- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kiel senpaga matenmanĝo revenigis 500 knabinojn al la lernejo en Jemeno

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Okcidenta Eŭropo, Hispanio, Jemeno, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Homaj rajtoj, Homama agado, Junuloj, Milito kaj konflikto, Nutraĵo, Virinoj kaj genro

Grupo de knabinoj matenmanĝas en la lernejo. Foto kun permeso de Faten por Solidarios sin Fronteras [1] (Solidareco sen limoj).

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo rekondukas al retpaĝoj en la hispana.

Pro profunda manko de rimedoj pro la milito en Jemeno [2], pli kaj pli da familioj devas retiri siajn gefilojn el la lernejo. La knabinoj ofte estas devigitaj edziniĝi [3] kiam ili havas nur 13 jarojn. Tamen, lernejo en la ĉefurbo Sanao [4] [eo] trovis modestan sed efikan solvon.

La ne-registara organizaĵo ( [5]NRO) [5] [eo] Solidarios sin Fronteras, [6] bazita en Hispanio [7] kaj Jemeno  [8][ambaŭ eo], gvidata de volontula teamo kaj financata ĉefe per privataj donacoj [9] — kelkaj el ili je nur unu eŭro monate — komencis donaci kompletan matenmanĝon al la knabinoj de tiu lernejo, kiuj aĝas 6 ĝis 16 jarojn. Antaŭ la komenco de la projekto, unu el kvin knabinoj forestis el la lernejo. Iom post iom ili komencis reveni kaj ekde septembro 2018, ĉiuj 525 lernantinoj venas regule al la lernejo, diras la fondintoj de Solidarios.

Mi parolis per WhatsApp [10] [elp.: ŭacap] kun du el la fondintoj de la neregistara organizo, Eva, kiun mi renkontis persone antaŭ multe da tempo en Barcelono [11] [eo], kaj Faten, kiu loĝas en Jemeno. Ambaŭ rakontis al mi kiel naskiĝis la projekto “Manĝaĵo por eduki kaj protekti [12]“. Ili ankaŭ petis min ne malkaŝi iliajn kompletajn nomojn, nek tiun de la lernejo pro sekureckialoj.

En marto 2018, unu el la instruistinoj kontaktis Faten, parolinte pri okjara knabino kiu ĉiutage pli kaj pli maldikiĝis kaj aspektis elĉerpita ĝis iun tagon ŝi ne plu aperis en la lernejo. Ŝi ne estis la unua, kiu forlasis la lernadon, sed ŝi estis la plej juna. La instruistino parolis kun la familio: ĝi spertis ekstreman ekonomian senhavecon kaj ricevis ofertojn por edzinigi sian filineton [13] [eo].

Parolante kun Faten, la instruistino sin demandis ĉu eble ĉiutaga manĝo povus motivigi la familiojn sendi siajn filinojn al la lernejo. Kaj tiel aperis la ideo. Faten rakontas:

Most of [these girls are] daughters of workers of the textile factory, which was completely destroyed [in the bombings]. The families haven't [had any] salary for 3 years. How could they cover food expenses? […] The most important thing is that we're supporting them to complete their education. Their families [are also] happy, as keeping them at school prevents them from staying at home or getting married at such a young age.

La plejmulto [de tiuj knabinoj] estas filinoj de laboristoj de la teksa fabriko, kiu estis komplete detruita [pro la bombadoj]. La familioj ricevis neniun salajron dum 3 jaroj. Kiel ili povus havigi al si manĝon? […] Plej grave estas ke ni donas al la knabinoj subtenon por fini siajn studojn. Iliaj familioj ankaŭ estas kontentaj, ĉar daŭrigi lernadon ebligas ke ili ne restu hejme aŭ ne necesas edzinigi ilin tiom junaĝe.

