Konatiĝu kun Israel Quic, gastiganto de la tviter-konto @ActLenguas inter la 25-a kaj la 31-a de marto 2019

Foto liverita de Israel Quic.

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn mastrumi [en] la tviter-konton @ActLenguas [en] (cifereca aktivismo) kaj kunhavigi siajn spertojn pri la revitaligo [eo] kaj promocio de siaj denaskaj lingvoj [eo].

En ĉi tiu profilafiŝo, vi ekscias iom pli pri Israel Quic (@maisquick) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti pri vi:

Soy Israel Quic de origen Mesuamericano del Pueblo Maya Tz’utujil, vivo a orillas del lago Atitlán en Guatemala. Mi idioma Maya Tz’utujil se conserva muy bien en las personas adultas y mayores, pero comienza a perderse en los jóvenes y niños.

Mi estas Israelo Quic de origino mezamerika, el la majaa [eo] vilaĝo Tz'utujil kaj loĝas sur la bordo de la lago Atitlán en Gvatemalo [eo]. Mia majaa lingvo [eo] estas tre bone konservita ĉe plenkreskuloj kaj pli aĝaj homoj, sed ĝi komencas perdiĝi ĉe gejunuloj kaj infanoj.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo en la interreto kaj eksterrete?

Las nueva generaciones comienzan a tener acceso al Internet, pero no encuentran información en su propio idioma, por lo que se hace necesario producir recursos digitales en idioma Maya Tz’utujil para ponerlos a disposición en línea. Es una tarea muy grande porque el sistema nos ha acostumbrado a consumir información en español y por tener pereza cerebral se le pone mas atención al español que el idioma originario.

La novaj generacioj ekhavis aliron al interreto, sed ne trovas informojn en sia propra lingvo, do necesas produkti ciferecajn enhavojn en la lingvo majaa Tz'utujil por disponigi ilin en interreto. Tio estas tre granda tasko, ĉar la sistemo kutimigis nin konsumi informojn en la hispana kaj pro cerba pigreco ni pli atentas la hispanan ol la indiĝenan lingvon.

RV: Je kio vi intencas fokusiĝi en la semajno kiam vi mastrumas la konton @ActLenguas?

Esta semana me gustaría compartir las diferentes producciones que se han generado en los diferentes pueblos tz’utujiles sobre el idioma, naturaleza, cultura.

Ĉi tiun semajnon mi ŝatus kunhavigi la diversajn produktaĵojn pri lingvo, naturo kaj kulturo, kiuj estis kreitaj en diversaj Tz'utujilaj komunumoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo favore al via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Me gustaría que el Maya Tz’utujil pueda resistir a los embates de la aculturación, asimilación que genera el sistema discriminador y racista guatemalteco. Si se ha logrado conservar la cultura e idioma por más de 500 años, ojalá las próximas generaciones puedan vivir y disfrutar de sus raíces ancestrales.

Mi ŝatus, ke la lingvo majaa Tz’utujil povu rezisti al la atakoj de alkulturigo [eo] kaj asimilado [eo], kiujn kreas la diskriminacia kaj rasisma gvatemala sistemo. Se oni sukcesis konservi la kulturon kaj lingvon dum pli ol 500 jaroj, mi esperas, ke la venontaj generacioj povos vivi kaj ĝui siajn prapatrajn radikojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.