Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) estas internacia komunumo de homoj, kiuj kunlaboras por doni al vi informojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj kutime ne aŭdiĝas en ĉefaj internaciaj komunikiloj.
Ni serĉas volontulojn-tradukemulojn por aliĝi al nia Projekto Lingua, supozeble unu el la plej grandaj kaj aktivaj tradukaj komunumoj en la mondo.
En la jaro 2013, ni ĝojis lanĉi Global Voices en Esperanto-versio kaj plu bezonas vian helpon.
PRI NI
Global Voices estas grava gazetara partnero por la voĉoj de la evoluontaj landoj kaj de indiĝenaj popoloj. Ĝi estas vivoplena kaj grava parto de la gazetaro, kiu volas helpi al legantoj kaj ĵurnalistoj en la tuta mondo atingi la diversajn voĉojn en la civitana gazetaro.
Kvankam ĝi estas malgranda, laŭ The Economist, Global Voices estas la 4-a plej granda retejo en la mondo post YouTube, Vikipedio kaj BBC, kiu kunigas civitanojn internacie.
PRI VI
Por aliĝi al nia teamo de tradukistoj, vi ne nepre bezonas havi formalan kvalifikon aŭ profesian sperton pri tradukado. Tradukistoj-studentoj estas plej bonvenaj.
Se vi havas bonan konon de fremdaj lingvoj (ekzemple de la angla, araba, bengala, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, malagasa, portugala, rusa) kaj povas traduki el tiuj lingvoj en Esperanton, ni povas doni al vi la helpon, kiun vi bezonas. Se vi povas ankaŭ montri intereson, dediĉon kaj devontigon, ni estos feliĉaj bonvenigi vin en nia familio.
Fariĝi parto de la komunumo Global Voices povas esti tre kontentiga sperto. Aliĝante al ni, vi havos la ŝancon esti parto de internacia organizaĵo, esti membro de granda teamo de volontuloj kiuj tradukas en preskaŭ 50 lingvoj (2019), lerni pri la mondo, plibonigi viajn traduk-lertecojn kaj riĉigi vian vivprotokolon.
Ni atendas por akcepti vin en nia komunumo. Se vi estas interesita, bonvolu plenigi tiun ĉi aliĝilon.
7 komentoj
Saluton !
Bonegan iniciaton! Kiel redaktanto de la retejo STUDIO mi hodiaŭ aldonis “GlobalVoicesOnline en Esperanto” (Tutmondaj Voĉoj) kiel ĉiutaga RSS-fluo ĉe la ĉefpaĝo de STUDIO: http://novajhoj.weebly.com/
amike kaj kunlabore,
Robert Poort
Nevado, Usono
Ni sciigos vian peton inter nia legantaro.
Amike,
Massimo Ripani
http://disvastigo.esperanto.it
Grtulon al via Esperantigo!
Gratulon.
Mi estas auturo de literaturajhoj (arabe,angle kaj Esperante) Kaj deziras allighi nur prove. Mi povas traduki malgrandajn materialojn
. Tamen mi povas sendi anckau proprajn.
Ni tre ĝojas pro via propono.
Bonvolu aliri la retpaĝon “Aliĝilo de tradukanto kaj kunlaboranto por Esperanto”
http://eo.globalvoicesonline.org/aligilo-de-tradukanto-kaj-kunlaboranto-por-esperanto
Tie enskribu necesajn informojn (nepre marku Esperanton) kaj sendu ĝin.
Karaj gesamideanoj,
ĉu iuj konsentus esperantigi tekstojn (maksimume 4 paĝojn) pour la Libera Penso?
Mi antaŭdankas vin pri la respondo.
DS