Du jarojn post la fino de sia puntempo, la aktivisto el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Osama al-Naĵar restas en malliberejo

Osama al-Najjar restas en malliberejo, kvankam li plenumis sian arestpunon antaŭ pli ol du jaroj. Foto de la tvitera konto de la aktivisto

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo rekondukas al retpaĝoj en Esperanto.

La aktivisto Osama al-Naĵar restas sub kontraŭleĝa aresto, kvankam li plenumis sian trijaran arestpunon antaŭ pli ol du jaroj.

Al-Naĵar estis arestita en marto 2014 pro afiŝoj [ar] denuncantaj la fakton, ke lia patro estis torturita en malliberejo, kaj pro postulado de liberigo de aliaj konscienc-malliberuloj en la Emirlandoj.

La patro de Osama, Hussain Al-Naĵar, estas unu el la 94 emirlandaj aktivuloj, kiuj estis amase persekutitaj en 2013 pro postulo de politika reformo en la Emirlandoj; ili estis akuzitaj pri “atenco kontraŭ ŝtatsekureco”. Li nuntempe plenumas 11-jaran punon en malliberejo.

En novembro 2014, la Ĉambro pri Ŝtata Sekureco de la Federacia Supera Tribunalo, kies verdiktoj ne estas sen apelacio, kondamnis [en] Osama al tri jaroj en malliberejo laŭ emirlanda leĝo rilate ciferecan krimon pri kelkaj akuzoj, kiuj inkluzivas “instigi malamon” kontraŭ la ŝtato kaj “fasoni kaj administri retejon [kun] satiraj kaj kalumniaj ideoj kaj informoj”.

Li devintus esti liberigita [en] la 17-an de marto 2017, sed laŭ peto de publika akuzisto, la tribunalo konsideris lin “minaco” kontraŭ nacia sekureco kaj plilongigis lian punon sen precizigi por kiom da tempo. Du jarojn poste, Osama restas malantaŭ la kradoj, sen scii ankoraŭ por kiom da tempo.

En freŝdata deklaro, por celebri la finon de lia oficiala puno, la Internacia Kampanjo por Libereco en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj diris [en]:

As there is no trial proceeding this form of detention, those transferred to such facilities can be held indefinitely with the government – rather than the judiciary – handing down punishment. This type of administrative detention grossly violates international standards of due process.

Ĉar neniu proceso prijuĝas ĉi tiun formon de aresto, tiuj kiuj estas transdonitaj al tiaj arestejoj povas esti arestitaj senfine de la registaro — anstataŭ de la juĝistaro — kiu diktas la punon. Ĉi tiu speco de administra aresto malobservas internaciajn normojn pri justa proceso.

Kvankam li ne estis deklarita kulpa pri terorista delikto, Osama estas tenata [en] en konsulta centro en malliberejo al-Razeen sub la ŝtata leĝo pri terorismo. Emirlandaj aŭtoritatoj asertas [en], ke la celo de tiu centro estas oferti gvidon al tiuj konsiderataj kiel “minaco kontraŭ la ŝtato”. Tamen homrajtaj grupoj diras [en], ke la aŭtoritatoj uzas kontraŭ-terorisman lukton kaj tiujn tiel nomatajn konsultajn centrojn kiel pretekston por nedifinite longigi la areston de la malliberuloj de konscienco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.