Disvastigante tradician saĝon per memeoj en la havaja lingvo

Memeo en la havaja lingvo, verkita de Aloha Aina en Twitter, tekstas: “Ĉiu scio ne estas instruata en unusola lernejo.”

[ĉiuj ligiloj estas en Esperanto krom se indikita [en] = angla]

Kiel fiera defendanto de sia lingvo, la havaja, aŭ pli bone, ‘Ōlelo Hawai‘i, @aloha_aina [en] partoprenis la gepatralingvan memeo-defion de 2018. Ŝi publikigis plurajn memeojn kun havajaj proverboj nomataj ‘ōlelo no’aeau (poeziaj diraĵoj), multaj el ili kolektitaj de la fama havaja klerulo Mary Kawena Pukui [en]. Ŝi parolis pli pri sia lingvo kaj sia partopreno en la defio kun Rising Voices.

Rising Voices (RV): Ĉu vi povas paroli pri via lingvo?

While ‘Ōlelo Hawai‘i is one of the two official languages in Hawai‘i – it is still a language under siege.

After the overthrow of the Hawaiian kingdom in 1893, the new American government tried to eradicate ‘Ōlelo Hawaiʻi by outlawing “education through the Hawaiian language.” Schools used to be “English Standard” where, even through my grandparents’ time, children were beaten for speaking Hawaiian. Typically, people in my parent’s generation were not taught to ‘ōlelo (speak Hawaiian). Thus, after nearly 100 years, it seemed the drive to extinguish the Hawaiian language was successful.

However, as the civil rights movement grew on the mainland, many Hawaiians took up the cause to fight for their rights, culture and language. With the public revival of such cultural activities as mele (poetry and song), hula (dance) and lua (Hawaiian martial arts) – all of which survived intact behind closed doors – ‘Ōlelo Hawai‘i began to rebound.

Many ‘Ōlelo Hawai‘i champions came forward to teach openly. Because Hawaiian is a language of kaona (hidden meanings and poetry), mānaleo (native speakers) were found to help bring back not only the language, but the thought behind the words.

In 1978, the state constitution was revised to make ‘Ōlelo Hawai‘i one of the state’s two official languages along with English. However, the law banning instruction in the Hawaiian language was not repealed until 1986.

Kvankam ‘Ōlelo Hawai‘i estas unu el la du oficialaj lingvoj de la Havajoj — ĝi ankoraŭ estas lingvo sub sieĝo.

Post la faligo de la havaja reĝlando en 1893, la nova usona registaro provis elradikigi la lingvon ‘Ōlelo Hawai‘i, malpermesinte “edukadon per la havaja lingvo”. Instruistoj kutimis prezenti “modelan anglan lingvon”, kaj ankaŭ en la epoko de miaj geavoj, infanoj estis batitaj kiam ili parolis en la havaja lingvo. Kutime, ‘ōlelo (paroli la havajan) ne estis io kion oni instruis al la homoj de la generacio de miaj gepatroj kaj do tiele, post ĉirkaŭ 100 jaroj, aspektis ke la klopodoj por formortigi la havajan lingvo sukcesis.

Tamen, dum la civilrajtaj movadoj  kreskadis en la kontinento, pluraj havajanoj leviĝis por lukti por siaj kulturaj kaj lingvaj rajtoj. Kun la publika reapero de kulturaj aferoj kiel mele (poezio kaj muziko), hula (danco) kaj lua (havaja lukto) — kiuj ĉiuj supervivis neŝanĝitaj malantaŭ fermitaj pordoj — ‘Ōlelo Hawai‘i komencis revigliĝi.

Pluraj ‘Ōlelo Hawai‘i-herooj komencis publike instrui. Ĉar la havaja estas lingvo de kaona (kaŝitaj signifoj kaj poezio), denaskaj parolantoj (mānaleo) estis alvokitaj por helpi reenkonduki ne nur la lingvon, sed ankaŭ la ideojn malantaŭ la vortoj.

