- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Signmark kantas sen vortoj

Kategorioj: Finnlando, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Junuloj, Lingvo, Muziko, Unesko (UNESCO)

[Reverkita artikolo: la ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla [en] aŭ [eo] = esperanto]

Signmark, kies vera nomo estas Marko Vuoriheimo [1] [en], estas surdulo [2] [eo] el Finnlando [3] [eo], sed malgraŭ tio li ja scias kanti socikonscian hiphop [4]-muzikon [eo]. Ĉu strange? Ne, ĉar li sentas la fortan bason de la kantoj kaj povas sekvi la ritmon.

Signmark volis kanti hiphopon kaj repon*, ne nur pro ĝia ritmo, sed ĉefe pro la ebleco paroli pri gravaj temoj per tiu muziko, ĉar hiphopo estas muzika ĝenro kun longa historio de socia kritiko.

[*La vorto repo [5] (angle ‘rap’) rilatas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko, aŭ sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem].

Kiam Signmark rimarkis ke en diversaj partoj en la mondo (Usono [6], Sudafriko [7], …) homoj postulis egalecon inter blankuloj kaj nigruloj, li tuj volis ankaŭ postuli egalecon por la surduloj per siaj kantoj. Tiucele li ankaŭ profesie disvolvis en kunlaboro kun aŭdanta partnero programon enfokusiĝante je edukado, televidprogramoj kaj muzikeldonejoj por konstrui ponton inter aŭdantoj kaj surduloj kaj kontraŭbatali antaŭjuĝojn [8] [eo].

Kiel Signmark komunikas kun siaj spektantoj? Li uzas signolingvon [9] [eo] kune kun parolata angla fare de signolingva interpretisto.

Unesko [10] [eo] raportis pri Signmark, kiam li partoprenis en la 8-a Junulara Forumo de Unesko [11] [en]. La fakto ke li povis kanti dum la 8-a Junulara Forumo de Unesko, estas simbolo de espero por gejunuloj el malplimultaj grupoj.

Signmark koncertis ankaŭ dum la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj [12] [eo] en Novjorko kaj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj [13] [eo] en Ĝenevo [14] por atentigi pri la rajtoj de handikapuloj. Entute li ĝis nun vojaĝis al pli ol 30 landoj. En 2009 li gajnis la premion “Outstanding Young Person of the World” (Elstara Mondjunulo). Singmark estas la unua surda repisto subskribinta diskokontrakton kun Warner Music.

Signmark estis unu el la artistoj kiuj partoprenis la duonfinalon por reprezenti Finnlandon en 2009 dum la eŭropa kantofestivalo “Eurosong” [15] [eo].

Signmarko en Usono

La vivaj spektakloj de Signmark ĉiam estas dulingvaj: la kantoj estas prezentataj pere de internacia signolingvo aldone al parolata angla fare de interpretisto.

Signmark opinias, ke la socio ne traktu la surdulojn kiel handikapulojn, sed kiel lingvan malplimulton [16] [eo] kun propraj kulturo, komunuma historio kaj heredaĵo [17] [eo].

Jen video de Signmark [18] en YouTube en kiu je la fino stariĝas jena demando al la publiko:

“Se vi konus gestlingvon ĉi tie, tiam mi ne bezonus interpretiston, ĉu? Do, ĉu mi estas handikapita aŭ ĉu mi nur apartenas al lingva minoritato?”

Li havas konton ĉe Facebook [19] [en] kaj oficialan retejon [20] [en].

Diskografio

Fonto: la oficiala retejo de Signmark [20].