‘Bocamandja': La teatra aventuro, fortiganta la kulturon de Ekvatora Gvineo

Recaredo Sielbo Boturu (maldekstre): “Tradiciaj ritoj en Ekvatora Gvineo similas teatron, aŭ eble teatro similas ĉiun riton. En teatraĵo, eta aludo al ĉi tiu sufiĉas por ricevi reagon de la spektantaro”. Foto de la Bocamandja-teatra kompanio, uzata kun permeso.

Bocamandja, teatra kompanio en Ekvatora Gvineo, Centra Afriko, instigas kaj demandas, en lando kie homoj devas fari ‘mienon fieran al ludo mizera’ antaŭ ĉio, kion la registaro altrude proponas. La aktoroj riskas kaj diras dolorajn verojn, dum ili ankaŭ ridigegas la spektantaron. Direktoro Recaredo Silebo Boturu estas la viro malantaŭ Bocamandja — poeto kaj dramaturgo, kiu priskribas sin kiel “kolera artisto”.

Bocamandja fariĝis eksterordinara pro ĝia multflankeco.

Plena de talentaj aktoroj, Bocamandja festas 14 jarojn de ekzisto kiel pioniro de surscenigo de preskaŭ ĉiuj dramoj de aŭtoroj publikigitaj en Ekvatora Gvineo. La kompanio ankaŭ rimarkas la influon de buŝaj tradicioj kiuj karakterizas la teatron de la lando.

La historio de la rilato inter Boturu kaj Bocamandja baziĝas sur impulso kaj inspiro, sed ankaŭ sur defio kaj batalo. En tiu ĉi intervjuo, Global Voices parolis kun Boturu pri la komenco de Bocamandja, kio instigas ilin daŭrigi, kaj pri la profunda efiko kiun artprezentado kaŭzas en partoprenantoj.

Global Voices (GV): Kiam via rilato kun la teatro komenciĝis?

B: Cuando de niño salí de mi pueblo, Bareso, recuerdo que mi madre me puso la maleta en un saco y me mandó a la ciudad para seguir mi ciclo educativo en una familia de acogida. Ya en Malabo, conocí al novio de una de mis primas (una de las hijas de la señora que me cuidaba),  Liki Loribo, que fue quien me descubrió y me invitó a ver los ensayos de un grupo de artes escénicas (ESA’ A) que, junto a las “Hijas del Sol” [Kultura], habían formado una agrupación cultural con el objetivo de recrear la cultura Bubi, una de las etnias de Guinea Ecuatorial, mediante el teatro y la danza.

Al principio, fue difícil porque he sido siempre tímido (sé que no lo parece) pero después me enganché y el año siguiente subí por primera vez a un escenario. En 1997, cuando las Hijas del Sol ya estaban en España, los avatares de la vida hicieron que Liki tuviese que emigrar y me dejó a cargo del grupo.

Recaredo Silebo Boturu (RB): Kiam mi estis infano mi transloĝiĝis el mia urbo, Bareso. Mi memoras ke mia patrino pretigis min kun valizo kaj sako kaj sendis min al urbo por ke mi daŭrigu mian kleriĝadon en gastiga familio. En Malabo, mi konis la koramikon de unu el miaj kuzinoj (unu el la filinoj de la virino kiu zorgis pri mi), Liki Loribo, kaj estis li kiu malkovris min kaj invitis min spekti provludon de teatra grupo (ESA’A), kiu kune kun ‘Hijas del Sol’, alia arta kolektivo, organizis kulturan grupon celante rekrei la Bubi-kulturon, unu el la etnaj grupoj de Ekvatora Gvineo, per teatro kaj danco.

Komence, estis malfacile, ĉar mi ĉiam estis timema (eĉ se ne ŝajnas tia), sed poste mi kuraĝiĝis kaj en la sekvanta jaro mi surscenejis unuafoje. En 1997, kiam ‘Hijas del Sol’ [es] estis en Hispanio, aferoj elturniĝis tiel ke Liki elmigris kaj mi restis por gvidi la grupon.

