Kial iuj ĉeĥoj konsideras la novelektitan prezidenton de Slovakio la sia?

Zuzana Čaputová, la novelektita prezidento de Slovakio la 30-an de marto 2019.  Foto-uzado permesata en amaskomunikiloj.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en esperanto, krom alie menciita [en=angla] aŭ [cs=ĉeĥa]

Kvankam Slovakio kaj Ĉeĥio oficiale kaj amike disiĝis [en] en 1993, iliaj socioj plu havas inter si fortajn ligojn kulturajn, ekonomiajn kaj politikajn — eĉ tiom, ke iuj partoj de la ĉeĥa socio parolas pri Zuzana Čaputová, la novelektita prezidento de Slovakio, kiel pri “ĉeĥa prezidento”.

Čaputová, 45-jara por-eŭropunia juristo kaj aktivulo, elektiĝis la 30-an de marto 2019 per 58% de la voĉoj. Kiam ŝi okupos la oficon en junio, ŝi fariĝos la unua prezidentino de Slovakio.

Sed kial ĉeĥoj reagis al ŝia venko tiom entuziasme?

Surpapere, kaj rilate multajn aspektojn de ekonomio, ambaŭ ŝtatoj iras ekde 1993 per tre disaj vojoj. Por Slovakio, la transiro al merkata ekonomio estis pli malfacila, kaj ĝi suferis pro alta senlaboreco kaj malalta MNP pokape [en], kompare kun sia najbaro. Kaj kvankam ambaŭ ŝtatoj aliĝis en 2004 al la Eŭropa Unio, nur Slovakio decidis adopti la eŭron [en] kiel sian monunuon (en 2009). [MNP = Malneta Nacia Produkto]

La pli alta [en] homa evoluo de la ĉeĥoj kaj la abundo de laborpostenoj en Ĉehio altiras konstantan fluon de slovakaj migrantaj laboristoj.

Nuntempe ili nombras pli ol 100 000 personojn – 1% de la loĝantaro de Ĉeĥio kaj pli ol 10% de ĝiaj fremdaj laboristoj [cs]. Tial do oni ofte aŭdas la slovakan lingvon en Prago kaj aliaj ĉeĥaj urboj, kio ironie rememorigas pri la tempoj de Ĉeĥoslovakio, kiam ambaŭ lingvoj oficiale havis egalrajtan statuson kaj estis uzataj en edukado samkiel en amaskomunikiloj sen ajna lingva diskriminacio.

La ligoj politikaj abundas eĉ pli. La nuna ĉeĥa ĉefministro, Andrej Babiš [cs], naskiĝis en Bratislavo en Slovakio, kaj post fini la lernejon kaj universitaton tie, li plu parolas la ĉeĥan kun milda slovaka akĉento.

Li estas ankaŭ tre pridiskutata entreprenisto enpolitikiĝinta kaj estas suspektata pri pasinta kunlaboro kun la komunista kaŝpolico [en] — kaj nuntempe pri mis-alproprigo de financo-subteno de la Eŭropa Unio.

La politika sinteno de li kaj lia partio ANO 2011 [en] estas konservativa, ofte kontraŭbrusela, malkaŝe kontraŭa al akceptado de rifuĝintoj, kaj ĝenerale jesas al pli fortaj ligoj kun Moskvo kaj Pekino. La nuna ĉeĥa prezidento Miloš Zeman, elektita en 2018, havas la saman politikan sintenon. [Traduknoto: kontraŭbrusela signifas kontraŭ la politiko de la Eŭropa Unio].

Kovrilo de la ĉeĥa gazeto Respekt prezentanta artikolon pri Zuzana Čaputová kun titolo “La miraklo sub la Tatra montaro”. Justa uzo.

Tiel do Zuzana Čaputová, la novelektita prezidento de Slovakio, estas tute alia ol ili: ŝi estas juristo, aktivulo pri la naturmedio, subtenanto de la brusela [eŭropunia] politiko kaj de la GLAT-komunumo — kaj virino.

Tio ĉi povus klarigi multe pri tio, kiel la ĉefaj ĉeĥaj amaskomunikiloj kaj politikistoj reagas je la neatendita venko de Čaputová.

La 31-an de marto, la influa kaj liberala ĉeĥa semajno-gazeto Respekt prezentis frontpaĝe artikolon [cs] pri la venko de Čaputová kiel “La ĉeĥa prezidento Čaputová”. La ĉefredaktoro skribas:

Na českých sociálních sítích to v sobotu večer vypadalo, jako kdyby Zuzana Čaputová byla zvolena nikoli slovenskou, ale českou prezidentkou. Zavládlo tu naprosté nadšení. Pochopitelně mezi těmi, kdo si před rokem nepřáli úspěch Miloše Zemana. Mohlo by se zdát, že ty oslavy jsou naivní, nesmyslné, ale není tomu tak. Slovensko totiž vyslalo trochu naděje i do Česka.

En ĉeĥaj sociaj retejoj sabat-vespere ŝajnis, kvazaŭ Zuzana Čaputová estus elektita ne kiel slovaka, sed kiel ĉeĥa prezidento. Ekregis tie tuta ekzaltiĝo. Kompreneble inter tiuj, kiuj antaŭ jaro ne deziris la sukceson de Miloš Zeman, povus ŝajni, ke la ĝojado estas naiva, sensenca, sed ne estas tiel. Slovakio ja sendis iom da espero ankaŭ al Ĉeĥio.

Alia distingo, kiu tuj evidentiĝis al ĉeĥaj observantoj, estas la diferencaj sintenoj de Zeman kaj Čaputová al amaskomunikiloj. La ĉeĥa prezidento fifamas pro incite atakadi ĵurnalistojn [en], dum Čaputová malkaŝe subtenis la krimesploradon pri la murdo de la slovaka ĵurnalisto [en] Ján Kuciak.

Ĉiuj ĉeĥaj ofictenantaj politikistoj, inkluzive de la prezidento kaj la ĉefministro, gratulis Čaputová pro ŝia sukceso. Plie, Jiří Pospíšil, la ĉefo de la opozicia partio TOP 09, skribis en Tvitero:

La elektiĝo de Zuzana Čaputová estas bona mesaĝo al Ĉeĥio. Mi kredas, ke la amikaj rilatoj inter niaj ŝtatoj daŭros. Mi gratulas al Čaputová pro ŝia venko kaj esperas, ke ankaŭ ni baldaŭ ekhavos prezidenton decan, kiu rigardos antaŭen kaj ne estos ŝarĝita per la pasinteco.

__ Jiří Pospíšil (@Pospisil_Jiri) la 30-an de marto 2019 [en]

Konforme al la gefrataj rilatoj inter ambaŭ ŝtatoj, Čaputová post sia prezidentiĝo vizitos kiel la unuan fremdan landon ĝuste Ĉeĥion.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.