- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Mediamika entrepreno de barata virino kreas paperajn donacetojn, el kiuj kreskas plantoj

Kategorioj: Suda Azio, Barato, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Ideoj, Medio, Scienco

Paperflagetoj en Barato. Bildo el Flickr fare de Daniel Incandela. CC BY-NC 2.0

[Tiu ĉi artikolo estis originale publikita en 2017]

Dum naciaj festotagoj kaj aliaj okazaĵoj, oni povas vidi amasojn da homoj feste svingantaj centojn aŭ milojn da flagetoj. Sed fine de la amuzo, tiuj flagetoj ofte estas forĵetitaj kaj restas kiel defalaĵo.

Sed kio se ili ne iĝintus defalaĵo? Kio se ili enhavus semojn kiuj, per iom da flego, elkreskus ĝis plantoj? Tio estas la kreiva ideo [1] [en] de barata naturamantino kun magistra diplomo pri krimesplora bioteknologio [2] [eo] — meti semojn en donacetojn faritajn el forĵetaĵoj.

Mansi Shah [3] [en] lanĉis la entrepreneton ‘Gift Green’ antaŭ unu jaro, post kiam ŝi forlasis sian lukran postenon celante fari ion bonan por la naturmedio. Ŝi komencis per la kreado de grundo kaj semoj mulditaj [4] [en] forme de ‘modaks [5]‘ [en], t.e. dolĉaj pastobuloj por la festivalo en Ganesh Charuti. Poste ŝi kreis [6] semoenhavajn ‘rangoli [7]‘ [en], t.e. formojn de argilo-arto uzatajn dum la Divalo [8]-festivaloj [eo].

Tio instigis ŝin progresi per novaj ideoj. Shah rakontis [1] [en] dum intervjuo al The Times of India ke ŝin inspiris japana kutimo kie semoj estas fiksitaj al angulo de taggazeto kaj legantoj ricevas informojn pri kiel ilin planti. Ŝia patro havis presilon kaj ŝi uzis lian helpon por realigi la ideon pri metado de semoj interne de la papero.

Baldaŭ ŝia entrepreneto fabrikis paperaĵojn forme de dezirkartoj, paĝosignoj, edziĝinvitiloj, taglibroj, ĵurnaloj kaj submetaĵoj, enhavantajn semojn de diversaj plantoj.

View this post on Instagram

Happy moment! ?? Plantable Indian Flags. Thank you for the appreciation. #giftgreenindia #gifts #republicday ?? [9]

A post shared by GiftGreen [10] (@giftgreenindia) on

Tiuj aĵoj vendiĝis kun instruoj [11] pri kiel planti la donacetojn. La koloro de la papero kongruas kun la speco de semoj enmetitaj; ekzemple, ruĝa signas tomaton kaj verda signas bazilion.

View this post on Instagram

Plantable Coasters! YES! GET READY for our upcoming collection ONLY at #indenvfest Come and meet us for more exciting gifts from 24th to 26th February in Ahmedabad ! See you all there! #indenvfest #gogreen #giftgreenindia #giftgreen [12]

A post shared by GiftGreen [10] (@giftgreenindia) on

Homoj laŭdas tiun ĉi ideon kiel gravan paŝon favore al la medio. Rajashree Kuttisankaran‎ [13] skribis en Fejsbuko:

Just when I thought there couldn't be a perfect gift, Gift Green came along. I hate to gift a bouquet of flowers that'll die soon, or a showpiece that is forgotten in a week. On the other hand, a plant will grow and with good care, be around forever.

Ĵus kiam mi decidis ke perfekta donaco ne ekzistas, Gift Green aperis. Mi malŝatas donaci florbukedon kiu baldaŭ velkos, aŭ montrindaĵon kiu iĝas forgesita post semajno. Planto, kontraŭe, kreskos kaj, se bone flegita, restos poreterne.

Debjyoti Bhattacharyya [14] sugestis ke aliaj povas imiti la ideon de Shah:

আচ্ছা, বইমেলায় মেলাপ্রাঙ্গণ যারা কাগজের টুকরোয় ছেয়ে দেন, তাঁরা এটা ভাবতে পারেন না?
আচ্ছা আনন্দ, পত্রভারতী, দেবসাহিত্য কুটির, দেজ, মিত্র ও ঘোষ, আপনারা যে প্যাকেটে বই দেন, তা তো দু মিনিট বাদের সবাই ছিঁড়ে ফেলে দেয়! ওর একধারে মানসীর মত কয়েকটা প্রায় অদৃশ্য বীজ আটকে দিলে খুব সমস্যা হবে কি? ভাবুন তো, সে প্যাকেটটা রাস্তার ধারে কোন আস্তাকুঁড়েতে গাছ হয়ে যাচ্ছে।

Tiuj kiuj ornamas la librofoiron per paperaj girlandoj, ĉu ili ne povas imiti tiun ĉi ideon? Eldonistoj kiel Ananda, Potrvarati, Dev Sahitya Kutir, Dey's, Mitra kaj Ghosh vendas librojn forme de maldikaj paperpakaĵoj kiuj finas sian vivon surstrate aŭ en rubujo. Meti kelkajn semojn en tiujn pakaĵojn, ĉu estas tiel malfacile? Imagu ke pakaĵo forĵetita en stratangulo aŭ rubujo iĝos planto.

View this post on Instagram

My new friend. ? Thank you @giftgreenindia #NewFriend #AloeVera #Plant #GiftGreenIndia [15]

A post shared by shivangi joshi [16] (@shivangijoshi) on

La organizaĵo de Shah ankaŭ lanĉas motivigajn kaj kapabligajn iniciatojn kiel metiejojn pri kompostado kaj ĝardenumado [17]. Ili volas disponebligi pli personigitajn mediamikajn erojn kiuj plivastigos ilian mision.