- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Konatiĝu kun Zaituni Njovu, mastrumanto de la tviter-konto @DigiAfricanLang ekde la 3-a ĝis la 9-a de aprilo 2019

Kategorioj: Tanzanio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Lingvo, Rising Voices

Foto de Zaituni Njovu. / Photo provided by Zaituni Njovu.

En 2019, kiel parto de kampanjo en sociaj komunikiloj por festi enretan lingvan diversecon [1] [en], aktivistoj por afrikaj lingvoj gvidos laŭvice la tviter-konton @DigiAfricanLang [2] por kunhavigi siajn spertojn rilate revitaligon kaj promocion de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi artikolo estas pri Zaituni Njovu (@Zaituni_Njovu [3]) kaj pri kio ŝi planas diskuti dum sia semajno kiel gvidantino.

Rising Voices: Bonvolu rakonti pri vi. 

My name is Zaituni Njovu from Dar es salaam, Tanzania. My background is in Education and Information Technology. I am a founder of the Zaina Foundation in Tanzania, and our organization empowers women in technology. Our current projects are digital security awareness and digital rights in different groups of women and human rights defenders in Tanzania. We are also partners with Localization Lab in translating some of technological tools into the Swahili language. We recently finished translation of the Signal mobile app into Swahili and now we are working on localizing the Tor Browser.

Mia nomo estas Zaituni Njovu kaj mi devenas de Daresalamo [4], Tanzanio [5] [ambaŭ eo]. Mi studas edukadon kaj informan teknologion [6] [eo]. Mi estas unu el la fondintoj de la Fondumo Zaina en Tanzanio. Nia organizaĵo aŭtonomigas [7] [eo] la virinojn pri teknologio. Niaj nunaj projektoj rilatas al la konsciigo pri cifereca sekureco kaj ciferecaj rajtoj de diversaj grupoj de virinoj kaj defendantoj de homaj rajtoj en Tanzanio. En partenereco kun Localization Lab [8] [en] ni tradukas kelkajn ilojn de ili en la svahilan [9] [eo]. Ni freŝdate finis tradukon de la apo Signal kaj nun ni laboras pri la retumilo Tor.

RV: Kio estas la aktuala statuso de via lingvo enrete kaj eksterrete?

My Swahili language on the internet is not very famous, and there are not many tools available in Swahili. You may find only few tools available like Google and Facebook, so more efforts are needed to make my language available online. Offline, we have many speakers nowadays — more that 72 million in Africa and the number is still growing due to up and coming Swahili speakers. There is the spread of the Swahili language among African countries and even outside Africa.

Mia svahila lingvo ne estas tre fama interrete kaj ne disponeblas multe da iloj en la svahila. Oni rete nur trovas malmultajn ilojn kiel Guglon kaj Fejsbukon, do pliaj streboj estas bezonataj por ebligi la retan aliron al mia lingvo. Eksterrete, ni havas nun multajn parolantojn — pli ol 72 milionojn en Afriko kaj la nombro ankoraŭ kreskas danke al novaj parolantoj. Okazas disvastigo de la svahila en afrikaj landoj kaj eĉ ekster Afriko.

RV: Pri kiaj temoj vi ŝatus okupiĝi dum la semajno en kiu vi mastrumos la tviter-konton @DigiAfricanLang?

During my week, I would like to focus on sharing why it is important to localize tools into the Swahili language. I will specifically discuss how we localized Signal and Tor as a case tools. Also, I will share information about challenges we faced during the localization of tools in the Swahili language among my community of Swahili Speakers. I will share some stories from our localization sprint. I need to motivate people to get to know about the Swahili language and hopefully to share with them some Swahili stories and resources.

Dum mia semajno kiel gvidanto, mi ŝatus ĉefe kundividi kial gravas adapti ilojn al la svahila lingva merkato, [la t.n. ‘lingva lokaligo’]. Mi precipe diskutos pri kiel ni lokigis Signal kaj Tor, kiel ekzemplaj kazoj. Mi ankaŭ kundividos informon pri defioj kiujn ni alfrontis dum la lokaligo de iloj en la svahila lingvo en mia komunumo de parolantoj de la svahila. Mi kundividos kelkajn historiojn el nia lokaliga sprinto.  Mi bezonas motivigi homojn koni la svahilan lingvon kaj espereble kundividi kun ili kelkajn svahilajn rakontojn kaj rimedojn.

[Tradukista rimarko: en informadiko [10] [eo], sprinto estas kunveno de homoj engaĝitaj en projekto por enfokusigi la evoluon de projekto; ‘Lokaligaj sprintoj’ (angle: ‘Localization sprints‘) estas eventoj, kie oni kunigas komunumon de iu lingva grupo por traduki nur unu projekton, apon aŭ programon samtempe. La programistoj ĉeestas por respondi demandojn kaj por ricevi uzeblajn sugestojn de la tradukistoj]. 

RV: Kiuj estas la ĉefaj  motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

To support the majority of people from Swahili community who can't speak or read English to use technology. Most of the tools are in English hence many people are left behind. Also I need to empower women to use technology because most of them they have never been to school and have been left behind in technology. Thus in our localization sprint, we involve women with 80% participation of women. I hope to spread the Swahili language into the world and my dream is to have all technological tools available in the Swahili language.

Subteni la plimulton de la homoj de la svahila komunumo kiuj ne povas paroli aŭ legi la anglan por uzi teknologion. La plimulto de la iloj estas en la angla, do multaj homoj estas ekskludataj. Mi ankaŭ bezonas aŭtonomigi virinojn en la uzado de teknologio, ĉar la plimulto neniam iris al lernejo kaj restis malantaŭe rilate teknologion. Pro tio, en niaj lokalizo-sprintoj, 80% de la partoprenantoj kiujn ni engaĝas, estas virinoj. Mi esperas disvastigi la svahilan lingvon en la mondo kaj mia revo estas ke ĉiuj teknologiaj iloj disponeblu en la svahila lingvo.