj eviti parkerigon de anglaj terminoj.

Reta platformo antaŭenigas la disponeblon de rakontolibroj en minoritataj lingvoj

Multlingvaj legomaterialoj por infanoj, stimulaj kaj amuzaj, tre gravas por lingva revigligo. Tamen ekzistas malmulte da tiaj materialoj por minoritataj lingvoj. StoryWeaver estas reta platformo establita en Barato, kiu ebligas kreadon kaj interŝanĝon de senpagaj rakontolibroj haveblaj en 130 lingvoj de Barato aŭ el aliaj mondopartoj kiel la lingvoj marata, la dhopadhola, la ŝona kaj la mixeStoryweaver [en] permesas al rakontantoj krei librojn kiuj estas libere alireblaj kaj elŝuteblaj de iu ajn por distribuo kaj tradukado en aliajn lingvojn. Organizaĵoj laborantaj kun tribaj komunumoj en Barato, trovis la platformon tre utila, ĉar ĝi ebligas rapidan kaj facilan produktadon de rakontolibroj en la denaskaj lingvoj de infanoj el tiuj ĉi komunumoj. Storyweaver nuntempe gastigas pli ol 10 000 rakontolibrojn, ĉiuj disponeblaj sub permesilo Krea Komunaĵo, kaj rete disponeblaj por miliono da legantoj.

Kartografio de tutmondaj skribosistemoj “malfortiĝantaj kaj evoluontaj”

“Po unu lingvo mortas ĉiun duan semajnon” fariĝis tre konata titolo. Malofte raportata  aspekto de ĉi tiu rakonto estas, ke ankaŭ iuj alfabetoj aŭ skribsistemoj estas en danĝero. Projekto nomata Atlaso de Endanĝerigitaj Alfabetoj [en] registras pli ol 100 sistemojn uzatajn por transskribi lingvojn, kiuj povus malaperi, krom se oni ekstreme penados konservi ilin. Iuj el ĉi tiuj skriboj aĝas milojn da jaroj kaj aliaj estis kreitaj antaŭ malpli ol du jarcentoj. Tamen ĉiuj alfrontas la saman defion: sen cifereca interfaco ebliganta al homoj tajpi uzante ĉi tiujn alfabetojn, ili verŝajne malaperos en la venontaj jardekoj. La centra elemento de la retejo estas mapo, kiu ebligas al uzantoj navigi laŭ landoj kaj ekzemploj de tekstoj skribitaj en eksterordinare belaj skriboj.

Ekrankopio de la mapo de endanĝerigitaj alfabetoj. Alklaku por vidi la tutan mapon.

Lerni la aniŝinabekan lingvon en Facebook

Du parolantoj de la aniŝinabeka (anishinaabemowin) uzis Fejsbukon por instrui sian lingvon [en] al ĉiu ajn en la mondo, kiu volas lerni ĝin. James Vukelich kaj Roy Tom regule publikigas filmetojn montrantajn po unu vorte tage, kune kun detalaj klarigoj pri iliaj signifoj kaj amplekso. Gelernantoj ankaŭ povas interkomuniki kaj kundividi sciojn ene de la Facebook-grupo nomata “Aishinaabemowin kun Roy Tom” [en].

Mot ojibwé de la nuit ! Ours, canot d'écorce de bouleau !

Aniŝabeka vorto de la nokto! Urso, betula ŝelo-kanuo!

Eblaj monfontoj

  • La kampanjo pri subvencioj por lingvaj heredaĵoj por la fonduso de endanĝerigitaj lingvoj en 2019 estas malfermita. Ĉi tiuj mondonacoj ofertas ĝis $2000 (ĉ. € 1 762) por subteni lingvan dokumentadon kaj lingvajn revigligajn klopodojn tra la mondo sen nepra universitata edukado. La limdato por aliĝi estas la 15-a de marto 2019. Pliaj informoj haveblas ĉi tie.
  • La stipendia programo de la Sacred Fire Foundation estas malfermita ekde la 15-a de februaro 2019. Ĝi ofertas subvenciojn ĝis $ 15 000 (ĉ. 13 219 €) al projektoj gvidataj de indiĝenoj, kiuj subtenas kaj/aŭ reaktualigas la praajn sciojn, indiĝenajn perspektivojn kaj/aŭ praktikojn en pluraj kampoj de interveno, inkluzive de lingvo. La limdato por kandidatiĝoj estas la 15-a de marto 2019. Kandidatiĝu ĉi tie.

Estontaj eventoj

Aboni la informleteron DigiGlot per retpoŝto

Tiu ĉi raporto ekestis danke al kontribuoj de Amanda Lichtenstein, Anna BelewClaudia SoriaFilip Noubel kaj Eddie Avila, samkiel danke al eldona laboro de Georgia Popplewell.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.