Pro amo al lingvo: la unua libro kun rakontoj en la mroa lingvo

Membroj de la indiĝena Mro-komunumo kun la unua fikcia libro en sia lingvo. Foto laŭ permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom alia mencio]

La 21-an de februaro 2019 estis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj por festi ĝin, bonfara fondumo eldonis la unuan fikcian libron [ligilo en la bengala] skribitan en la propra alfabeto de la mroa lingvo kaj distribuis ĝin al la triboj, kiuj loĝas en la landlimaj regionoj inter Birmo, Bangladeŝo kaj Barato.

Geografia distribuo de la mroa popolo en Bangladeŝo. Bildo de Vikipedio, CC: BY-SA

La mroaj indiĝenoj loĝas en la distrikto Bandaban [en], en la sudorienta montaro de Bangladeŝo. Laŭ censo de 1991, estis nur 22 178 enloĝantoj. Ili estas subgrupo de la popolo Chin. Ilia lingvo devenas de la tibetabirma grupo de la ĉinotibeta lingvaro.

La fikcia libro, titolita “Mroaj fabeloj”, rakontas historiojn pri la kredoj, metaforoj, kulturo kaj praktikoj de la grupo. La libro estis elfonita ankaŭ en la bengala lingvo, por ke la aliaj komunumoj povu legi la samajn rakontojn. Verkita fare de Yangan Mro, ĝi estas la unua fikcia libro publikigita en Mro-lingva skribsistemo kaj senpage distribuita [bn].

Ĉiuj lingvoj de la mondo mritas esti savataj, skribas Niaz Morshed en Fejsbuko.

ম্রো ভাষায় প্রথম ছাপানো বই !!! এটাই হচ্ছে আমাদের একুশে ফেব্রুয়ারির উদযাপন।

যে দেশের মানুষ মাতৃভাষার জন্য প্রাণ দিয়েছে, সে দেশের কিছু মানুষ মাতৃভাষা হারাচ্ছে যুগে যুগে। এগুলো সংরক্ষণের কোন কার্যকর পদক্ষেপ চোখে পড়ে না।

La unua libro en la mroa lingvo!!! Ĉi tio estas nia celebrado de Ekushe februaro (Internacia Tago de la Gepatra Lingvo).

En lando kie kelkaj el ĝiaj civitanoj fariĝis martiroj ĉar ili batalis por sia lingvo, iuj unikaj lingvoj estas mortantaj. Mi vidas neniun klopodon por savi ilin.

Volontulo de la Bidyanando-Fondumo transdonas libron al membro de la Mro-komunumo. Bildo uzata laŭ permeso.

Foundation Bidyanana [en — Fondumo Bidjanana] estas volontula organizaĵo kiu subtenas diversajn sektorojn luktantajn kontraŭ malriĉeco kaj senhejmeco kaj precipe helpas al orfaj infanoj. Ĝi estas gvidata de 40 dungitoj kaj centoj da volontuloj, kun 8 lokaj branĉoj. Bidyananda Publications estas ĝia gefrata organizaĵo.

Global Voices parolis kun la fondinto de la organizaĵo Kishor Kumar Das [bn, en]:

আমাদের একাধিক আদিবাসী এতিমখানায় কয়েকশ’ শিশু থাকে। তাঁদের মাতৃভাষায় বই উপহার দিতেই কাজটি করা। আর কাজটি করতে গিয়ে প্রথম সমস্যা ছিল ম্রো ভাষায় লেখক খুঁজে বের করা। এজন্য আমরা ফেইসবুকে বিজ্ঞাপন দিই।পরে আমাদের এক স্বেচ্ছাসেবকের মাধ্যমে এই লেখককে খুঁজে পাই। আর একটা সমস্যার ছিল ফন্ট।এসব ফন্টে কাজ হয় নি কোনদিন বাংলাবাজারে(বাংলাদেশের সবচেয়ে বড় বই প্রকাশনী কেন্দ্র)।আদিবাসী শিশুদের মাতৃভাষায় বই পড়ার আনন্দ উপহার দেয়ার দৃঢ় প্রতিজ্ঞা ছিল বলেই আমরা কাজটি করতে পেরেছি।

আগামী বছর আমরা আরো কয়েকটি ভাষায় বই প্রকাশ করার পরিকল্পনা করছি।এছাড়া আমরা আদিবাসী শিশুদের জন্য ভিডিও টিউটোরিয়াল তৈরির কাজ শুরু করেছি। সেটাও মাঝপথে থেমে গেছে স্বেচ্ছাসেবকের অভাবে।

Estas kelkaj centoj da indiĝenaj infanoj en niaj orfejoj. Ni volis doni al ili librojn en ilia propra gepatra lingvo. La unua defio por ni estas trovi verkiston en la mroa lingvo. Ni varbis en Fejsbuko kaj unu el niaj volontuloj trovis lin. La alia defio estis labori kun la tiparo, kiu neniam estis uzata en Banglabazar, la plej granda libroeldona merkato de Bangladeŝo. Sed ni estis vere decidintaj produkti librojn en la mroa lingvo por la indiĝenaj infanoj.

Venontjare ni planas publikigi librojn en kelkaj pliaj lingvoj. Ni komencis krei video-instruilon [eo] por la indiĝenaj infanoj. Sed tiu laboro jam malfruiĝas pro manko de volontuloj.

La lingva mapo de Bangladeŝo. Bildo tra Vikimedia Komunejo.

Bangladeŝo estas plejparte lando de parolantoj de la bengala [Bāṃlā bhāṣā, Bangla bhasha], grupo kiu formas 98% de la loĝantaro (163 milionoj en Bangladeŝo, 261 milionoj tutmonde). Tamen, ekzistas 39 minoritataj lingvoj [bn] parolataj en Bangladeŝo kaj iuj el ili estas minacataj. El publikigitaj esploroj [bn] de Salek Khokon videblas ke du minoritataj lingvoj (la lingvoj Kurukh kaj Nagori) jam ne plu ekzistas.

Unu el la defioj estas, ke la homoj de la montoj parolas en sia lingvo, sed skribas en la bengala (kelkaj el ili estas nur parolataj lingvoj). Tamen ekzistas kelkaj junaj indiĝenaj aktivuloj, kiuj uzas novigojn por enigi sin en la ciferan mondon [en] per siaj propraj lingvo kaj tiparoj.

Ekde 2014, agadas iniciato [bn] por provizi bazan edukadon en kvin indiĝenaj lingvoj, sed kritikistoj asertas, ke ĝi estis malbone plenumita.

Bangladeŝo nun ekhavigis International Mother Language Institute (Internacia Instituto por Gepatra Lingvo), oficialan organizaĵon kies funkcio estas la konservado de lingvoj. Ĉar la registaro atentas ĉi tiujn aferojn kaj organizaĵojn kiel Bidyananda, kiuj kuraĝigas al publikigado en diversaj lingvoj, restas espero ke pliaj paŝoj okazos por konservi ĉi tiujn lingvojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.