GV: La kreado de Bocamandja havas rilaton precipe kun la teatra movado kiu ekzistis per subvenciado de la Kulturcentro de la hispanaj Gvineoj, kaj poste, kun la defio revivigi la arton kiam la Kulturcentro fermiĝis:

B: Fue como cenizas llevadas por el viento. Un año después de que cerrasen el Centro todos los grupos teatrales habían desaparecido. Todos. Nuestra persistencia hizo que por fin, en el 2005, pudiéramos crear Bocamandja. El nombre, aunque tenga sonoridad española, es la unión de dos platos típicos del país, el bocao y el mandjaa.

Desde que decidimos crear Bocamandja tuvimos muy claro que no podíamos funcionar bajo el paraguas de ninguna entidad. Teníamos que tener nuestra propia autonomía para no caer en el destino de los otros grupos.

RB: Estis kvazaŭ uragano forbalaus ĉion. Jaron post fermiĝo de la [Kultura] Centro, ĉiuj grupoj malaperis. Ĉiuj. En 2005, finfine nia persisto permesis al ni krei Bocamandja-on. La nomo, kiu ŝajnas hispana, estas kunigo de du tradiciaj landaj manĝaĵoj, bacao kaj mandjaa.

Kiam ni decidis krei Bocamandja-on, estis klare ke ni ne devos labori sub ombrelo de alia institucio. Ni devis havi nian aŭtonomion tiel ke ni ne finu kiel aliaj grupoj.

Orígenes: Projekto kiu reflektas kulturan vivon de Ekvatora Gvineo

La multkultura projekto “Orígenes” (Originoj) estis kreita en 2008 kaj aperis post komuna peno de Bocamandja, la hispana kompanio L’Om Imprebís, la Centro Internacional de Teatro Actual (Internacia Centro de Nuntempa Arto), Casa África (Domo de Afriko) kaj la Hispanaj Kultur-Centroj de la urboj Bata-o kaj Malabo.

La tri-jara kunlaboro celis krei firman teatron por unuigi artistojn el la kvin ĉefaj etnoj de Ekvatora Gvineo. Ĝi okazigis pli ol 50 horojn de dancoj, ritoj kaj ceremonioj registritaj por dokumenta filmo kiu ankaŭ havas scenojn pri trejnado kaj krea procedo. La projekto ne atingis ĉiujn celojn, sed kiel arta iniciato, memoris al la partoprenantoj tion, kio mankis al la kultura vivo de Ekvatora Gvineo:

B: Orígenes supuso, en un país que no tiene escuelas de formación artística, tres años de aprendizaje continuo en interpretación, dicción, ortofonía, coreografía, disciplina y, sobre todo, dio a muchos jóvenes la oportunidad de darse cuenta que ser actor o bailarín podría ser una profesión más.

RB: En la lando kie ne ekzistas lernejo pri artista trejnado, Orígenes proponis tri jarojn de daŭra lernado pri parol-maniero, parolado, dancarto, disciplino kaj, pli gravr, proponis al multaj junuloj oportunon malkovri ke esti aktoro aŭ dancisto profesieblas.

GV: Kion signifis la turneo de Orígenes en la lando pri kiu oni parolas ĉefe el politika vidpunkto?

B: Cuando nos encontramos juntos hablamos de Orígenes con una bonita nostalgia por las posibilidades y la oportunidad perdida por parte de nuestro país para hacerse conocer desde la grandeza de su cultura oral y de la magia del teatro.

Profesionalmente, Orígenes subió el nivel interpretativo. Sin embargo, cuando los proyectos no tienen continuidad se quedan en sueños que pudieron ser. No sé qué repercusión tuvo el proyecto en Guinea porque al final no se quiso apoyar, quizá por no haber intereses económicos de por medio. 