En 1978, la ŝtata konstitucio estis ŝanĝita por fari la lingvon ‘Ōlelo Hawai‘i unu el la du oficialaj ŝtataj lingvoj kune kun la angla. Malgraŭ tio, la leĝo kiu malpermesis instruadon de la havaja lingvo ne estis nuligita ĝis 1986.

RV: Kio estas la statuso de via lingvo en la interreto kaj ekster la interreto?

While great strides have been made to revitalize ‘Ōlelo Hawai‘i, we still have much to do. Just last month, a judge held a man in contempt for speaking Hawaiian in court. We also have the problem of a generation of speakers speaking what has come to be known as “University Hawaiian” – basically English translated into Hawaiian, devoid of a Hawaiian cultural frame of reference.

Thankfully, there are still kūpuna (elders) and kumu (sources or teachers) who continue to guide us and advocate for our language and culture. Theyʻve help to create great online resources like ulukau.org (a repository of Hawaiian reference materials) and wehewehe.org (a collection of Hawaiian – English dictionaries).

Kvankam gravaj paŝoj okazis por revigligi la lingvon ‘Ōlelo Hawai‘i, ni ankoraŭ devas fari multon. Ja antaŭnelonge (januaro 2018), juĝisto juĝis ke viro kondutis malrespekte parolinte la havajan en juĝejo. Ni ankaŭ havas la problemon de generacio de parolantoj kiuj parolas kion oni nomas “universitata havaja” — esence la angla tradukita havajen sen havaja kultura referencokadro.

Bonŝance, ankoraŭ vivas kūpuna (plejaĝuloj) kaj kumu (fontoj aŭ instruistoj) kiuj daŭre gvidas nin kaj defendas nian lingvon kaj kulturon. Ili helpis krei bonegajn interretajn fontojn, ekzemple, ulukau.org [en] (deponejo de havajaj referenciloj) kaj wehewehe.org [en] (kolekto de vortaroj havaja-angla).

RV: Kial vi decidis partopreni la defion kaj kio estis via inspiro por skribi tiujn poeziajn memeojn?

I love that you are celebrating indigenous languages and giving people a forum for expressing themselves in their native tongues. It’s wonderful to get a glimpse of other people’s cultures through their languages. And, it’s exciting to think how online forums like Rising Voices can help perpetuate those cultures.

As for the topics of the memes I posted, I tried to nānā i ke kumu (look to the source) and share something beyond what I could come up with on my own. Many of the phrases are well-known ‘ōlelo no‘eau (poetic sayings).

Mi ŝategas ke vi laŭdas indiĝenajn lingvojn kaj malfermas forumon por ke homoj esprimu sin per siaj gepatraj lingvoj. Estas mirindaĵo ekkoni kulturojn de aliaj homoj pere de iliaj lingvoj. Kaj estas interese pripensi kiel interretaj forumoj kiel Rising Voices (leviĝantaj voĉoj) povas helpi vivteni tiujn kulturojn.

Pri la temoj de la memeoj kiujn mi afiŝis, mi provis nānā i ke kumu (rigardi la fonton) kaj diskonigi ion pli ol tio, kion mi mem povus elpensi. Inter la multaj frazoj estas ankaŭ konataj poeziaj diraĵoj (‘ōlelo no‘eau).

RV: Kiun vi ŝatus defii por krei memeon en sia lingvo?

I would like to encourage everyone who speaks a native language to post in your own language and to perpetuate that language on and offline. To my Hawaiian community: E ala e. E ho‘omau kākou. Rise up. And, persevere.

Mi ŝatus kuraĝigi ĉiujn kiuj parolas indiĝenajn lingvojn por retmesaĝi en siaj (propraj) lingvoj kaj vivteni tiujn lingvojn en- kaj eksterrete. Al mia havaja komunumo: E ala e. E ho‘omau kākou. Leviĝu! Kaj, persistu!

Trovu pli da memeoj de la gepatralingva memeo-defio en pluraj tutmondaj lingvoj serĉante la kradvorton #MemeML en Instagram, Twitter aŭ Facebook. Ankaŭ ekzistas Facebook-grupo [ĉiuj en] de defioj kun artikoloj el la tuta mondo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.