La blogo ‘Bien Chabacano’ konservas kaj antaŭenigas la solan hispanbazitan kreolan lingvon de Azio

Urbodomo de Zamboanga en la Filipinoj. Flickr-bildo de JC Tuclaud (CC BY-NC-SA 2.0).

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom alimenciita: [en] = angla, [es] = hispana]

La ĉabakana, unu el la 170 lingvoj de la Filipinoj, estas vaste parolata en la plej suda filipina urbo Zamboanga kaj elstaras kiel la sola kreola lingvo en Azio bazita sur la hispana lingvo. Por konservi kaj promocii la ĉabakanan, la blogo ‘Bien Chabacano’ [en] estis kreita kiel enreta rimedo por filipinanoj kaj ne-filipinanoj kiuj interesiĝas lerni la lingvon:

 It's all about the Chabacano de Zamboanga. Bien Chabacano is the first and only blog designed for Chabacano language enthusiasts which discusses and analyzes Chabacano word origins, Chabacano grammar, and vocabulary, and so much more!

Ĉio rilatas al la ĉabakana de Zamboanga. Bien Chabacano estas la unua kaj sola blogo kiu celas entuziasmulojn pri la ĉabakana por diskuti kaj analizi la ĉabakanajn vortdevenojn, gramatikon kaj vortaron kaj multe pli!

Jerome Herrera, la kreinto de “Bien Chabacano“, klarigas kio inspiris lin por komenci la projekton:

Bien Chabacano seeks to instill pride and improve proficiency in the Chabacano language among the young Chabacano speakers by talking about its rich and colorful history and demystifying its grammar's many intricacies and nuances.

Bien Chabacano strebas instigi fierecon kaj plibonigi lingvokapablon de junaj ĉabakanparolantoj, rakontante pri la riĉa kaj bunta historio de tiu lingvo kaj helpante al ili pri la multaj komplikaĵoj kaj nuancoj de la ĉabakana gramatiko.

Kiel kreola lingvo, la ĉabakana estas miksaĵo de la hispana kaj indiĝenaj lingvoj, kiu evoluis el la historio de koloniaj interagoj inter Hispanio kaj ls Filipinoj. Oni kalkulis ke ekzistas hodiaŭ pli ol 600 000 parolantoj de la ĉabakana en la lando.

La Filipinoj estis kolonio de Hispanio dum pli ol tri jarcentoj, de 1565 ĝis 1898, sed kontraste al aliaj iamaj kolonioj de Hispanio, la hispana lingvo ne estis instruita en la Filipinoj. Anstataŭe, hispanaj monaĥoj kaj oficialuloj enkondukis kristanismon kaj regis la landon studante la indiĝenajn lingvojn de la Filipinoj.

Hispanio submetis la tutan filipinan insularon, sed renkontis furiozan reziston inter iuj indiĝenaj popoloj. En la suda insulo de Mindanao, kiu antaŭe havis ĉefe islaman loĝantaron, hispanaj trupoj establis garnizonon proksime de Zamboanga, kiu poste estis uzata por ataki la islaman loĝantaron de Mindanao. Tamen, Hispanio neniam sukcesis establi kompletan kontrolon super Mindanao dum la kolonia okupado de la Filipinoj.

Sanzorga oficejo en la urbo Zamboanga kun sia slogano: “Nuestro deseo un ciudad sin enfermedad” (nia deziro estas urbo libera de malsanoj). Bildo kaj subskribo kun permeso de Bien Chabacano.

Profesoro John M. Lipski de Pennsylvania State University en Usono esploris [en] la buntan historion de la ĉabakana kaj ĝiajn originojn en Zamboanga:

Chabacano is the product of a rich cross-fertilization that could only have occurred in a region in which both great linguistic diversity and considerable overlapping areal features predominated. Chabacano is a manifestation of linguistic and cultural resilience, a language which continues to grow in number of speakers and sociopolitical impact.

La ĉabakana estas la produkto de riĉa fremdpolenigado, kiu nur povus okazi en regiono en kiu superregis kaj granda lingva diverseco kaj konsiderindaj similaĵoj inter la regionaj lingvovariantoj. La ĉabakana lingvo estas la manifestiĝo de lingva kaj kultura rezistokapabloj, lingvo kiu daŭre kreskas laŭ nombro de parolantoj kaj socipolitika efiko.

La blogo ‘Bien Chabacano‘ instruas al legantoj bazajn vortojn kaj frazojn [en] en la ĉabakana. Ekzistas popularaj kantoj [en] kaj mallongaj rakontoj [en], eĉ traduko de la libro La Eta Princo en la ĉabakana: El Diutay Principe.

Jen la traduko [en] de la unua alineo [en] de “La Eta Princo” en la ĉabakana. Rimarku ĝian similecon al la hispana lingvo:

Una vez, cuando seis años lang yo, tiene yo un libro acerca del vida de maga animal na monte cuando no hay pa alla tanto gente. Maga Experiencia De Mio el nombre del libro y ya puede yo alla mira un bien bonito retrato. Un retrato aquel de un grande culebra quien ta traga un animal. Taqui el copia de aquel retrato.

Iufoje kiam mi estis sesjarulo, mi vidis libron pri la vivo de bestomagiisto en la ĝangalo kiam ne estas tiom multe da homoj. En tiu libro, kies titolo estis Maga Experiencia De Mio [mia magia sperto], mi vidis bonegan bildon pri serpento kiu englutis beston. Tiu ĉi estas kopio de la desegnaĵo.

Bildo de publika reklamo en la urbo Zamboanga, skribita en la ĉabakana, kiu iele tradukeblas kiel: “La perfekta loko por vi aperos baldaŭ”. Bildo kaj subskribo kun permeso de Bien Chabacano.

La blogo direktas legantojn al retejoj kaj sociaj retejoj, kie la ĉabakana estas uzata en radioprogramoj [en], televidaj raportaĵoj [es] kaj registaraj anoncoj [en].

La blogo provizas mallongan historion de la ĉabakana, ĝiaj malsamaj akĉentoj [en] en la provinco Zamboanga kaj la efiko de migrado kaj moderniga ekonomio [en] sur ĝia evoluo. Ĝi ankaŭ lamentas [en] pri manko de klopodoj por promocii la ĉabakanan:

The state of Chabacano today is lamentable. Let me sound the alarm bells as early as now! Unless more aggressive preservation efforts will be implemented, the day will come when Chabacano will only be spoken inside the home. This prediction is bleak but it is not without merit.

La ĉabakana hodiaŭ estas en kompatinda stato. Lasu min sonigi alarmon nun! Krom se pli fortaj konservadaj streboj estos efektivigataj, la tago venos kiam la ĉabakana estos parolata nur en la hejmo. Ĉi tiu antaŭdiro veaspektas, sed ĝi ne estas senvalora.

Tra interretaj platformoj kiel ‘Bien Chabacano‘, oni esperas ke naskiĝos pli da entuziasmo pri la ĉabakana en la Filipinoj kaj ke ĝi inspiros lernantojn kaj retumantojn lerni, adopti kaj pluevoluigi la ĉabakanan lingvon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.