RB: Kiam ni estas kune, ni parolas pri Orígenes kun bela sento de nostalgio pri la eblecoj kaj la perditaj oportunoj fare de nia lando, por ke homoj konu la grandecon de la buŝa kulturo kaj la magion de la teatro.

Profesie, Orígenes plibonigis la spektaklojn. Tamen, kiam projektoj ne daŭras, ili finiĝas kiel revoj pri kio povintus esti. Mi ne konas la efikojn de la projekto en Gvineo, ĉar en la fino ĝi ne havis subtenon, eble pro manko de ekonomiaj interesoj.

GV: Kiel teatro kuniĝas kun afrika buŝa tradicio en malsamaj urbo kaj etnaj grupoj de Ekvatora Gvineo?

Los ritos tradicionales de Guinea Ecuatorial están ligados al teatro o a lo mejor es el teatro el que esté ligado a los ritos. En una adaptación, basta poner un guiño para ver la reacción del público. Si presencias  una boda tradicional fang, un entierro annobonés, el Bonkó krió o una ceremonia  de presentación de una criatura a la sociedad (el ripuripuri bubi) te darás cuenta de lo que te estoy diciendo.

RB: Tradiciaj ritoj en Ekvatora Gvineo similas teatron, aŭ eble teatro similas ĉiun riton. En teatraĵo, eta aludo al ĉi tiu sufiĉas por ricevi reagon de la spektantaro. Se vi ĉeestos tradician Fang-geedziĝon, enterigon en Annobon, (la dancon) Bonkó krió aŭ ceremonion kiu enkondukas infanon en socion, la Ripuripuri Bubi, vi komprenos kion mi diras al vi.

Teatra kompanio, lernejo, kuraĝa organizaĵo

“Ni prezentadis en publika placo antaŭ pli ol tricent homoj, kiam, meze de la prezentado, la urbestro venis por diri al mi ke la guberniestro ordonis ĉesigi la prezentadon: Ni ‘vundis’ la sentojn de la armeanoj”. Foto de Bocamandja, uzata kun permeso.

Bocamandja estas pli ol teatra kompanio. Kiel neregistara organizo, Bocamandja helpis laborojn de naciaj kaj internaciaj organizoj kun taskoj pri socia justeco. Ekzemple, ili partoprenas en kampanjoj por subteni edukadon de junaj knabinoj kaj en projektoj kiuj defendas homajn rajtojn kaj pledas por fino de perforto rilata al seksa malsameco kaj diskriminacio.

La kompanio ankaŭ adaptis tekstojn de aŭtoroj el Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko. La teatraĵoj vojaĝis tra Ekvatora Gvineo, Hispanio kaj Kolombio.

Bocamandja ankaŭ suferas cenzuron. Teatraĵo kondamnanta mistraktadon fare de armeo estis interrompita meze de la prezentado:

B: Estábamos representando en la plaza pública ante más de trescientas personas cuando, a mitad de la función, se acercó el alcalde para decirme que el gobernador mandaba interrumpir la representación: estábamos “hiriendo” la sensibilidad de los militares. Lo más curioso es que los aludidos que presenciaban la obra [la] aplaudían efusivamente. Al final, tuvimos que pararla ante la pasividad de todos.

RB: Ni prezentadis en publika placo antaŭ pli ol 300 homoj, kiam, meze de la prezentado, la urbestro venis por diri al mi ke la guberniestro ordonis ĉesigi la prezentadon: ni ‘vundis’ la sentojn de la armeanoj. Pli strange, la koncernaj homoj kiuj ĉeestis la prezentadon entuziasme aplaŭdis. Fine, ni devis ĉesi dum la spektantaro restis pasiva.

