La administranto de la Yoruba Lingua sur la podio de “CC Global Summit Keynotes”!

La Krea Komunaĵo Tutmonda Pintkunveno [en], kiu okazas ĉiujare en alia lando tra la mondo, surscenigas ses komunumajn gvidantojn por mallongaj paroladoj pri iliaj laboro kaj sperto, inter kiuj Ọmọ Yoòbá de Niĝerio [eo].

Krom administri Yorùbá Lingua [en], Ọmọ Yoòbá estas ĵurnalisto kun dek unu jaroj da profesia sperto en la niĝeria amaskomunikilaro. Li dediĉis ok jarojn al la disvastigo de la jorubaj ekologiaj konoj kaj kulturo en la cifereca mondo. Kiel defendanto de plurlingveco [eo] kaj interreta universaleco, Ọmọ Yoòbá laboris kun koncernatoj klopodante superponti la ciferecan breĉon, donante voĉon al minoritataj lingvoj en la Interreto de Aĵoj [angle: Internet of Things] kaj al marĝenita socio aliron al ciferecaj rimedoj. Krom instrui la joruban lingvon [eo] en tribalingua.com [en], li laboris kun Localization Lab [en] por lokalizi ilojn rilatajn al cifereca sekureco kaj evitado de interreta cenzuro [en] (EFF) [Electronic Frontier Foundation — eo]. En 2018, li kolektis pli ol cent fontojn de buŝa literaturo en la joruba, kiu troviĝas en la arkivoj de la Fondumo Firebird Foundation for Anthropological Research [Fajrbirdo por Antropologia Esplorado] en Phillips, Majno [eo], Usono.

[Tradukista rimarko: (language) localization estas la adaptado al specifa lingva merkato]

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.