- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) estas partnero por la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019

Kategorioj: Latinameriko, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Unesko (UNESCO), Unuiĝitaj Nacioj (UN), GV Community Blog, Rising Voices

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo kondukas al retpaĝoj en Esperanto.

La jaro 2019 estis deklarita de Unuiĝintaj Nacioj [1]: “Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj” [2] [en].

Mi ĝojas anonci, ke Global Voices estis invitita fariĝi oficiala partnero por ĉi tiu kampanjo kiu daŭros tutan jaron (tamen nia markemblemo [3] ankoraŭ ne funkcias). Rising Voices-RV [4] [en] kunordigos nian partoprenon kunlaborante kun la diversaj sekcioj, regionaj kaj lingvaj skipoj. Kiel vi scias, RV luktis dum la pasintaj jaroj favore al cifereca lingva diverseco kaj esploris kiel teknologio povas esti laborilo por komunumoj partoprenantaj en lingva revitaligo.

La oficiala lanĉo okazis fine de januaro 2018 en Parizo ĉe la ĉefsidejo de Unesko [5]. Nia kolegino Gwen Lefeuvre [6] [en] ĉeestis kiel reprezentanto de Rising Voices (RV) por raporti pri la evento en la Tviter-konto de RV. Ŝi estis grava subtenanto de ĉi tiu laboro kaj mi dankas ŝin pro tio. Alia membro de nia lingvoreto, Juan Carlos Romero, ankaŭ reprezentis Rising Voices per partopreno en ronda tablo [7] pri lingva cifereca aktivismo. Nuntempe li loĝas en Parizo kaj estas denaska parolanto kaj profesoro pri la kecŭa lingvaro. [8] Li helpis kunordigi unu el niaj lingvaj metiejoj en Cochabamba [9] [en], ĉi tie en Bolivio [10].

Kiel mi povas esti engaĝita?

Ni estas malfermaj al novaj ideoj! Ni ŝatus aŭdi viajn opiniojn.

Krome, kun la helpo de Jer [14] [en], la teknika gvidanto de GV,  ni esperas ĝisdatigi nian portalon Activismo Lenguas [15] [es] — Aktivismo Lingvoj], kiu faris kartografion de la diverslingvaj projektoj de cifereca aktivismo tra Latinameriko. Inspirita de la rotacio de la GV Instagram-konto, nia reto de lingvaj aktivistoj en Latinameriko mastrumos laŭvice tviter-konton, dediĉitan al indiĝenaj lingvoj en la regiono.

Dankon pro via subteno kaj interesiĝo. Unu el la ĉefaj kialoj akcepti la inviton por fariĝi partnero estas, ke nia komunumo komprenas la potencialon kaj gravecon diskonigi rakontojn kaj aliri informojn en diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo kiel manieron kreskigi transkulturan [16] interkompreniĝon. Ni troviĝas en unika pozicio por videbligi ne nur nian aktualan laboron, sed ankaŭ la eblojn kiujn ĉi tiu UN-kampanjo esperas plenumi.