En marto 2018, Unuiĝintaj Nacioj  [14][eo] deklaris la humanitaran krizon [15] [eo] en Jemeno la plej grava en la mondo [16]. Kun akutaj senlaboreco kaj inflacio, 80% de la familioj dronas en ŝuldoj kaj 65% baraktas por aceti manĝaĵojn [17].

Solidarios sin Fronteras (SSF) konsultis pediatrinon [19] [eo] por decidi pri la menuo. Faten ĉiumatene iras butikumi, dum geedzparo uzas ŝian kuirejon por prepari, enpaki kaj transporti la manĝaĵon. Dum 45-minuta paŭzo en sia laborejo, Faten kuras al la lernejo por helpi al la instruistinoj disdividi la porciojn. Kelkfoje, ŝiaj fratoj ankaŭ venas helpi.

La organizaĵo SSF funkcias kun la sama filozofio en la cetero de siaj programoj. Per “Manĝhelpo por familioj [20]” [es], skatoloj kun manĝoj estas sendataj al malriĉaj familioj en Sanao, Adeno [21], Amran, Rajdah, Al Hudajda [22], Al Dorihimi, kaj al senhejmaj familioj de Taiz [23] [ĉiuj eo]. “Akvo por Jemeno [24]” prizorgas akvorezervujojn en la kampoj por interne translokitaj personoj de Amran kaj Raydah, kaj “Rekonstrui la insulon Sokotra” [25] havigas cementon por ripari domojn kaj fosi putojn sur la insulo Sokotra [26] [eo], ruinigita de uraganoj [27] [eo] en 2015.

“Kaj se ni mem farus tion?”

La preparitaj manĝoj estas ĉiumatene disdonataj en la lernejo. Foto kun permeso de Faten por Solidarios sin Fronteras.

Dum vojaĝo al Jemeno en 2012, Eva renkontis Faten. Eva estis rigardanta naskiĝfeston je apuda tablo en kafejo de Sanao kiam la datrevenantino donacis al ŝi pecon da kuko. Tio estis Faten. Ili amikiĝis kaj poste revidis unu la alian plurfoje, la lastan fojon en 2015, dum la lasta vojaĝo de Eva al Sanao. Faten memoras:

A few weeks after the war began, I was on WhatsApp (as usual) and I asked Eva, “can we do something to help?”. She answered that she would look for an organization in Spain with her friend Noèlia, and I was to look for one here in Yemen.

Kelkajn semajnojn antaŭ la komenco de la milito, mi estis en Whatsapp (kiel kutime) kaj demandis Eva: “Ĉu ni povas ion fari por helpi?” Eva respondis ke ŝi serĉos organizaĵon en Hispanio kun ŝia amikino Noèlia, kaj mi devis serĉi plian ĉi tie en Jemeno.

Eva, kiu havas 15 jarojn da sperto en internacia kunlaborado, renkontis neniun fidindan etan NRO-n en Jemeno. Tiel ŝi, Faten kaj la tria amikino, Noèlia, decidis krei memstare organizaĵon en la sama jaro. Eva kaj Noèlia okupiĝas pri la kolektado de mono kaj uzas sociajn retejojn [1], radion [28], gazetaron [29] kaj prelegojn [30] por klarigi sian laboron kaj allogi kontribuantojn. La plejmulto donacas rete kaj dank’ al amasfinancado, SSF financas ĉiujn projektojn aparte. En Jemeno, Faten respondecas pri la surloka administrado de la operacioj — ofte en sia propra hejmo. La tri virinoj formas la ĉiutagan estraron kaj klopodas plej eble bone kombini siajn taskojn en la NRO kun siaj ĉiutagaj profesiaj taskoj.

SFF regule kundividas fotojn [31], videojn [32] kaj detaligitajn aktualigojn [33] en siaj sociaj retejoj. Ili ankaŭ disvastigas informan enhavon por sensivigi pri la milito en Jemeno, ĉefe pri la rolo de Hispanio [34] kaj de aliaj landoj [35] en la liverado de armiloj uzataj en la konflikto.