- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Inspiraj filmetoj pri daŭripovo: naturmedio, klimatŝanĝo, biologia diverseco…

Kategorioj: Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Medio

TVE [1] (Televido por Naturmedio) prezentis en 2018 filmetojn faritajn de partoprenantoj de tutmonda filmkonkurso [2] [en] de TVE por premii filmetojn rilatajn al la tutmonda daŭripovo [3] [eo], kies subtemoj estis ‘protekti la naturmedion’, ‘reformi la ekonomion’, ‘transformi la socion’, ‘tutmondaj ciferecaj futuroj’ kaj ‘ĉielo post plastaĵoj’.

Jam en antaŭa konkurso de TVE (2013) [4], partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilatajn al klimata ŝanĝo [5] [eo], daŭrigebla evoluo kaj biologia diverseco [6] [eo].

La filmoj montras inspirajn alirojn al ekologiaj kaj sociaj defioj, kiujn la mondo alfrontas.