Foje, la laboro de Bocamandja havis pli edifan efikon dank’ al aktoroj kiuj elvokis kompleksajn temojn:

En el extremo opuesto, recuerdo que tras una representación, en el colegio María Auxiliadora del barrio malabeño de Ela Nguema, de una obra que versaba sobre VIH, un señor vino a felicitarnos y decirnos que gracias a nuestra obra ya no tenía miedo de decir que estaba infectado. Fue una emoción enorme en una ciudad donde las personas que viven con el VIH/SIDA son señaladas y estigmatizadas.

RB: Kontraste, mi memoras ke post prezentado, en la lernejo María Auxiliadora en la regiono Ela Nguema de Malabo, de teatraĵo pri HIV, maljuna viro gratulis kaj dankis nin, ĉar dank’ al nia laboro li ne plu timis diri ke li estis HIV-diagnozito. Estis nekredebla sento en urbo kie homoj vivantaj kun HIV kaj Aidoso (AIDS) estas apartigitaj kaj senhonorigitaj.

GV: Kio influas vin kiam vi verkas teatraĵon?

B: En muchos proyectos de sensibilización utilizamos técnicas del Teatro del Oprimido, que es una tendencia sistematizada por el dramaturgo, actor, director y pedagogo teatral brasileño Augusto Boal en los años 60. Según sus palabras, el objetivo del Teatro del Oprimido es “humanizar la humanidad” y “teatralizar” la realidad, [volverla gestos y hacerla comprensible en el lenguaje del teatro] para comprenderla y así poder transformarla.

RB: En pluraj konsciigaj projektoj ni utiligas teknikojn de Teatro de la Subpremito, kiu estas ideo elpensita de brazila dramaturgo, aktoro, direktoro kaj teatra instruisto Augusto Boal en la 1960-aj jaroj. Laŭ li, la celo de la Teatro de Subpremitoj estas ‘homigi la homaron’ kaj ‘dramigi’ realecon (igi ĝin gesta kaj komprenebla en teatra lingvo), por kompreni kaj poste esti kapabla ŝanĝi ĝin.

GV: Kiun rolon la spektantaro rolas en prezentadoj?

B: Crucial. No puede haber una representación teatral  sin público, ellos son el juez.

RB: Gravegan. Oni ne havas teatran prezentadon sen spektantoj, ili estas la juĝistoj.

GV: Vi estas dramaturgo kaj vi gvidas kompanion. Kiujn ŝanĝojn vi vidas en la geaktoroj kiam ili pli longe restas en la kompanio?

B: Es formidable verles aprender a caminar, a hablar, a gesticular, o a vocalizar, pero sobre todo, a darse cuenta de la necesidad de formarse continuamente para enfrentarse a los retos. Cuando pasan cierto tiempo trabajando te das cuenta de que llegan a tener una rebeldía interior que les hacen enfrentarse a las circunstancias.

RB: Estas mirige vidi ilin lerni kiel moviĝi, paroli, multgestadi kaj elparoli, sed precipe kompreni la neceson daŭre trejni sin por esti kapabla alfronti ĉiujn defiojn. Post kiam ili laboras dum certa tempo, ni vidas ke ili havas internan kuraĝon kiu ebligas al ili alfronti tion, kio aperas.

GV: Do, teatro… Ĉu vi amas aŭ bezonas ĝin?

B: Necesito el teatro para ser yo mismo, sin ataduras, para tener mi manera particular de opinar, de ver el mundo desde otras perspectivas y otros prismas, para estar cabreado e indignado por las injusticias y ser un militante de la defensa de los vulnerables. Necesito el teatro para estar enamorado de la vida jodida.

RB: Mi bezonas teatron por esti mi mem, sen katenoj, por havi mian propran manieron montri mian voĉon, por vidi la mondon de aliaj vidpunktoj aŭ tra aliaj lensoj, por koleri kaj indigni kontraŭ maljusteco kaj por aktivule defendi la vundeblulojn. Mi bezonas teatron por ami ĉi tiun diablan vivon.

GV: Venontaj defioj?

B: Ensayar mañana.

B: Provludi morgaŭ.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.