Inspiraj filmetoj pri daŭripovo: naturmedio, klimatŝanĝo, biologia diverseco…

TVE (Televido por Naturmedio) prezentis en 2018 filmetojn faritajn de partoprenantoj de tutmonda filmkonkurso [en] de TVE por premii filmetojn rilatajn al la tutmonda daŭripovo [eo], kies subtemoj estis ‘protekti la naturmedion’, ‘reformi la ekonomion’, ‘transformi la socion’, ‘tutmondaj ciferecaj futuroj’ kaj ‘ĉielo post plastaĵoj’.

Jam en antaŭa konkurso de TVE (2013), partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilatajn al klimata ŝanĝo [eo], daŭrigebla evoluo kaj biologia diverseco [eo].

La filmoj montras inspirajn alirojn al ekologiaj kaj sociaj defioj, kiujn la mondo alfrontas.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.