Festi la afrikan lingvan diversecon pere de laŭvica tvitero-kampanjo

Miksaĵa ilustraĵo kreita de Eddie Avila, uzanta la birdan emblemon de Sara Novovitch, la emblemon ES de la Projekto Noun, la afrikan emblemon de Nikita Kozin, la kunhavigan emblemon de Alequinho de la Projekto Noun kaj nubon de vortoj de Word it Out.

Ekde la 20-a de marto, kaj por la resto de 2019, ciferecaj aktivuloj por afrikaj lingvoj animos novan konton en Twitter @ DigiAfricanLang, kreitan por reliefigi la rolon kiun teknologio kaj interreto povas ludi en la antaŭenigo kaj revitaligo [eo] de lingvoj sur la afrika kontinento. La ĉefa celo de ĉi tiu kampanjo estas la agnosko de la partopreno de afrikanoj, kiuj ĉerpas avantaĝon el ĉiuj specoj de ciferecaj amaskomunikiloj por pliigi la videblecon de siaj lingvoj kaj kulturoj rete, kaj tiel allogi novan generacion de parolantoj.

Kunlabore kun la projekto Yoruba Names [en] kaj Global Voices en la joruba [yo], Rising Voices kunordigos la partoprenon en la kampanjo de pli ol kvardek ciferecaj aktivistoj tra la tuta afrika kontinento dum la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj [eo].

La gastigantoj de la tviter-konto @DigiAfricanLang kunhavigos siajn sciojn kaj perspektivojn pri afrikaj lingvoj [eo], inkluzive ilian historion, nunan uzadon en interreto kaj en la ĉiutaga vivo, la defiojn kiujn ili alfrontas kaj la novajn strategiojn por lingva revitaligo [eo]. Dum teknologio povas ludi gravan rolon, ĝi estas nur parto de pli granda nuntempa kunteksto, kiu influas la vivantecon de indiĝenaj lingvoj [eo].

Ĉi tiu kampanjo sekvas similan iniciaton [eo] en Latinameriko [eo] kun la konto @ActLenguas. Rising Voices jam delonge subtenas ciferecajn aktivistojn en ĉi tiu parto de la mondo kaj @DigiAfricanLang esperas generi similan klopodon inter afrikaj aktivistoj.

Gastigantoj estas individuoj kiuj laboras en la lingvoj joruba, igba, svahilatvia [ĉiuj eo] en platformoj kiel Vikipedio [eo], aplikaĵoj de ludoj kaj lingvo-lernado, enretaj vortaroj, tradukaj projektoj aŭ projektoj de asimilado de programado [eo] por cifereca sekureco kaj aliaj sociaj komunikilaj kampanjoj. Konsultu la liston de la unuaj partoprenantoj ĉe la fino de jena paĝo: Twitter @DigiAfricanLang 2019 [en].

Ĉi tiu iniciato estis inspirita de aliaj kiel @IndigenousX en Aŭstralio [eo], kies fondinto Luke Pearson donis al ni gravajn konsilojn dum nia preparado. La Instagram-konto de Global Voices, ankaŭ administrata laŭvice de komunumaj membroj, estis alia maniero akiri sciojn pri la diverseco de la vivoj de niaj kontribuantoj.

Kvankam la pepoj [eo] estas plejparte verkitaj en la angla, ni ankaŭ esperas pri la partopreno de regionaj aktivistoj, kie la Lingua franca [lingua franka, eo], povas esti alia lingvo ol la angla, kiel en Okcidenta Afriko [eo] aŭ Nord-Afriko [eo].

Subtenu la kampanjon abonante @DigiAfricanLang dum la tuta jaro kaj re-distribuante la mesaĝojn, kiuj inspiras vin. Niaj gastigantoj nur deziras ricevi reagojn aŭ komentojn kaj faros sian eblon por respondi al vi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.