Konatiĝu kun Ursula Zage, la gastiganto de la tviter-konto @DigiAfricanLang inter la 6-a kaj 10-a de aprilo 2019

Foto kun permeso de Ursula Zage.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikilaro kampanjo por festi la lingvan diversecon en la interreto [eo], afrikaj lingvaj aktivistoj kaj pledantoj alterne administros la tviter-konton de @DigiAfricanLang por kunhavigi siajn spertojn pri la lingva revitaligo [eo] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Ĉi tiu profilskribaĵo prezentas Ursula Zage (@ZuZage) kaj kion ŝi planas pridiskuti dum sia semajno kiel gastigantino.

Rising Voices: Bonvolu rakonti ion pri vi mem.

I am a researcher, a writer, a Wikipedian and the Co-founder of Global Open Initiative (GOI) Foundation, a non-profit organization whose goal is to help make knowledge and data freely accessible to everyone. While the use of indigenous languages are on the decline, GOI Foundation is passionate about the prospects of Wikimedia projects serving the purpose of language preservation platforms that anyone could edit. Interventions currently undertaken include: Incubating languages that do not yet exist on Wikipedia, expanding existing languages that are currently experiencing dwindling levels of participation, and recruiting expert local languages writers to become volunteers.

Mi estas esploristo, verkisto, vikipediisto kaj la kunfondinto de la Fondumo Global Open Initiative(GOI) [en — Tutmonda malferma Iniciato], neprofitcela organizaĵo kies celo estas faciligi ke scioj kaj datumoj estu libere alireblaj por ĉiuj. Dum la uzado de indiĝenaj lingvoj malpliiĝas, la GOI Foundation estas entuziasma pri la perspektivoj de Wikimedia-projektoj kiuj servas al la celo de lingvokonservaj platformoj kaj kiuj permesas al ĉiuj kunredakti. Nuntempaj intervenoj inkluzivas: helpi la enkluzivon de lingvoj, kiuj ankoraŭ ne ĉeestas en Vikipedio kaj plusubteni ekzistantajn lingvojn kiuj nuntempe spertas malpli grandan ĉeeston en ĝi, sen forgesi varbi pli da spertaj lokaj kontribuantoj kiel volontuloj.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo en la interreto kaj eksterrete?

According to languagescientific.com around 58% of Ghana's population speak Twi as well as around 30% of those who are in Ivory Coast. The Twi Wikipedia had only 607 articles (mostly stubs) and less than 10 users who made 5+ edits per month.

Laŭ languagescientific.com [en], ĉirkaŭ 58% de la loĝantaro de Ganao [eo] kaj ĉirkaŭ 30% de la loĝanaro en Kotdivuaro [Ebur-Bordo] parolas la tvian lingvon [eo]. La tvilingva vikipedio havis nur 607 artikolojn (plejparte ĝermojn) kaj malpli ol 10 uzantojn faris pli ol 5 redaktojn monate.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri vin dum la semajno kiam vi administros la tviterkonton @DigiAfricanLang?

I intend to focus on 1) the project initiated to help improve online content in Twi, 2) the challenges of recruiting expert Twi writers to become volunteers.

Mi intencas altiri la atenton unue al la komencita projekto por helpi plibonigi interretan enhavon en la tvia lingvo kaj due al la defioj por varbi spertajn tviajn kontribuantojn kiel volontulojn.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

I was raised in an environment where I was required to speak English in school and at home. And so I grew up to be a good English reader and writer but could barely speak or write in my indigenous language. I feel so ashamed and left out from conversations when I meet people from my hometown because I find it hard to speak well the language that connects me with them. I believe same can be said about many Ghanaian youth and children; we have grown to become pros of the English language despite relegating our indigenous languages to the background. As technology rapidly advances and everything is going online, I think it is needful that content be created in our local languages as well so that people who can only speak and write in Twi are not left out.

Mi kreskis en medio, kie mi devis paroli la anglan en la lernejo kaj hejme. Do mi edukiĝis por esti bona angla leganto kaj skribanto, sed apenaŭ povis paroli aŭ skribi en mia indiĝena lingvo. Kiam mi renkontas homojn el mia hejmurbo, mi sentas min tiom hontigita kaj lasita ekster konversacioj, ĉar mi malfacile parolas la lingvon kiu ligas min al ili. Mi opinias, ke la samon oni povas diri pri ganaaj gejunuloj kaj infanoj; ni fariĝis anglalingvaj profesiuloj, dum ni puŝis niajn denaskajn lingvojn en la fonon. Ĉar teknologio rapide progresas kaj ĉio estas sur la reto, mi opinias ke ni bezonas ankaŭ enhavon en niaj lokaj lingvoj, por ke homoj kiuj povas nur paroli kaj skribi en la tvia lingvo ne estu ekskluzivitaj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.