Kodummaratono por la bono: Konekti rifuĝintojn kun iliaj perditaj familioj

[Kodummaratono estas fasona sprinteca evento de programkreado dum kiu programistoj kaj aliaj, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj]

[Lingvaj ligiloj inter krampoj: en + eo]

Refugess United [en] kaj Ericsson [eo] organizis serion de kodummaratonoj [en] en Kairo, Najrobo kaj San-Francisko [ĉiuj eo] por evoluigi novajn teknikajn kaj movajn solvojn de la problemoj, kiujn alfrontas rifuĝintoj por retrovi mankantajn familianojn.

Refugees United estas interreta servo, kiu konektas la senhejmigitojn [eo] kun iliaj mankantaj familianoj. Almenaŭ 200 000 rifuĝintoj registris sin (2013) dekomence en la platformo kaj la celo de Refugees United estis atingi unu milionon da registritoj ene de du jaroj.

Ĵurio selektis du finalistojn en ĉiu el la urboj kie okazis ‘tutmonda maratono por la bono’. La 20-an de junio 2013, je la Monda Tago de Rifiĝintoj [eo], tri gajnintoj estis elektitaj. La premio estis vojaĝo al Kenjo por testi la prototipojn [eo] en la rifuĝejo Kakuma [en Kenjo].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.