Dijaawa Wotunnöi: Mallonga animaciaĵo kiu helpas revivigi la jekuanan lingvon

Ekrankopio de la desegnofilmeto en YouTube.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte se aliel menciita, ekzemple [es] = hispana]

Dijaawa Wotunnöi estas pragepatra mito de la jekuanoj, indiĝena popolo kiu loĝas en Venezuelo kaj Brazilo. Al tiu popolo estas dediĉita mallonga animacia filmo de Saúl Kuyujani López.

La filmo estas komplete parolata en la jekuana kaj havas subtekstojn en la hispana. Pluraj jekuanoj partoprenis en la projekto kiel tradukistoj kaj esploristoj kaj ankaŭ kontribuis sian voĉon al la aktoroj de la filmo. La aŭtoro de ĉi tiu rakonto ankaŭ estis parto de la produktado-skipo.

La mito klarigas kiel la jekuana popolo fariĝis la posteuloj de vespertoj. Parto de la klarigo kuŝas en la vivhistorio de Kawashidi, jekuana viro kies edzino estis mortigita de malbona spirito, kiu tiam defiis lin kaj testis lian intelekton.

Saúl Kuyujani López dokumentis la miton kiel ĝi estas rakontata en la komunumo de Santa María de Erebato, situanta sur la bordoj de la rivero Caura (Alto Caura) en la ŝtato Bolivaro, Venezuelo.

Laŭ venezuela popolnombrado en 2011, ekzistis 7997 jekuanoj kiuj loĝis en la ŝtatoj Amazonas kaj Bolívar. La sama censo el la jaro 2000 registris ke nur 430 jekuanojn loĝis en Brazilo.

La interaktiva UNESKO-mondatlaso de minacataj lingvoj klasifikas la jekuanan kiel vundeblan lingvon [es]. Instruistoj de la jekuana diras, ke la plej multaj gepatroj ne konsideras grava pludoni sian lingvon al estontaj generacioj. Multaj gepatroj kondukas siajn infanojn al urboj por ke ili lernu bone paroli la hispanan, pro kio infanoj perdas la lingvon de sia familio.

Tial la animacia adapto de Dijaawa Wotunnöi celas konservi la parolajn aspektojn de la jekuana lingvo pere de la aŭdovida formato.

La filmo estis produktita de Creaser Creative Studio kun la subteno de la Indiĝena Organizaĵo de la Cayu Kuyujani Basin [es] kaj de la Forumo Humboldt. La unua filmprezento okazis ĉe la Forumo Humboldt en Berlino, Germanio, en julio 2017.

La mallonga filmo estis elektita por la oficiala programo de la 13-a Internacia filmo- kaj komunikado-festivalo de Indiĝenaj Popoloj (FICMAYAB) [es], kiu okazis en Gvatemalo en oktobro 2018. La nacia premiero okazis ĉe la Indiĝena Filmfestivalo en Venezuelo en novembro 2018.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.